FRAŬLINO DEGEL

I

La rapidvagonaro vetkuris kun la proksimiĝanta mateno. Ĉe la fenestro de iu triaklasa kupeo sidis fraŭlino Degel kaj revadis... La forpaso de ĉiu horo portis ŝin pli proksimen al tiu urbo, kien ŝia vigla fantazio ofte flugigis ŝin dum la lastaj monatoj. Ankoraŭ kelkhora vojaĝo kaj ŝi renkontos lin la unuan fojon por persone konatiĝi kaj se Dio volas tiel kiel ŝi neniam disiĝi de li.
La radoj ritme muzikis unutonan marŝ-marŝon. Aŭdace skizitaj allogaj bildoj pri la estonteco aperis antaŭ ŝi. La ronkotrilado de viro, kuŝanta sur la kontraŭa benko, ne malhelpis ŝin en la revoteksado. Eĉ kontraŭe! "Kiel dolĉe li ronkadas!" ŝi pensis kaj antaŭ ŝi jam fariĝis vivanta la imagita foto pri ŝia Li, kiu tre verŝajne simile ronketadas en iu triaklasa kupeo de alia rapidvagonaro, kuranta al la sama urbo. Ankaŭ li, la kara, havas tiel malmolan benkon kaj ŝi volonte prezentus sian sinon dumvojaĝa kuseno por li. Nu, se ĉio sukcesos laŭ ŝiaj planoj, tiam dum la revojaĝo li havos tiun molan kusenon. Tiu ĉi penso longe karesis la koron de fraŭlino Degel.
La unuaj radioj de la leviĝanta suno ektiklis la palpebrojn de la dormantaj pasaĝeroj. La vekiĝo rememorigis pri la matena simfonio de paŝtota brutaro. La kunvokantajn kornosonojn superbone anstataŭis la fervora naztrumpetado de grasa sinjoro, kiu plenpulme blovis la veksignalon. La diverstona oscedado surprize imitis la blekadon de la brutaro. Nemirinde do, ke fraŭlino Degel forpelite el la lando de la fantazio dediĉis sin al la realeco: al la matena tualetado. Sentante la rigardon de la viroj ŝia sintenado ekprenis pli konscian aspekton. Kvankam la indiferentaj, duondormaj mienoj de la viroj perfidis nenian interesiĝon pri ŝia persono, tamen fraŭlino Degel pretendis al si atenton... kaj rajte.
Ŝiaj laŭmode tonditaj haroj brilis en rustoruĝo, kiel antikva oraĵo tuŝata de subita lumo. Ŝiaj vangoj havis rozoruĝon kiel la simbola floro de la Amo dum maja mateno kaj ŝiaj lipoj proponis enviindan ĉerizruĝon al la vira kisemo. En ŝia rigardo koketis petola falseco. Tute prave oni nomis ŝin Ruĝulinet'. Sed tiuj ĉi nuance diferencaj ruĝoj dank' al la modernismo estis falsaj. La rustoruĝon al la haroj liveris lerta manipulado de frizistino, la rozo- kaj ĉerizruĝojn ĉiam ŝi mem sorĉis al siaj vangoj kaj lipoj. Por troviĝi ĝis kolo en la maldiskretaĵoj mi povas suflori, ke ankaŭ ŝia nomo Ruĝulinet' estis ja pruntita de la fabellanda Ruĝulineto de Grimm. Ŝia vera baptonomo estis Ludmilla, ne tre laŭmoda en ŝia patrujo. Kaj fine por definitive seniluziiĝi pri ŝi ni devas scii, ke eĉ la petola falseco de ŝia rigardo mensogis, ĉar en ŝia korfundo modestadis sola deziro: ,,edziniĝi kun iu ajn honesta viro kaj dividi liajn ĉiutagajn zorgojn por ricevi rekompence konsolan komprenon, koran varmon."
