La krozado al Afriko

Tiekie de Ie, 20. VIII. 1935
Kara amikino Sara,
Vi scias ja, ke mi povis partopreni en la krozado, okaze de la 27-a Universala Kongreso, dank' al revoteksado de mia onklino Tini. Verdire, ŝi motivis, ke sur la ŝipo eble mi povos trovi "mian feliĉon", tiun simpatian junulon, kiu poste… Vi ja komprenas, ĉu ne? (Nu, la simpatian junulon mi renkontis. Li estis kisinde ĉarma, tamen… Vi ja konas mian virtemon kaj la aglajn okulojn de mia onklino. Do okazis "preskaŭ" nenio.) Fakte, ne mi sopiris la krozadon, sed ŝi, kiu fantaziis dum la tuta jaro pri galopantaj araboj, pri pace remaĉantaj kameloj sub la palmoj, pri virinrabantaj ŝejkoj, kaj verŝajne sekrete ŝi vidis sin ĉarmanta iun ekzotikan brunhaŭtulon. Imagu, kara Sara! Ŝi, kun siaj 95-kilograma plastikeco, 46 jaroj kaj svelta araba ŝejko! Onklino Tini kiel estrino de haremo! Ha, ha, ha!
Cetere ĉion ĉi vi facile povas imagi, sed interesas vin pli la "krozado", kiu sen gvida fadeno estas neimagebla. Ho tiu krozado! (Mi estas konvinkita, ke la rakontadon pri ĝi ĉiu komencas per la sama frazo. Nur la tono varios laŭ personaj travivaĵoj kaj koraj rememoroj. Vi sciu, amikino, ke en mia "Ho" ĝemas melankolia sopiro! Supozeble ankaŭ mia ĉarma svedo samtone komencos la rakontadon rememorante pri mia — virtemo.)
Nu, la 10-an de aŭgusto, la suno pli ol varme ridetis, la maro kaj ĉielo vetbluis kaj en la pitoreska fono la Vezuvo serene pipfumadis. Onklino Tini ŝvitis, havis muskolinflamon pro la antaŭtaga ekskurso kaj ŝi lamentadis pro la "vera koralĉeno", kiun ŝi aĉetis ĉe nefalsita indiĝeno en Capri. Verŝajne la indiĝeno estis originala, sed la koralĉeno moliĝis dum la reveturado al Neapolo. Ĉu pro la sunvarmo, ĉu pro la ardo de onklino Tini aŭ simple pro la fakto, ke ĝi estis lerta imitaĵo el vakso. Tamen ŝi trovis baldaŭan konsolon ĉe fotografema sinjoro, kiu aĉetis tie rulfilmon por sia aparato kaj en la pakaĵeto mankis nur la filmo mem. Dank' al la babilado pri tiuj ĉi agrablaj travivaĵoj, mi povis ĝui senĝene la maron kaj la iom malkuraĝan manpremadon de mia svedo.
Kiam mi revenis en la havenon de Neapolo, nia krozadŝipo jam atendis nin. Sur ĝiaj mastoj flirtis la esperanta kaj itala flagoj. Sur la ferdeko staris la maristaro kaj larĝe ridetantaj negroj, kiuj svingis blankajn poŝtukojn responde al nia saluto. Onklino Tini preskaŭ histerie ĝojkriis: "Rigardu, Mina, negroj, veraj, nefalsitaj negroj!" Nia ekskursa ŝipeto albordiĝis kaj onklino Tini decidis tuj enŝipiĝi, trovi sian kajuton, ĝui siajn negrojn kaj rigardi vidalvide al la kapitano de la ŝipo, ĉar tio onidire estas mirakla rimedo kontraŭ marmalsano.
