LA OMBRO DE L' PATRO
(El Taglibro de Frenezulo)

W ...13. V. 1921
La rivero bruis. La okuloj lacis rigardi la ondetojn kurantajn. Mi ne scias, kiom da tempo mi pasigis senmove tie, sed ŝajnis al mi longa... longa.., Tiam la suno estis ĉe la zenito kaj ĝiaj radioj vertikale falis al la varmega tero...
Mi sentis nenion kaj rimarkis nenion. Kvieta, ho kiel kvieta silento regis en la animo... Trankvila, paca ĝojo kuŝis ĉie. Facila venteto blovis el la foliaro de la apuda arbaro... Birdo ekkrietis... Falantaj sekaj branĉetoj susure krakis... La plaŭdanta melodio de la forkurantaj ondoj lulis min...
Mi rigardis fikse kun plenstreĉo de la nervoj kaj en miaj okuloj alternis helaj lumringoj. Ili jen longiĝis, jen kuntiriĝis farante perlan fadenon... Subite ĝi disŝiriĝis kaj la malgrandaj helaj grajnetoj ruliĝis rapide... rapidege, kvazaŭ freneze dancante en la sep koloroj de la ĉielarko... Longe, longe mi rigardis ilin. Mi scivolis pri la fino de tiu ĉi stranga dancado...
La movoj de la koloraj grajnetoj pliritmiĝis, plikvietiĝis... Ili kunfluis... Mi ne povis vidi plu ilian dancon, ĉar fosfore brilanta murego kaŝis ilin... Miaj okuloj doloris, tre doloris, sed mi ne volis fermi ilin... Kiel interese estis vidi tiun radiantan muregon, kvazaŭ post ĝi estus la eterneco... Mi ne volis fermi la okulojn, ĉar tiam estus malaperinta ĉio...
Miaj tempioj terure pulsis kaj la murego ĉiam pli kaj pli densiĝis. Longaj lumantaj strioj aperis sur ĝi. Bluaj kaj verdaj... La strioj fendis la muregon kaj en miaj oreloj zumis mil kaj mil tintiloj... Nedifinebla muziko de la transtera orkestro... Mi ne povis elteni plu... Mi fermis la okulojn kaj du larmoj ruliĝis sur miaj vangoj...
La brilanta murego malaperis kaj mi vidis nur etan fulgonigran punkton... Subite ĝi ekkreskis kaj kreskis... Ĝi fariĝis granda, grandega, kiel disko kaj ĉirkaŭ ĝi flamis flavaj kaj violaj radioj... La nigra disko baldaŭ ŝanĝis kolorojn. Ĝi brulis jen en ruĝa, ruĝblua, jen en flava, verdflava koloroj kaj en la mezo de la ardanta disko aperis atome malgrandaj, nigraj truoj...
La truoj aliformiĝis senfundaj abismoj, kiuj tiris min kaj tiris... kaj tiris... Kien?...
Subite mil kaj mil briletantaj fadenoj zigzagis antaŭ mi. Ili kunplektiĝis... disiĝis... serpentumis rapide, rapidege kaj mi sentis, ke miaj okuloj turnas sin freneze, kiel la radoj de forruliĝanta kaleŝo... Mi sentis nenion kaj komprenis nenion... ŝajnis almi, ke la vivo ĉesis ĉirkaŭ mi kaj regis min la feliĉo de transmondiĝo...
La voĉo de mia patrino vekis min.
Kial vi ploras?
Mi malfermis la okulojn kaj vidis antaŭ mi la zorgplenan mienon de mia patrineto.
Nenio, patrineto, nenio! Ŝajnis al mi, ke por momento mi sukcesis forlasi la teron...
Mi ne komprenas, kial ŝi afliktiĝis. Mi rigardis nur longan minuton al la suno...
W... 6. VI. 1921.
Hodiaŭ mi suprenkuris al la granda roko... Dum la kurado mi ridis laŭte... Mi ridegis kaj ridegis... Sidante sur la elstaranta roko mi rigardis al la profundegaĵo...