Sed kial do tiom da falseco? Kial kaŝi sub masko de demono la purecon de la koro? Kial ne iri sur la vojo de la sincereco? Ŝi mem ofte meditis pri tio ĉi, sed reveni al la vojo de la sincereco oni bezonas kuraĝon kaj fraŭlino Degel perdis ĝin dum la forpaso de la juneco. Ŝi vidis jam dudekok printempojn kaj ĉiujare kun malpli da espero ŝi atendis je la alveno de la sopirata kavaliro. Iom post iom ŝi fariĝis sklavino de la modo. Ĉiu jaro mallongigis ŝiajn harojn kaj jupon je du centimetroj por konservi almenaŭ la ŝajnon. Antaŭ dekdu jaroj, kiam brunhara junulo forrabis la ĉastecon de ŝiaj lipoj sub la tilio, ombrumanta la familian domon, ŝi estis ankoraŭ freŝvanga, noktokula, nigrohara knabineto. La junulo nomis ŝin ,,anĝelo, Milla mia!" kaj tiam ankoraŭ ŝi kredis la sincerecon de la viraj korbatoj kaj ne havis dubon pri la sorĉoforto de tiu tilio, sub kiu kvazaŭ tradicie ĉiu virina membro de la familio Degel ektrovis sian fianĉinan ringeton. Nu, la ringeton ankaŭ ŝi ektrovis, sed la milito forrabis de ŝi la donacinton. Li ne mortis heroe sur la batalkampo. Ho tute ne! Li servis kiel kuiristo ĉe la regimento... kaj tamen, ie, en malproksima suda lando alia knabino katenis lin al si per du ĉirkaŭprenantaj brakoj. De tiam la katenantaj brakoj plimultiĝis: li havas grandan familion. Sole ŝia fianĉina ringo, konservata en fundo de juvelkesteto, fabelas pri li, pri la brunhara junulo, iam ĵuranta ĝistomban fidelecon. La jaroj de la vana atendado maturigis pardonon en ŝia koro kaj velkigis la freŝecon de ŝia beleco. La sinsekvajn fianĉokandidatojn ĉar ĉiu junulo proksimiĝanta al ŝi estis ja kandidato ŝiaj plej intimaj amikinoj forlogis de ŝi kaj por fine kateni unu el la estontaj ŝi prenis la armilojn de la kosmetiko. Tiel fariĝis fraŭlino. Degel demonaspekta pupo kun modesta deziro en la koro. Ho, kiel ŝi abomenis sin en tiu ĉi rolo! Ĉiam ridi, petoli, koketi, perforti spritaĵojn, komplimenti, salti, dancadi por plaĉi al la viroj. En la horoj de la soleco ŝi nomis sin arlekena de la vivo kaj tiam ŝi arde ploris pro la sencela estonteco.
Antaŭ unu jaro la hazardo donis novan nutron al ŝia konsumiĝanta espero. Ŝi renkontis amikinon, jam delonge neviditan. Ili kune pasigis Ia tutan posttagmezon kaj ŝi sciiĝis pri baldaŭa edziniĝo de ŝia amikino kun ĉefurba junulo. La esperantolingva korespondado kreis inter ili intiman amikecon, vekis amon kaj jen alportis la komunan feliĉon. Fraŭlino Degel tuj decidis kaj adiaŭinte ŝi aĉetis la "Fundamenton de Esperanto" por prepari la fundamenton de la edziniĝo. Ŝi lernis pli ol diligente; ŝi lernis furioze. Post kelkaj semajnoj aĉetinte numeron de ,,Heroldo de Esperanto" ŝi metis kun fermitaj okuloj sian fingron sur la liston de la korespondantoj. La fermitaj okuloj atestis pri ŝia superstiĉa submetiĝo al la sorto. Verŝajne la sorto havis bonhumoron kaj flatate de ŝia humila modesteco ĝi donis al ŝi la adreson de Miĥaelo Mihok, tajlorhelpanto kaj prezidantkandidato de la fondota In-Tu-Es-As-Ta-He (Internacia Tutmonda Esperanta Asocio de Tajlorhelpantoj) Talpolago, Hungarujo. Menciinde, ke fraŭlino Degel per la supre priskribita manovrado ankoraŭ dufoje provis devigi la sorton je donaco de pli kavalirprofesia korespondonto, sed vane. La kaprico de la sorto gvidis ŝian fingron ĉiam al la nomo: Miĥaelo Mihok... Miĥaelo Mihok.
