La spirito ne gravas

Malofta gasto frapetis sur mia pordo. En la unuaj momentoj li impresis kiel bonvestita senlaborulo kaj mi ne rekonis lin. Lia vizaĝo rememorigis min pri portreto de iu famulo. Ĝena surpriziĝo tremetis en lia rigardo. Verŝajne ankaŭ li ne tuj rekonis min.
— Kiun vi serĉas?
Je aŭdo de mia voĉo rekona rideto aperis en liaj okuloj. Certe ĝi aperis ankaŭ ĉe liaj lipoj, sed nekonstateble, ĉar ilin kaŝis lipharoj iom kuniĝantaj kun lia grizeta barbo. Nur spirlongan momenton tiu rideto radiis al mi tra metalkadrumitaj okulvitroj, poste konataj voĉo kaj parolmaniero revigligis mian memorpovon.
— Ah! tre altestimata samideana moŝto, mi venis ĝuste al vi, kvankam mi estis havanta malmulte da espero por trovi vin en via altŝatata hejmo, ĉar estas ja ĝenerale sciate, ke vi apostole migras de lando al lando konatigante nian majestan ideon kaj la lingvon de la homa kompreno inter la idealsopiraj gefiloj de la diversaj nacioj, tamen mi riskis frapeti ĉe via pordo por havigi enirpermeson por mi kaj… La longan bombastan enkondukon plurfoje mi interrompis, sed ŝajne tio ne ĝenis lin. La vortlavango nehaltigeble torentis el li. Fine prenante lian manon amike mi invitis lin en la ĉambron.
— Nu, jen Mihok!… Miĥaelo Mihok, mia malnova amiketo… Kia surprizo!… Jen, fine post tiom da jaroj ni denove renkontas nin!… Kiom da jaroj pasis, mi eĉ ne scias?!
— Ĝuste dekkvar jaroj, tre altestimata verkisto-samideano. Precize en la monato decembro estos la dekkvarjara datreveno de tiu neforgesebla tago, kiam nia ŝipo "Mainam" atingis la sopiratan havenon en Triesto kaj la vojoj, paralele kondukintaj en la militkaptitecon, subite disiĝis. (Mihok patose altigis sian voĉon). Sed nur laŭŝajne, tre altestimata iama kamarado kaj nuna verkisto-samideano, ĉar en la realeco ni ambaŭ restis batalantoj sub la sama standardo de la paco kaj homa kompreno kaj…
— Bone, bone, Mihok! Lasu tiujn pacon kaj homan komprenon en trankvilo!
— Hah, kiel! Ĉu ankaŭ vin ekmordis la tineoj de la pesimismo? Vidu, mi ankoraŭ nutras la fajron ricevitan de vi kaj…
— Kara Mihok, ni parolu iom pli proze! Verŝajne vi venis al mi ne por stari sur la koridoro, sed efektive honori mian modestan hejmon.
Pro diablo! Ĵus mi rimarkis, ke la parafrazemo de Mihok infektis min. Iom krude mi aldonis:
— Venu internen!
— Ĝuste tio estis mia modesta intenco kaj laŭ via afabla permeso mi volonte profitos la distingindan okazon.
Li pasis en la ĉambron. Mi proponis vidalvide seĝon al ili. Per tiu proksimeco mi volis neniigi la distancon, kiun li ĉiam klopodis transpontigi per artifike poluritaj frazoj. Por krei tujan intimecon mi rememorigis lin pri epizodo el nia militkaptiteco.
— Mihok, ĉu vi memoras kiel fervore mi kraĉadis en vian ciron, ĉar via salivo konsumiĝis kaj la botoj de leŭtenanto Petroff ankoraŭ nekontentige brilis?
Je mia konsterniĝo mi atingis neatenditan efikon. Lia mieno solene serioziĝis kaj indigino vibris en lia respondo.
— Mi memoras pri tio, ke tiu akvokapa Petroff eĉ ne konjektis, ke pro poeta kraĉo brilis liaj botegoj… Cetere li bone fartas kaj salutas vin.
— Kiu? Ĉu Petroff?
— Nu jes… Vi ja scias, ke li eskapis per nia ŝipo kaj ĉi tie li fariĝis mia unua helpanto en mia metiejo. Ankaŭ mia amata Milla kaj la infanoj esprimas pere de mi koran saluton al vi kaj ankaŭ mia metiejbubo, en kies kapon fine mi sukcesis enfuneligi la uzon de la akuzativo dank' al la ruĝa kreto de la Ĉe-metoda kurso. Do, bonvolu ne rifuzi la respektplenan saluton de nia vilaĝa verda kolonio.