Ni enŝipiĝis kaj tuj ni komencis krozadi antaŭ la krozado de la ŝipo mem. Ŝtuparo, koridoro, ŝtupareto, koridoro, ŝtupetaro, kajutoj, kajutoj, denove ŝtupetareto ĝemadis sub la peza ĉarmo de onklino Tini kaj fine sube, en la fundo, ni trafis nian kvarlitan kajuton kun melomgranda ronda fenestro al la maro kaj tre proksime al la vaporkaldrono de la ŝipo. Onklino Tini tuj sentis la proksimiĝon de la marmalsano, ne pro la maro mem, sed pro la kuirejodoro, penetrinta en nian kajuton. Duonsvene ŝi eklamentis: "Mi mendis luksan kajuton kaj oni metas min en fornon, kvazaŭ ni e¨sus rostotaj anserinoj!". Subite ŝi verve kaj lokomotive ekiris reen konstante kriante: "Mi protestos!"
Eĉ hodiaŭ mi ne povas kompreni kiamaniere ŝi povis liveri sin tiel rapide tra la labirinta vojo al la deĵorantaj LKK-anoj, kiuj martirmiene funebrosidis sur la supra ferdeko. Ŝi protestis kaj kun ŝi protestis multaj. Neniam en la vivo mi vidis tiom da protestantoj! Eĉ la plej religiemaj katolikoj fariĝis tuj protestantoj sur tiu ŝipo. Sed la plendoj nur kirlis la galon, tamen ne ekzistis rimedo por helpi. La LKK aĉetis katon en sako. Ĝi luis ŝipon, kiun neniu el ĝiaj membroj vidis antaŭe kaj tial ni krozadis al Afriko per ŝipo, konstruita por polusaj vojaĝoj. Dume " Leonardo da Vinci", la ŝipo originale destinita por tiu ĉi krozado, ĉe la alia flanko de la sama moleo pace atendis la enŝipiĝon de militistoj al Abisenujo.
Kaj komenciĝis la "Mara Festo"… Neforgeseble interesa estis tio. La orkestro ludis marŝon kaj en festa iluminado kaj en noktaj ĉemizoj la pasaĝeroj de la kajutoj, kiel malesperantaj fantomoj leviĝintaj el siaj fornokriptoj, kun matracoj, kusenoj kaj litkovriloj komencis krozadi sur la ferdekoj por trovi loketon konvenan por ripozo. La pasaĝeroj de la "salonoj", pagintaj la plej malmulton, moke ridis, ĉar super ili volbis la libera stelaro, ridis la luno, kaj cirkulis freŝa aero. Tiamaniere la fieraj riĉuloj estis humiligitaj kaj la humilaj modestuloj riĉe rekompencitaj de la franca ŝipkompanio. Kaj oni ankoraŭ kuraĝas aserti, ke ne ekzistas justofaro sur la tero! Verŝajne, ke sur la tero ne, sed sur la maro estas tute certe. Almenaŭ onklino Tini ĵure atestas pri tio.
Por mi kaj por tre treege multaj tiu ĉi pilgrimado de matracoj estis ne sole amuza afero, sed la esenca valoro de la tuta krozado. Imagu, kara Sara, ke mia matraco estis preskaŭ apud la "lia". Tial preskaŭ, ĉar inter la du matracojn ŝovis la sian onklino Tini kaj tiu pli ol "Damokles"-a avertilo permesis al ni nur sopirĝemojn pri la beleco de la lunlumo. Mia svedo faris veran spirgimnastikon kaj mian koron tiklis la petolemo; Onklino Tini komence grumblis, poste eligis tiajn spirojn, kiuj similas al eligado de eluzita vaporo de lokomotivo kaj fine ŝi trumpete ronkadis je ĉagreno de niaj najbaroj. Kelkaj el ili heroe persistis, sed la plimulto kun diversaj bondeziroj formigris de nia flanko. Nur mi kaj mia svedo restis, ĉar ni dormis kun malfermitaj okuloj. Ĝis kiam? Mi ne scias. Ĉu ni entute dormis?
Tre verŝajne, ĉar ĉe la mateniĝo per originala maniero la maristaro vekis nin. Ili simple forŝprucis per malvarma duŝo la dormon el niaj okuloj, por lavi la ferdekojn kaj ree komenciĝis la krozado de matracoj. Ĉiu prenis sian litaĵon, kaj rifuĝis for de la senindulga akvoradio. La maristoj ridis, la pasaĝeroj sakris kaj la LKK-anoj denove toleris la inundon de plendoj. (Tute sekrete mi flustras al vi, ke mi estis tre kontenta. Sed ne diru al onklino Tini, ĉar ŝi eĉ hodiaŭ ne povas pardoni al tiu maristo, kiu ĉu intence ĉu nevole "honorigis" ŝian nenomeblan parton per tiu akvoŝprucado. Mi mem estas tre danka al li, ĉar tio decidigis ŝin resti en sia kajuto kaj tiamaniere doni al ni — al mi kaj mia svedo — bonŝancon por ludi kun la fajro ĝis alveno de la matena akvo.)