Antaŭ mi la urbego etendis sin, sed mi vidis ĝin tre malgranda, malpura kaj stranga... Ridinde stranga ĝi estis... Mi aŭskultis ĝian unutonan surdan bruon. La bruo ŝajnis al mi lulkanto por laciĝintoj... Kanto, lulkanto... kanto zumanta... zzzz...zzzz. La bruo de la urbego similis al zumado de malesperantaj muŝoj kaj tiuj moviĝantaj punktoj sur la stratoj ŝajnis rampantaj majskaraboj... Hahaha!... Ho, se mi povus trapiki ilin per pinglo kaj alligi ilin per fadeno al stangeto! Tiam ili randeflugus kaj zumus, zumadus! zzzz... zzzz, kiel la majskaraboj...
Sed ili efektive zumis kaj zumis... Malfeliĉuloj?... Verŝajne ili estas jam trapikitaj kaj alligitaj per nevideblaj pinglo kaj fadeno... Kiu trapikis ilin?... Kies ludiloj ili estas?...
Kio?... Ĉu muziko?... Jes, vere muzikon mi aŭdis... Gurdosonojn al la mortodanco... La melodikrioj de la gurdo ve-kantis en la aero... La gurdludisto staris antaŭ nia domo... Hehe!... Gurdu, bona almozulo, gurdu! Vi ricevos iom el la fragmentoj de la kovrita tablo...
Gurdu, bona almozulo, gurdu! Vi estas la grimaco de la vivo... Kun stomako, pro malsato murmuranta, vi faras amuzon por la satmanĝintoj... Gurdu almozulo!...
Mi konas alian gurdludiston, kiu ricevas eĉ malpli ol vi kaj li estas kontenta. Li estas pli potenca almozulo ol vi kaj ankaŭ li ricevas nur fragmentojn el la pieco de la homoj... Kaj li estas kontenta. Ĉu vere li estas kontenta?... Mi ne scias, sed vi, bona almozulo, estu kontenta kaj gurdu... gurdu... gurdu gaje por la satmanĝintoj... Hahaha!... Grandioze!
Mi ne sciis, ke vi estas tiel sprita, bona almozulo. Vi havas simion rikanantan, ligitan per ĉeno. Vi ludas por igi ĝin dancanta... Perfekte vi similas al la granda gurdludisto. Ankaŭ li tenas ĉe si per ĉenoj la simiojn, sed la ĉenoj estas pli longaj ol la via... Perfekte vi similas al li... Nur vi estas sensignifa gurdludisto... tute sensignifa...
Iu ektuŝis mian ŝultron... Denove mia patrino. Ŝi malgaje rigardis min.
Kion vi faris ĉi tie, kara fileto?
Mi trovis pli lertan gurdludiston ol tiu ĉi.
Ŝia voĉo estis tiel stranga. Ĝi havis tian sonoron, kia mankas en la gurdo... Du larmoj aperis en ŝiaj okuloj kaj la larmogutoj haltis sur ŝiaj palaj vangoj... La larmoj estis doloraj, sed mi ridis... ridegis... Strange, kvazaŭ miaj okuloj estus fariĝintaj mikroskopoj, tra kiuj mi estus vidinta la batalon de malgrandaj bestetoj en la larmoj... Ĉarmaj bestetoj... Kaj ili estis tiel viglaj, tiel batalemaj, tiel... Hahaha!... Kiel ili mordis unu la alian! Por momento ili ŝajnis esti homoj...
W... 15. VI. 1921.
Kial estas tagoj kaj kial fariĝas nokto, kiam la suno subiris? Oni diras: pro la sinturnado de la terglobo... Kial turnas sin la tero?... Kial?... La sinturnado estas la vivo de la tero kaj se ĝi haltus, tio signifus la morton de la tero... Ankaŭ la homoj turnas sin por montri, ke ili estas vivantoj... Se ili ellaciĝinte haltas en la freneza sinturnado, tiam ili mortis... Ĉu vere ili mortos post ĉeso de la turnado aŭ ili denove komencas eĉ pli frenezan turnodancon?... Jes, ili komencas... mi sentas tion...
B...e 11. VI. 1921.
La hodiaŭa tago estis terure malagrabla por mi. Ni sidis triope en aparta kupeo de duaklasa vagono. Kontraŭ mi sidis mia patrino kaj viro, pri kiu mia patrino diris, ke li estas amiko de nia familio. Li havas severan mienon kaj lia nazo similas al beko de akcipitro... Li akompanas nin al la marbordo kaj li estos mia konstanta akompananto...