— Ho, neniel, kara Mihok! Mi estas kortuŝita, sed… sed kial vi venis?
Iom dolore li ekĝemis. Lia mieno aspektis martira. La diablo tiklis min, ĉar tiu martirmieno incitis miajn ridmuskolojn. Dum longa minuto li sidis senmove, kvazaŭ pozante antaŭ fotoaparato.
— Ĉu vi me rimarkas la frapantan similecon inter nia karmemora Majstro kaj mi?
Verdire nur nun mi rimarkis, ke li impresas kiel fuŝita Zamenhof-portreto, pentrita de bonvola diletanto por iu loka kunvenejo. Nu jen la bildo de famulo, kies trajtoj skiziĝis antaŭ mi ĉe la malfermo de la pordo. La simileco estis vere frapanta, precipe ĉe la fasono de la vesto kaj ĉe la insigno. Pro la miro respeguliĝanta en mia rigardo, en lia sinteno aperis vanta kontenteco.
Volonte mi estus respondinta per vortludo konata: "inter jes, sed interne ne!" Post pripenso mi simple kapjesis. Mi memoris pri liaj strangaj propagandmanieroj. Li prezentas la vivantan pruvon pri tio, ke eĉ la feraj dentoj de la Tempo ne kapablas finmueli la inventemon de niaj entuziasmuloj. Dank' al tiu ĉi nedigestebla inventemo nia afero ankoraŭ ne ĉesis esti — kuriozaĵo.
Post kelkmiuta ĝuo de sia triumfo Mihok denove melankoliiĝis.
— Hah, vane! Ĉiu fortostreĉo de mia homarana koro evidentiĝis vana.
— Mi ne komprenas vin, pri kio vi aludas? Kio okazis?
— Do, aŭskultu min, tre altestimata samideana moŝto!
— Bone, mi aŭskultos, sed, kara Mihok, parolu klare, koncize. Evitu la parafrazojn!
— Solene mi promesas, ke mi uzos la simplan hejman parolturnaron kaj puran Zamemhofan lingvaĵon neglektante la konsterne abundan vorttrezo-ron de la Poezia Fakvortaro, kvankam por reliefigi miajn sentojn kaj por doni la priskribon de okazintaĵoj palpebla en ĉiu nuanco mi bezonus trioblan kvanton da neologaj vartoj ol tiu, kiu enestas en la aŭdacaj revoj de niaj plej progresemaj lingvaj retortistoj. Do koncize…
Kompreneble Mihok restis fidela al si. Pro manko de loko mi resume komunikas nian konversacion.
Finfine la esenco de la tuta sensencaĵo gravas por la leganto.
— En januaro nia grupo decidis fari propagandan vesperon kun impona programo — komencis Mihok aplombe — kaj por doni al ĝi veran esperantistan spiriton ni elektis unuaktan teatraĵon, titolitan "Sonĝo de homarano".
— De kiu verkisto?
— Mia modesteco ne permesas nomi la aŭtoron.
— Bonege! Daŭrigu, kara kolego!
— En tiu teatraĵo rolas la portreto de nia Majstro.
— Interese! Mi komprenas. Via aŭtora modesteco kontentiĝis per la muta rolo de la portreto.
— Eraro! La portreto parolas, eĉ multe. Ĝuste en tio ĉi kulminas la senkomparebla spriteco de la teatraĵo. La homarano, turmentita de duboj kaj de la hodiaŭa vivmaniero de la homaro, ekdormas kaj en lia sonĝo reviviĝas la portreto de nia Majstro, pendanta sur la muro super lia lito, kaj la milfoje seniluziiĝintan adepton ĝi rekondukas al la piedestalo de la Espero. Muziko, kanto de nia himno, kolora lumo, kaj la teksto estas kompilita el citaĵoj de la Originala Verkaro. La homaramo vekiĝas kaj venkas ĉiun baron. Jen la enhavo!
— Tute originala temo! Mi povas prezenti la malfacilaĵojn de la portret-rolo.