La 11-an, nia ŝipo SINAIA jam fiere krozis sur la libera maro kaj mi konstatis fine, ke ĝi estas franca ŝipo (pro la flirtanta franca flageto ĉe la poŭpo) kun rumana nomo, luata de italoj, ĝuata de Babel-tura popolo, el kiu 33%-oj (leĝa rabato por revendistoj) absolute ne scias Esperanton kaj parolas nur sian patran lingvon. Okazis, ke al mia afabla "Bonan matenon" venis grumbla respondo en franca lingvo: "Teo? Non! La negroj malfruas", aŭ: "Mi ne vidis lin!" (Aludo pri mia svedo). Cetere la francoj estis la plej grumblema grupo. Ili konstante plendis, konsterniĝis, protestis, ribeladis, sakris, sed ili restis sur la ŝipo. Ĝuste tiel, kiel en la anekdoto pri la muŝoj. Ankaŭ en tiu anekdoto la franco estas la plej malkontenta kaj li esprimas sin plej brue, tamen li restas ĉe la tablo. La energia karavanestro parolis kaj la karavananoj de tempo al tempo eligis la kriojn: "Oooo!", "Aaaa". Feliĉe, ke la ŝipo estis franca kaj tial ĝi restis ne subakvigita de ili. Tamen estis amuze! Cetere ĉe la fino de la krozado niaj francaj samideanoj estis tute lojalaj, kaj ili plej komprenemaj montriĝis al la malfeliĉa kaj trotorturita LKK. La temperamentoj diferencas.
La temperamento de mia svedo astis pli ol norda, preskaŭ polusa. Mi jam pensis, ke la svedoj havas la varmon nur en la okuloj kaj en iliaj vejnoj cirkulas ruĝa marakvo. Sed post la albordiĝo ĉe insulo Malta li kuraĝis kisi dufoje mian manom. Nu, mi faris la necesan kaj decan konsterniĝon, sed bedaŭrinde ĝi efektive efikis kaj li poste bonkondutis, eĉ tro. Cetere en tiu tago ni ne havis okazon por senĝene babiladi. Onklino Tini sidigis min en kaleŝon kaj ni rigardis la urbon La Valetta. Al ŝi tre plaĉis la nigra, ombrelforma kapornamo de la virinoj. Ŝi pensis, ke ĝi estas funebra vesto kaj tial ŝi rimarkis: "Malfeliĉa lando! Ho, kiom da vidvinoj!" Sed pli ol la virina nigra kapornamo plaĉis al ŝi la anglaj oficiroj kaj policanoj. Al mi plaĉis pleje la du mankisoj de mia svedo. Fine onklino Tini aĉetis skatolon da "Ovomaltine" eble pro la entenata vorteto "malt", kaj ni ree enŝipiĝis. Ni havis lupan apetiton.
Pri la apetito mi memoras, ke ankoraŭ nenion mi rakontis al vi pri tiu eksterordinare interesa aranĝo, kiun oni nomas tagmanĝo kaj vespermanĝo dum la krozado. Kafa amikino, prezentu al vi 5-6 metrojn larĝan kradaron, kiu formas la pordegon de la manĝejo. Malantaŭ ĝi vi povas vidi longajn tablajn kun blankaj tukoj, manĝilaroj, teleroj kaj kun negroj en kostumo de la fama "Sing Sing" pundomo. Antaŭ la pordego senpacience atendas aro da malsatantoj en kostummanko, t. e. vestitaj en ban- kaj duone balkostumoj, en aŭ sen ĉemizoj, kun kaj sen montro de intimaj ĉarmoj kaj tiu kelk-centkapa malsatanta grupo minace muĝas, skuas la fermitan kradan pordegon laŭ instigo de la muzikanta stomako kaj malantaŭ la kradaro staras, kiel dia suvereno, la ĉefkelnero, postulanta de vi la montron de via kartkoloro por scii, en kiu grupo vi rajtas kvietigi vian malsaton. Ĉiutage varias la koloro. Ĝi estas jen blua, jen blue verda aŭ se plaĉas al vi, ĝi estas verda aŭ verde blua. Ĉiuokaze vi devas havi apartan memorkapablon pri nuancoj de koloroj por fiksi en via kapo la difinitivan koloron de via karto. Ve al vi, se vi eraros! Vi estos elĵetita kaj vi povos ree komenci la duhoran atendadon por fine ricevi vian porcion da furaĝo.