Mi mem ne scias kial, sed mi timas tiun ĉi viron... Liaj okuloj turnas sin kiel la tero kaj kiam li fermas ilin, tiam fariĝas nokto...
Nokto por li kaj tagiĝo por mi... Ankaŭ miaj okuloj turnas sin... Kiu okulparo estas la suno kaj kiu la tero el la du?...
Li fermis la okulojn kaj mi tute klare vidis... Mi vidis lian helbrunan haŭton kaj liaj trajtoj estis krudaj... Mia patrino dolĉe dormetadis kaj estis strange vidi tiujn du kapojn antaŭ mi. Ili ŝajnis vaksfiguroj, eĉ ne homaj...
Subite la vagonaro enkuris sub tunelon kaj min regis nekontraŭstarebla instigo, ke mi sufoku tiun akcipitron, kiu, mensogas sin amiko de nia familio... Miaj fingroj konvulsie tordiĝadis kaj en la blinda mallumo mi komencis premadi la gorĝon de mia patrino... Ŝi krietis kaj mi rekonsciiĝis, sed...
B...e 19. VI. 1921.
Hodiaŭ mia patrino akompanis min al la marbordo por promenadi. Ankaŭ la fremda viro estis kun ni, sed mi scias jam, ke li ne estas amiko de nia familio... Li estas kuracisto... Terura homo. Li estas ofte tre kruela al mi...
Ni sidis sur la kajo... Mi rigardis al la profundo de la maro, sed mi ne povis vidi ĝin. La akvo estis tre malpura. La maro estas tiel malpura, kiel la vivo mem... Mi estis scivola pri tiu submara palaco, pri kiu mi aŭdis tiel ofte en mia infanaĝo...
Mi turnis min al mia patrino.
Patrino, kie estas tiu palaco, pri kiu vi tiel ofte rakontis al mi?
Mia patrino malgaje ridetis kaj respondis, sed ŝia respondo ne kontentigis min. Ŝi diris, ke la tuta historieto estas nur fabelo por infanoj.
Kial mensogas la plenaĝuloj al la infanoj?
Ŝi ne povis respondi... kaj mi sentis min denove infano, pro kies strangaj demandoj la plenaĝuloj restas mutaj por ne diri ian sensencaĵon... Ni ĉiuj silentis, sed dum la baraktanta muteco mi ekvidis la palacon en la akvo... Ĝi estis mirinde bela.
Mi rigardis ĝin kaj rigardis longe, longe... kaj poste kun sincera bedaŭro, mi konstatis, ke ĝi estas nur respegulaĵo de palaco malantaŭ ni... Ĝi estis tro tera por esti submara palaco...
Dumvoje al nia hotelo mi longe pensis pri tio, ,,kial oni mensogas al la infanoj?"
B...e 23. VI. 1921.
Kial oni mensogas al la infanoj?... Senĉese tiu ĉi frazo zumas en mia kapo. Dumnokte mi pensadis pri tio, kiamaniere oni devus fabeli al la infanoj sen mensogo kaj mi trovis ĝustan solvon. Mi mem verkos fabellibron, kies titolo estos ,,Tra lando de mirakloj". En tiu libro ĉiu fabelo estos miraklo, sed tiaspeca, kian la vivo mem povus produkti... sed kion mi neniam vidis okazi... Jen kelkaj:

Du infanoj promenadas sur la strato. La unua: katoliko, la alia: hebreo. Ili estas tre bonaj amikoj... Preterpasante la katolikan preĝejon la unua eklevas sian ĉapelon. La alia demandas: ,,Kial vi levis vian ĉapelon?... ,,Mi humile riverencis antaŭ nia Dio" respondis la unua... Preterpasante la hebrean preĝejon la katolika infano denove levas sian ĉapelon. Lia amiko ekmiras: ,,Kial vi levis la ĉapelon? Ĝi estas nia preĝejo." Kun milda riproĉo respondis la demandito: ,,Ĉu ne la saman Dion oni adoras ankaŭ en tiu ĉi preĝejo?"