La korespondado komenciĝis. Por ilustri la kreskon de la intimeco sufiĉas citi la alparalojn el la leteroj de Mihok: ,,Altestimata fraŭlina Moŝto Ludmilla Degel!; Altŝatata samideanino Ludmilla!; Tre kara fraŭlino Milla!; Karega Milla mia!" Nur la subskribo kun la kutimaj subtitoloj restis senŝanĝa por konservi la aŭtoritatecan dignon. La koro de Mihok ardis en la universala amo. Antaŭ tri monatoj li informis sian Milla pri nova situacio. Li ne estas plu tajlorhelpanto, sed memstara majstro, posedanta propran metiejan kun du helpantoj. En tiu ĉi letero li aludis delikate, sed ne miskompreneble pri ,,eventuala ĝistomba rilato", en kiu la ,,veluraj manetoj" de Milla havus la ,,sceptron de la mastrumado", ĉar ,,por konservi la tutmondan pacon estas la plej efika rimedo, se oni kunligas la simpatiantajn gespiritojn, apartenantajn al diversaj nacioj, por krei la novan generacion de la Supernacio" kaj li tuj proponis al Milla akcepti la prezidantinan postenon en U.F.A. (Ne la Berlina filmo akcia societo, sed Universala Familia Asocio!) fondota post ilia unuiĝo kaj fine por iomete fanfaroni pri sia progreso li aldonis novan epiteton al la aliaj: "korespondanto de unu Akademiano".
Kaj la koro de fraŭlino Degel? Pro la fajra elokventeco de Mihok ĝi tute degelis. En tiu ĉi korespondado ŝi retrovis sin kaj kun plena sincereco ĉiusemajne, poste ĉiutage ŝi enpoŝtkestigis siajn pensojn, sentojn kaj sopirojn por sia ,,Nobela Miĉjo!" Verŝajne ŝi volis uzi la vorton ,,nobla", sed iom post iom la vanta silentado de Mihok sankciis la strangan alparolon. Memkompreneble sen protesto ŝi akceptis la proponon esti ,,prezidantino de U. F. A." kaj teni la sceptron en siaj ,,veluraj manetoj". Tutkore ŝi sopiris persone konatiĝi kun sia kavaliro, sed la romantikeco de Mihok ne permesis eĉ interŝanĝon de simplaj fotoj. Li skribis: ,,Ni renkontos nin en la kongresurbo, kie entuziasme batos la koro de la tuta mondo idealista, sed ho Milla mia, la laŭta tamburado de nia amo en la koro superos ĝin kaj ĝustatempe signalos: atentu, ĉar via Ĉio proksimiĝas! Ĝis tiam ŝparu por la vojaĝelspezoj!" Kaj fraŭlino Degel avare metis groŝon al groŝo. Tamen laŭŝajne Mihok perdis la nepran fidon al la amotamburisto, ĉar al sia lasta letero li almetis la jenan postkribon: ,,Mi estas 172 centimetrojn alta. Koloro de la haroj estas bruna. Koloro de la okuloj estas nigra kun esprimo vin serĉanta. La nazo estas iom pinta, sed ne tre. Pro higienaj vidpunktoj la lipharoj mankas. Mi havos malhelbuajn jakon kaj veŝton kun diskrete striita pantalono kaj flavajn ŝuojn. Se eventuale la pantalono ne estos striita aŭ la koloro de la ŝuoj estos ŝanĝita, tiam telegrafe mi sciigos vin pri tio".