Plej amuze estis, kiam la unua grupo jam estis manĝanta kaj la dua ankoraŭ nur flaris la odoron antaŭ la kradaro. La diferenco inter la mienoj estis okulfrapa. La unua mienis kiel la kontentigita prahomo kaj la dua rikanis avide kiel antaŭulo de la prahomo. Por havi plenan iluzion pri la bildo sufiĉas aldoni, ke kelkaj el la viroj aperis ĉe la tagmanĝo en harriĉa kostumo de sia nudeco. Tiel la kulturhomoj fine ricevis sian porcion. Sed la porcio estis vere nur por kulturhomo. Ĝi estis nur mikroskope videbla, sed almenaŭ salumita per la ŝvitgutoj de la bravaj negroj. Kion fari? Oni ankoraŭ ne inventis la neŝviteman negron. Cetere nia negro ricevis donace tri poŝtukojn de mia onklino Tini.
Krom la tag- kaj vespermanĝo ekzistis ankoraŭ matenmanĝo kaj posttagmeze tetrinkado. La lasta nur trifoje estis praktikata, alifoje ĝi restis teorio sen praktiko… sed min senfine amuzis ĉio ĉi. Onklino Tini ĉiutage aperis ĉe la plendoficejo por interpreti ĉiam pli kaj pli novajn mankojn. La deĵoranto protokolis, sed mi esperas, ke tiuj plendoj restis sur la ŝipo kaj ne revenos por fantomadi kaj venenigi la trankvilan dormon de la LKK, kies membroj finfine estis nur homoj lacaj, trotorturitaj.
Sed ni lasu la prozon de la krozado kaj ni albordiĝu en la haveno de ĝia poezia parto. Ni alvenis al la celo: Tripoli. Ho, Sara, se vi estus vidinta onklinon Tini! Jam frumatene ŝi suprenvenis el sia kajuto sur la ferdekon por teleskope esplori la horizonton. Ŝi havis blankan tolan kostumon, blankan tropikan ĉapelon kun dumetra blanka vualo kaj tie ŝi rulis sin sur la ferdeko tien reen kiel strandbaneja balono giganta. Ĉiumomente ŝi ruliĝis al ni (al mi kaj al mia svedo) por komuniki siajn apertojn: "Jen la tero! Jen palmo! Jen kamelo! Jen arabo!" Nur post paso de du horoj ni konstatis tion, kion ŝia fantazio jam vidigis al ŝi. Fine, Tripoli! Ho, Tripoli! Kvardekgrada varmo en ombro. Sed ni iris ne en la ombro, ĉar ombra flanko ne ekzistis. La ses metrojn altaj palmoj nur kelkloke donis tiom grandan ombran lokon, kiom estis la larĝeco de la figofolio sur korpo de Evo en la paradizo. Ho, Tripoli! Ho, benata varmegeco, kiu boligis kaj pli arde cirkuligis la ruĝan marakvon en la vejnoj de mia timema svedo, mi rememoras pri vi kaj mi resopiras vin nun! Nu, sed ĉion laŭorde…
Onklino Tini decidis patropreni en ekskurso al la oazo de la dezerto kaj per aŭtobuso finsuferi 200 kilometrojn por renkonti sian "ŝejkon". Mi estis pli prudenta, dirante, ke kio estas oazo? Du, tri palmoj, kvar kraĉantaj araboj, du remaĉantaj kameloj, varmego kaj lunlumo, eventuale bleko de leonoj en la malproksimo… Nu, escepte la leonblekon, mi povos trovi el ĉio pli en Tripoli kaj mi ŝajnigis eksterordinaran lacecon. Onklino Tini do foraŭtobusis kaj mi restis kun mia svedo por libere vagadi en la urbo mem.