— Ĝuste vi konjektas. Pli ol du monatojn mi preparis min por la prezentado. Dum du monatoj mi ne vizitis barbiron, portis okulvitrojn, observadis la trajtojn de la Majstro sur ĉiu trovebla bildo. Bonŝance miaj haroj ne donis multe da zorgoj. Post du monatoj, kiam sur scenejo mi aperis inter la malplena ora kadro kaj la nigra velurfono, la iluzio estis perfekta.
— Mi ne dubas, sed tamen…
— Jes, tamen la rolo bezonis sinoferan fortostreĉon. Prezentu al vi, ke mi deviis stari pli ol kvaronhoron en senmova pozo. Mia kolo rigidiĝis, kaj pro la muteco preskaŭ mi raŭkiĝis. Feliĉe mi ĝustatempe retrovis mian voĉon kaj mi triumfe venkis. Mia amata Milla ploregis, la infanoj gapis, la publiko paliĝis kaj stertoris pro surpriziĝo en la momento, kiam la portreto reviviĝis. Nur mia metiej-bubo embarasis la ĝeneralan solenon per sia ekridego. La postan tagon mi mezuris la ulnon al lia dorso. Sed negrave! Do, tiel komenciĝis!
— Gratulinda komenciĝo! Sed kiel ĝi daŭriĝis?
— Vi estus devinta demandi: kie ĝi daŭriĝis?… En Stokholmo.
Subite harstarigajn bildojn skizis mia fantazio. Apenaŭ povante kaŝi mian surprizitecon mi klopodis trankvile interesiĝi.
— Ĉu vi partoprenis en la kongreso? Mi ne renkontis vian nomon sur la listo de la aliĝintoj, nek raporton mi legis pri via rolado.
— Kaŝante la veran personecon mi alvenis. Tio apartenis al mia ideo, savonta la movadon. Pro malfeliĉa hazardo vi ne legis pri mia rolado. Sed ĉion laŭvice! Mi scias, ke dum kongreso ĉiu oratoro revokas la spiriton de la Majstro aŭ emfaze asertas, ke ĝi estas inter ni, tamen la okazintaĵoj refutas. Mi kuraĝas deklari, ke la spirito de nia karmemora Majstro obstine rifuzis aperi dum la lastaj kongresoj. Nemirinde! Depost kiam oni faris formeblan kaŭĉukon el nia sankta afero por kontentigi la adeptojtn de ĉiu difinita koloro kaj akiri la simpation de ĉiu politika kaprico mi ne miras pri la foresto de lia vera spirito. Mi decidis do surprize ripeti la scenon de la "portreto" dum la solena malfermo. Genia ideo, ĉu ne?
La genia absurdeco de la ideo mutigis min kaj pro ĝentileco la respondo restis en mi.
— Post mia sekreta alveno mi enŝteliĝis en iun salonon de la kongresejo. Ĉe taŭga loketo mi streĉis per najloj la nigran velurfonon, metis antaŭ ĝi la oran kadron. Mi intencis fari ĉefprovon. Apenaŭ mi estis preta, kiam proksimiĝantaj paŝoj devigis min okupi mian lokon. Kongresaj geamantoj serĉis konvenan anguleton por intima babilado. Ili ne rimarkis min, la "portreton''. La interna ideo vualigis ilian vidpovon. Mi pozis senmova kaj la memorbildo pri la unua renkonto al mia amata Milla karesadis mian koron. Iom post iom la intimaj anguloj estis okupataj de paroj kaj kongresaj konspirantoj. Jen la tempo de la ĉefprovo, mi pensis, kaj mi ekparolis: "Forte ni staru, fratoj amataj!"… Nenia efiko. Pruvo pri tio, ke la Amo estas blinda kaj surda; la konspiro profundiĝas en sian propran marĉon… Fine unu el la fraŭlinoj rimarkis min kaj timigite ekkriis. Iom mi miris pri tio, ĉar kiel eble plej gracie kaj milde mi etendis dise miajn brakojn dirante: "Ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Stokholmo kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj…" Nu, la efiko estis nepriskribebla.
— Volonte mi kredas tion!