La vagonaro subite ekhaltis. La viro, kuŝanta sur la benko kontraŭ fraŭlino Degel, salte leviĝis kaj rapide malfermante la fenestron li ŝovis la kapon al la freŝa aero. La vagonaro ekiris kaj li ree okupis sian lokon sur la benko. En tiu momento la okuloj de fraŭlino Degel ekbrilis. Dum la dutaga vojaĝo ŝi vane serĉis verdan stelon en la butontruoj kaj jen nun tuta stelaro de ekspozicia materialo brilis al ŝi. Verda stelo en la butontruoj dekstra kaj maldekstra, en la silka kravato, en la manumoj super la cigarpoŝo, eĉ de la horloĝĉeno pendas unu kaj... kaj... nur nun ŝi rimarkis ĉe la taga helo, ke la viro havas malhelbluan jakon kun striita pantalono kaj flavajn ŝuojn. La amotamburisto tuj ekfunkciis freneze en ŝia koro; ,,jen li... jen li... via nobela Miĉjo!"
Fraŭlino Degel sorĉis mielan rideton al siaj lipoj kaj ŝia rigardo karese glatigis la arlekene hirtigitajn harojn de Mihok, kiu iom stulte palpebrumis al la miraklo de la moderna kosmetiko. Fraŭlino Degel senpacience atendis la vekiĝon de lia amotamburisto, sed verŝajne tiu friponeto forgesis pri sia deĵoro kaj ankoraŭ dormis. Estis bezone veki lin kaj kun lerta manmanovrado ŝi ordigis la banton de la bluzo por videbligi sian verdan stelon.
La insigno efikis. La mieno de Mihok tuj rememorigis pri la afabla sereno de la plenluno. Antaŭe li faris preparajn ektusojn por elekti el la plej taŭgaj esprimoj de la ,,Frazaro" kaj fine ekparolis.
Ho, se ne erarigas min la agrabla ŝajno, tiam ankaŭ al via altestimata fraŭlina Moŝto plaĉas vojaĝi al nia kongresurbo... ĉu ne?
La voĉo de Mihok emociis fraŭlinon Degel. La petola tamburisto saltis de ŝia koro al ŝia gorĝo kaj tie batis la marŝmarŝon. Kvazaŭ perdinte la voĉon ŝi respondis per kapjeso.
Nia sankta afero bezonas multajn atestantojn por konvinki la tutmondan skeptikecon daŭrigis Mihok kun granda aplombo kaj finis per komplimento. Kaj via ĉarmo, estimata fraŭlina samideano, certe elokvente persvados.
Jes! flustris fraŭlino Degel kaj ŝi ĝojis por la retrovo de sia voĉo.
Ĉu vi vojaĝas sola? ,
Ne! En la rigardo de la fraŭlino ridetis petolo kaj ŝiaj ĉerizruĝaj lipoj kiseme pintiĝis Jam ne!
Permesu diveni, estimata samideanino! Vi vojaĝas kun karaj gesamideanoj el via tre honorinda patrujo... ĉu ne?
Ne! Mi vojaĝas kun vi, kara... kara... sed subita ideo malhelpis la elparolon de la intima ,,nobela Miĉjo mia " kaj fraŭlino Degel finis la frazon jene kara nekonata samideano.
Mihok tuj leviĝis, ordigis la harojn kaj ceremonie prezentis sin. Fraŭlino Degel laŭte ekridis kaj anstataŭ nomi sin ŝi demandis.
Kiel? Ĉu vere, vi estas sinjoro Mihok el Talpolago, el Hungarujo? Vere interese! Antaŭ du tagoj mia plej bona amikino parolis pri vi kaj jen... jen hazarda renkonto... Se mi rakontos al Milla pri tiu ĉi...
Je la mencio de la nomo Milla la mieno de Mihok fariĝis solene serioza. Konfesinde, ke iom ĝenis lin la mistera ridado de tiu ĉi tro ŝminkita pupo. Lia Milla certe aspektas pli modesta, pli knabineca. Subita penso tremigis lian koron.