Ĉu ni vagadis? Ho, ne! Duonebrie pro varmo kaj pro alispeca varmdeziro ni sencele kuradis de strato al strato, el la moderna kvartalo en la araban kvartalon; ni miris pri ĉio, ni ridis pro ĉio kaj ni reciproke interŝanĝis donacetojn por memoro. Li aĉetis por mi veran orientan razoleon en ĉarma boteleto kaj mi prezentis al li ledan cigaredujon kun egipta gravuraĵo. (Rimarko: en Ĝenovo, antaŭ la disiĝo — iom dolora — ni konstatis, ke el la rozoleo restis nur la oleo kaj la cigaredujo havis apenaŭ rimarke-blan etiketon: "Made in Germany").
Ĉu vi dezirus, kara Sara, ke mi priskribu al vi la urbon Tripoli? Ne deziru, ĉar dum la taga lumo ĝi ŝajnis al mi nepriskribinda kaj dum la lunlumo ĝi fariĝis ne plu priskribebla. Imagu, mia svedo kisis min kaj rememorante pri Malto mi ne kuraĝis konsterniĝi! Ni sidis sur benko inter palmoj kaj… kaj ĉiumomente ĝenis nin la apero de la arabaj policanoj. Neniam mi havis grandan simpation por la polico, sed tiam mi sentis eĉ malamon al ĝi. Ĉu vi scias kiel aspektas araba policano? Ĉu ne? Do, li havas turbanon, blankan burnuson kaj tre senbruajn paŝojn por fantome aperi kaj fortimigi la senkulpajn geamantojn. Jen! Kaj efektive ni kun forte batantaj koroj tro frue revenis al nia ŝipo por atendi onklinon Tini, kiu verŝajne ie en la dezerto flirtis al iu ŝejksimila kamelkondukisto.
Kaj onklino Tini alvenis je la 1-a post noktomezo kaj ŝi similis al pugnofrapita torto de kremŝaŭmo. Eĉ por lamenti ŝi ne havis voĉon. La varmego de la dezerto elsekigis ŝian gorĝon. Ŝia tropika ĉapelo deformiĝis kaj ŝia blanka vualo en plenda grizeco pendis funebre. Sub ŝiaj akseloj ĝis talio etendantaj ŝvitmakuloj. Riproĉe ŝi palpebrumis al la animskua aŭtobuso kaj sur la ferdeko ŝi tuj eksidis sur peĉnigran faskon da ŝnuregoj por akiri la stampon pri aŭtentikeco de la krozado. Kio okazis dum tiu ekskurso, mi neniam aŭdis de ŝi, tamen mi konjektas, ĉar post tagoj ŝia ĝemo iamaniere rilatis al tiu ekskurso: "Finifine li estis nur polo en turka kaftano" — ŝi indigne diris kaj retiriĝis en sian kajuton.