— Jam ĉio ŝajnis esti kontentiga, kiam iu temperamenta junulo pasis al mi kaj impertinente ektiris mian barbon. Verŝajne li pensis ĝin falsa. Sed kial mi detaligu la okazaĵon? La obstina malkompreno eltrenis min tra la ora kadro kaj fariĝis skandalo el la asertoj kaj refutoj. Vane mi rifuzis certan suspekton pri malnormaleco kaj vane mi protestis kontraŭ nekompetenta enmiksiĝo de fremdaj personoj en nian sanktan aferon. Multe da anseroj venkas porkon, kiel la proverbo diras kaj mi estis devigita pasigi la kongresajn tagojn en domo, nenomebla de mi. Tiel okazis, ke mi ne povis partopreni en la kongreso kaj vi ne povis legi pri mia rolado. Mia afero klare montras la bankroton de la samideana solidareco kaj miopecon de la nova generacio, kiu ne kapablas leviĝi ĝis alto de la simbolismo. Nur post la kongreso mi sukcesis legitimi min kaj samtempe mi sciiĝis, ke ĝuste en tiu salono okazis la drama kunveno de U.E.A. Ho, se mi estus ĉeestinta!
— Pli bone, ke vi ne ĉeestis.
— Ĉu vi opinias tiel? Eble vi estas prava. Mia vizito en Ĝenevo ŝajnas konfirmi vian opinion.
— Kiel? Ĉu vi faris poste viziton ankaŭ en Ĝenevo?
— Kompreneble!
— Nu jes, post tio estas ja kompreneble.
— La sinjoro, malferminta la pordon, pensis min almozpetanta senlaborulo, ĉar li tuj diris sen demando: "Ni ne havas monon". "Ne por peti monon mi venis al U.E.A. — tuj mi rapidis trankviligi lin — sed la intereso de nia afero kondukis min. Mi venis por servi…" Tiuj vortoj paligis la tre estimatan samideanon. Verŝajne per la samaj vortoj li sukcesis iam transpaŝi tiun sojlon. Eble lin timigis la penso, ke mi estas sekreta aspiranto al la direktora titolo. Kiu scias? Fakto estas, ke per sia tuta amplekso li defendis la enirejon. Post longminuta konsiderado okazis inter ni jena dialogo: "Kion vi alportis?" "Savideon!" "Dankon, ni havas". "Mi venis por averti vin pri la spirito de nia movado, kies revivigo…" "Silentu! Ne deklamu! Ĉu ne sufiĉe estas ĉiujare unufoje finsuferi la deklamantojn kaj oratorspiritistojn dum la kongreso? Ĉi tie ne estas kongreso. Ĉi tie rezidas U.E.A. Ĉu vi komprenis?" "Jes, sed la spirito… la spirito estas tre grava… kaj la spirito de nia Majstro…" "Ne deklamu! Se vi havas cent mil svisajn frankojn por la afero, vi povas resti kaj de mateno ĝis vespero dancigi tableton aŭ aranĝi renkontojn al ĉiu fama spirito; se vi ne havas monon, iru en la inferon kaj ne ĝenu nin! Malplena kaso havas mutan spiriton". Senvorte li fermis la pordon antaŭ mia nazo. De tiam la literoj U.E.A. signifas por mi ion alian ol la ĝenerale konata signifo: Universala Enteriga Asocio.
La eksilento kaj tragedia mieno de Mihok permesis konjekti, ke li finis la rakontadon de sia aventuro. Atendplene li rigardis min. Mi ne scipovis diri ion.
— Nu, kaj poste? — fíne mi komencis.
— Poste nenio. Mi venis al vi por koni vian opinion. Espereble vi estas konsternita.
— Vi eraras, Mihok. Tiu sinjoro absolute estas prava. Senmone eĉ spirito ne povas ekzisti. Vi ekiris por trovi ion netroveblan aŭ troveblan, sed ne tie, kie vi serĉis ĝin.
— Ĉu tio estas do via "homa kompreno"? — li indigne riproĉis.
— Mihok, Mihok, vi estas maljusta. Ĝuste la kompreno donis la vortojn al mi. Kun la mono konsumiĝis ankaŭ la spirito kaj en la nuna atmosfero senpovaj ambicioj baraktas. Oni volas krei el nenio. Sed la Homo ne estas Dio.
— Bone, bone, sed la ideo mem… nia sankta afero… nia interna ideo…
— Ho, vi naiva Mihok, sen rimedo eĉ spirito restas senpova kaj sen konvena nutro eĉ la plej grandioza ideo forvelkas.
Li nekredeme balancis sian kapon, atendis kelkajn minutojn, poste subite decidante leviĝis kaj per manpremo adiaŭis.
— Ĝis revido, kara Mihok! Nun kien?
— Al la plej proksima razisto — li respondis kun rezigna melankolio.