Kaj Milla... fraŭlino Ludmilla Degel ne vojaĝas kun vi?
Sed jes... ŝi vojaĝas kun mi, sed nun ŝi petolas kun unu tre kara kaj aminda samideano.
La ekscitiĝo preskaŭ paralizis la langon de Mihok kaj liaj okuloj ekbrilis pro vekiĝanta ĵaluzeco.
Ĉu serioze... ŝi. ?. Ŝi ĉi tie... en tiu ĉi vagonaro?... Sed kie... kie?!! Kaj ŝi petolas kun samideano... Vi tiel diris, ĉu ne?
Jes jes. Ŝi petolas, koketas kaj ridas tutkore pro ama ĝojo, ĉar ne estas sekreto ke ŝi amas tiun samideanon...
Kiun?! Diru al mi tuj, kiun?!! kaj lia voĉo fariĝis kria. Kiu estas tiu fripono, tiu trotuarfloro? Mi ne povas konsideri lin samideano kaj se tamen, eĉ tiam... kvankam...
Mihok subite leviĝis kaj ekiris al la pordo por serĉi sian rivalon kaj sian Milla en la ceteraj vagonoj. La situacio tre amuzis fraŭlinon Degel kaj plengorĝe ridante ŝi kaptis lian manon por reteni lin.
Lasu ŝin amuzi! Lasu ŝin kun ŝia amato! Ne foriru de mil Restu! Mi ne hontas konfesi, ke vi treege plaĉas al mi...
Subite Mihok retrankviliĝis. Li komencis kompreni la aventuron. Ne vane li legis tiom da romanoj kaj vidis tiom da amerikaj filmoj. Jen unu el tiuj vojaĝantaj demonoj! Certe ŝi estas en malamika interrilato kun lia noblaanima Milla, kaj nun ŝi volas praktiki sian arton ĉe li. Ŝi provu do! Li estas ja firma en sia amo. Lin plej konsternis la penso, ke ankaŭ inter la samideaninoj troviĝas tiaj demonoj. Estas nepre necese fari proponon al ICK pri "nigra listo de demonaj samideaninoj ".
Nu restu, kara! muzikis la voĉo de fraŭlino Degel.
Bone, mi restos momenton por diri mian opinion pri vi al vi, kiu senhonte nomis sin plej bona amikino de fraŭlino Degel. Eksciu do, ke eĉ unu el viaj mensogoj mi ne kredas. La amikinoj de mia Milla ne povas aspekti tiel kiel vi. Ŝi estas mem la sincereco kaj simpleco. Ŝi havas koran naivecon, puran animon kaj ne kaŝas sian ĉarmon sub pudro, ruĝo kaj diversaj ŝminkaĵoj. Ŝiaj haroj ne servas je reklamo de harfarbo kaj frizisto. La suferoj pro perdo de la unua finanĉo kaj la ĉiutagaj zorgoj hardis ŝian karakteron kaj ŝia knabina honesteco malebligas petoladon, koketadon kun friponaj samideanoj. Kaj se tamen fraŭlino Degel, mia amata finanĉino kaj baldaŭa edzino havas interrilaton kun vi, tio ĉesis en tiu ĉi momento, ĉar mi malpermesos al la tre honorinda estonta prezidantino de la fondota U.F.A. havi kontakton kun tiaj demonoj, kia vi estas, tre altestimata fraŭlina Moŝto. Adiaŭ!
Finante sian grandan monologon kun heroa gesto kiel en la klasikaj dramoj Mihok ekkaptis sian valizon kaj forlasis la kupeon por serĉi sian Milla en aliaj kupeoj.
En la unuaj momentoj fraŭlino Degel nem ne konsciis pri la okazintaĵo. Kvazaŭ fulmofrapite ŝi sidis kaj sentis, ke iu rulis pezan ŝtonon al ŝia koro. Ĉio estas do finita. La sopirata feliĉo forflugis de ŝi kaj rekapti ĝin jam neeble. Kiam la dolora spasmo iom mildiĝis ŝi laŭte ekploris. La salaj gutoj faris longajn striojn sur ŝiaj vangoj kaj forlavis la pudron kaj ŝminkon.