De iu francino mi aŭdis, ke la ekskursintoj havis diversajn agrablaĵojn: la dezerto estis kulturita, la folkoloro estis laŭ mendo, la vespermanĝo — nemendita; sole la luno lumis laŭprograme kaj kiel finan punkton ili havis motordifekton kaj pli ol tri horojn ili devis stagnadi ĝuste en dezerta parto antaŭe tiom sopirata kaj la daŭrigon de la veturado malheŭpis la vojeraro de iu itala generalo, kiun la ŝoforo atendis. Sed kio estas itala generalo por atendigi nin — ŝi demandis. Se tiu generalo estus estinta hazarde franco, ŝi estus fininta sian rakonton jene:
"Ho, terurrrre! Imagu, ni perdis nian generalon pro tiuj italoj kaj la ŝoforo ne volis atendi!" Vivu la interna ideo, kiu varmigis la koron de mi kaj de mia braveta svedo, kiu tamen kuraĝis kisi min. Bedaŭrinde, ke por tiu kuraĝo li bezonas kvardek-gradan varmon de Tripoli en ombro…
La alian matenon ni jam krozadis al Palermo. La maro montris siajn ŝafidetojn: la blankajn ondokrestojn. Iu rimarkis, ke baldaŭ nia ŝipo ekdancos. Onklino Tini tuj englutis kelkajn pilolojn kontraŭ marmalsano kaj kuris for por trovi la kapitanon de la ŝipo kaj rigardi rekte al liaj okuloj. Ŝi ne havis bonŝancon, ĉar antaŭ ol trovi la kapitanon ŝi devis rigardi sin mem en la spegulo de la maro. Tiu vido iom paligis ŝin kaj ŝi retiriĝis en la fundon de la ŝipo. Sed tiun tagon ni havis agrablan surprizon: la maristoj fine konstruis naĝejon. Verdire, ĝi estis tre malgranda kaj kiam ni sukcesis ensaltigi onklinon Tini, la ondoj inundis la ferdekon je granda ĉagreno de tiuj, kiuj proksime havis siajn matracojn. Oni invitis ankaŭ la centran potencon de UEA salti en la tolan basenon, sed li rifuzis ankaŭ tiun proponon, kiel laŭkutime ĉiun proponon. En sia melankolia humoro li duonvoĉe kantis la melodion: "La donna č mobile…"
Cetere tiu kanto ne estas prava. Mi estas virino kaj tamen mi restis fidela al mia svedo eĉ dum la ekskursoj. En Palermo estis bela akcepto kun la kutima gastigado. Kara Sara, vi ne povas imagi kiom oni povas konsumi, se la glaciaĵo kostas neniom! Mi rimarkis, ke estis personoj, kiuj manĝis eĉ anstataŭ la hejmerestantoj. Palermo estis bela. Mia svedo pli bela. Post engluto de du porcioj da glaciaĵoj li subite kaptis miajn manojn kaj iom solene li deklaris, ke mi estas tre simpatia al li. Pro diablo! Simpatia, nur simpatia kaj li jam kisis min en Tripoli? Nu, mi pensis, ke la glaciaĵo bone efikas ĉe la norduloj kaj pro tio mi igis lin manĝi ankoraŭ unu porcion, sed la efiko estis mala. Li deklaris frostatone: "Ni reiru al nia ŝipo!" Senvorte mi obeis kaj kune mute ŝvitis ĝis la haveno.
Onklino Tini jam atendis nin kaj ŝi konsternite rakontis, ke ŝi alparolis iun turkan samideanon, kiu havis ŝejkaspekton kaj ĉe la fino ŝi devis ekscii, ke tiu turko estas hungara samideano, verkisto. Kompreneble ŝi riproĉis lin kaj li senkulpigis sin dirante, ke la poetoj ŝatas la iluzion. Onklino Tini iom gale respondis: "Kaj ili trompas per iluzio!" La pseŭdoturko ridetis kaj onklino Tini skribis en sian notlibreton tiuvespere: "Ne nur la poloj, sed ankaŭ la poetoj trompas per iluzio."
Preskaŭ mi forgesis mencii, ke sur la ŝipo okazis prelegoj de la Somera Universitato. Sincere dirante mi neniam ĉeestis. Mi aŭdis, ke reale ĉeestis nur la preleganto kaj tiuj pace digestantoj, kiujn la programpunkto trafis tie. Ili estis tute kontentaj. Cetere oni havis ankaŭ alian amuzon. Ekz.: en la unuaklasa saloneto ĉiuposttagmeze kun akompano fortepiana du ambiciaj junuloj sinofere segis per arĉoj violonojn por havigi koncerton kaj dolĉan dormon al la ĉeestantoj, dume sur la ferdekoj komenciĝis la ĉasado al "seĝoj". Ne pli ol 300 seĝoj, parte invalidaj, por 670 krozadanoj! Do, neniu havis sian propran seĝon. Tamen ekzistis kelkaj obstinaj, kiuj kvazaŭ enradikiĝis en sian seĝon kaj de ili konkeri la seĝon estis aparta ĝuo por la petola junularo.