Mia nobela Miĉjo... mia kara... karega... neniam plu... mi ĵuras, ke neniam plu... ŝi ripetis longe... longe.
La scivolo de la pasaĝeroj direktiĝis al Ŝi kaj la grasa sinjoro kun komprena rideto flustris al sia najbaro: "Certe ili estas geamantoj kaj nun ili faris ĉefprovon de la edzecaj skandaloj".
Ĉe la unua granda stacio fraŭlino Degel forlasis la vagonaron, kiu portante kun si la amatan Miĉjon daŭrigis sian kuregon al la kongresurbo.

II.

Alveno: ,,Ĉu fraŭlino Degel jam bonvolis alveni? Ne! ... Oficialaj formalaĵoj kaj rekuro al la stacidomo por atendi ĉiun vagoniron: ,,Ĉu fraŭlino Degel vojaĝis kun vi, altestimataj gekongresanoj ? Ne!" ... Interkonatiĝa vespero: ,,Ĉu vi bonvolas esti fraŭlino Degel? Ne!" ... Sendorma nokto. Zigzagaj pensoj pri terura kolizio, inundo, apopleksio kaj ama aventuro. Pro la ungogratado de la ĵaluzeco la koro de Mihok aspektis kiel lia striita pantalono, zorge gladata sub la kusenoj de la hotela lito, kiun en sia ama funebro li prezentis al si mortolito, ĉirkaŭstarata de la gekongresanoj, inter kiuj staros ankaŭ ŝi, la malfrue alveninta Milla, kun ĝistomba akuzo en la koro... Matene kuro al la informejo: ? "Ĉu...? Ne!"
La ĉiama ,,ne" kostis energion, humoron kaj ĉiuhoran purigadon de la flavaj ŝuoj, brilantaj jam kiel emajlitaj citronoj. Poste ĉagreno pro konstato, ke preskaŭ ĉiu dua samideano estas 172 centimetrojn alta, portanta malhelbluan jakon, diskrete striitan pantalonon kaj flavajn ŝuojn. En tiu tago li forĵetis sian dorlotatan ideon pri la uniformoj de la estimataj geesperantistaroj.
Tute malesperigite li iris al la Solena Malfermo. La orgeno muĝis kaj la lipoj disiĝis je kantado..... "En la mondon venis nova sento..." En tiu momento Mihok sentis delikatan manpremon. Li turnis sin kaj jen antaŭ li staris milde ridetanta vizaĝo de nekonata knabino, flustranta la plej sopiratan alparolon: ,,Nobela Miĉjo mia!"
La dormanta tamburisto vekiĝis en Mihok kaj preskaŭ dismarteladis lian koron, kiam li ekvidis antaŭ si nigroharan anĝelmienan aperaĵon. La pluaj vortoj de la himno postrestis en lia gorĝo kaj ravite li rigardis la puran altan frunton, kiun ne kaŝis laŭmoda frizaĵo, la senpudrajn palajn vangojn, la belformajn naturkolorajn lipojn kaj... kaj la elegante simpla kostumo kiel konvenis al tiu ĉi nepriskribebla ĉarmo!
Ĉu vi...? balbutis Mihok.
Jes, mi respondis mallaŭte, iom tremante fraŭlino Degel pro timo de la eventuala rekonon. Sed pensante pri nenio Mihok profundiĝis en la sindona rigardo de tiuj noktokuloj, kiuj rebrilis por li la tutan stelaron kun la anĝeloj de la ĉielo. Subite li rekonsciiĝis kaj forte premante al si la ,,velurajn manetojn" plenpulme kiel la leono en la dezerto li daŭrigis la kantadon kun entuziasma fervoro: ,,Ne al glavo sangon soifanta..."