El Palermo nia ŝipo direktis sin al la lasta haveno de la krozado: Ĝenovo. La vespero antaŭ la albordiĝo estis tre vigla kaj iom pipra. Hungara eksministro kolektis subskribojn por plendletero, sendota al la itala registaro! La francoj, denaske kavalirecaj, ne konsentis kaj fine ili sukcesis persvadi la konsternitan ekscelencan moŝton modifi sian planon, kiu tute ne utilus al la movado. Post reciprokaj galkirlaj insultoj kaj delikataj komplimentoj oni trovis formulon, kiun karakterizas la popoldiro: "Ankaŭ la kapro satiĝis kaj ankaŭ la brasiko restis netuŝita". Kaj tiel estis bone. Ĉe la fino oni kantis la "Espero"-n, kaj onklino Tini kortuŝita deklaris, ke ŝi reprenos ĉiujn siajn plendojn, ĉar finfine ni estas gesamideanoj kaj dum la krozado ŝi sukcesis perdi kvin kilogramojn kaj tiu ĉi perdo estas vera gajno por ŝi.
Kaj venis la lasta nokto sur la ŝipo. Ho, kara Sara, neforgesebla nokto de nordlandana amo! Mia svedo ŝovis sian matracon al la mia kaj li komencis senfinan spirgimnastikon. Mi rigardis la lunon. Mi ja devis konformiĝi al lia stilo, ĉu ne? La luno ĵus komencis sian malkreskon kaj iĝi aspektis kiel bankiero, havanta dentdoloron. Fine, li milde ek-flustris: "Ho, Mina, ĉu vi scias, ke mi havas grandan simpation al vi?" Rostu vian simpation, mi pensis kaj aŭdace mi ekĝemis kiel forĝista fajroblovilo: "Bedaŭrinde, ke nur simpation vi havas por mi". — "Ho, ne nur simpation… mi preskaŭ amas vin!" — "Kial preskaŭ?" eliĝis mia miro. — "Ĉar por rajte ami, svedo bezonas domon kaj en ĝi almenaŭ ses diversspecajn manĝilarojn por 12 personoj". Tiu ĉi deklaro tiel kortuŝis min, ke mi estis ekploronta kaj mi bedaŭris, ke mi ne akceptis la amindumadon de tiu hungaro, kun kiu mi sekrete okulumadis dum la tuta krozado. Iom konsternite mi konsilis al li: "Aĉetu la manĝilarojn kaj poste parolu!" Je mia miro li verve ekkaptis mian manon, kisis ĝin kaj solene promesis: "Mi klopodos, kara Mina, mi klopodos!"… kaj li ekdormis.
Mateno. Adiaŭa akvoŝprucado de la maristoj kaj nia ŝipo albordiĝis. Sur la kajo atendis grupo da esperantistoj (la unua grupo, kiun mi vidis en Italujo) kaj ili tre kore akceptis nin. Onklino Tini entuziasme ardis por la ĉarmaj policanoj kun verda stelo sur la maniko. Mi havis premon (nu, ne tre fortan!) en la koro pro la baldaŭa disiĝo. Iom ceremonie li kisis mian manon kaj spiris kiseton al miaj haroj kaj, mi ne scias kial, eble por venĝi, subite mi ĉirkaŭprenis lian kolon kaj mi kisis tiel forte liajn lipojn, ke li fariĝis tuj ruĝa kiel la hispana pipro… Kaj tiel finiĝis la krozado.
Onklino Tini salutas vin kaj ŝi ne plu grumblas, nek plendas. Ŝi jam forgesis la efemerajn malagrablaĵojn kaj ŝi rememoras nur pri la belaj momentoj. Mi pensas, ke tiel okazos ankaŭ al aliaj grumblintoj.
Akceptu amikinan kison de via sincera
Mina.
P. S. — Ĵus venis poŝtkarto. Mia svedo amdeklaras: "Kara Mina, mi volas domon kaj manĝilarojn." Ĉu ne ĉarme? Cetere de Ĝenovo ĝis la landlimo ni vojaĝis kun la hungaro kaj mi konstatis, ke li ne bezonas kvardekgradan varmon; sufiĉas por li la unua tuneleto.