Foje miliardulo, post lukulusa regalo renkontis malriĉulon. Li estis hontema almozpetanto kaj ne kuraĝis etendi la manon al la preterpaŝantoj, sed lia mieno esprimis la lastan gradon de la malespero La plensata miliardulo komprenis la mutan helpkrion de la malsatanto kaj invitis lin al sia tablo...

Estis iam du amikoj. Ili, kvazaŭ fratoj, amis unu la alian, sed la milito disigis ilin. La unua fariĝis fama generalo, la alia kaŝis sin de la militaj danĝeroj... ,,Kia honto! Malkuraĝulo, vi timas oferi vian aĉan vivon por la patrujo!" diris la unua kaj kun malgaja koro iris batali por la patrujo. Sur la batalkampo lin trafis kuglo... Lia amiko multe ploris pro lia pereo, sed li ne iris al la batalkampa por sekvi la heroan ekzemplon. Oni mokis, insultis lin kaj nomis lin perfidulo, sed li senvorte toleris ĉion... La milito finiĝis kaj larmoj, suferoj sekvis ĉion. La tuta lando baraktis en malespero. Li, kiun la homoj evitis ĝis nun, savis la malfeliĉan popolon per siaj planoj kaj geniaj eltrovaĵoj kaj la eminentuloj de la lando preparis grandan festenon por lia honorigo, sed li rifuzis ĉiun ceremonion, dirante: ,,Mia neforgesebla amiko mortis por la patrujo kaj mi kuraĝis nur vivi por la sama lando. Ni ambaŭ faris niajn devojn, kiuj ne meritas apartan dankon."

Mi faris ankoraŭ kelkajn fabelojn kaj hodiaŭ, dum la promenado, mi rakontis ilin al knabeto, kiun ĉiutage mi renkontas en la parko ĉe la marbordo. Li atente aŭskultis, sed, kiam mi finis la fabelojn, li rimarkis kun infana mokemo: ,,Mia fraŭlino konas pli belajn fabelojn. Ĉu he, fraŭlino?"
La blonda, bluokula junulino kapjesis... ,,Fraŭlino, fabelu ion... nu, mi petas, fabelu ion!" petegis la knabeto kaj la junulino rakontis la fabelon pri la submara palaco... La malgranda homo dancis kaj aplaŭdis pro ĝojo kaj triumfajn rigardojn ĵetis al mi. Mi komprenis: oni nepre devas mensogi al la infanoj.
B...e 28. VI. 1921.
Mi ne scias kial, sed la voĉo de la blonda junulino penetris en mian koron... Ŝiaj okuloj estas similaj al la maro, ŝiaj lipoj al la koralo kaj ŝiaj manoj al la ŝaŭmo blanka de ondoj...
B...e 6. VII. 1921.
Morgaŭ ni hejmenveturos... Strange, tiu ĉi forveturo tre incitas min. La disiĝo de la maro tuŝas min malagrable. Ankaŭ tiu penso, ke mi vidos ŝin neniam... Mi ne povas forgesi la hieraŭan tagon... Ni renkontiĝis ĉe nia kutima benketo sur la marbordo. Ŝi estis tre silenta kaj ankaŭ mi ne povis komenci interparoladon. Kvazaŭ senkonscie mi prenis ŝian maneton per ambaŭ manoj kaj karesadis ĝin. Ŝi ne protestis, nur kelkfoje mi sentis, ke la eta mano ektremis en la mia... Mi levis mian rigardon al ŝia vizaĝo kaj mi vidis du larmantajn okulojn... Ŝiaj okuloj larmis, sed sur la ĉerizaj lipoj flirtis anĝela rideto... Kial?
La larmoj kaj tiu rideto estis tiel kortuŝaj, ke igis min kisi ŝian maneton. Ŝi ne protestis, sed la larmoj el ŝiaj okuloj falis, kaj mi subite mi mem ne scias kial salte leviĝis kaj kuris hejmen... Kial? Ho, kial?... Dum la tuta vojo mi vidis antaŭ mi du larmantajn bluajn okulojn kaj ridetantan buŝeton.
Posttagmeze la varmego estis netolerebla kaj mi, por refreŝigi min, rifuĝis en la apudan preĝejon. Tie estas agrable malvarmete... Mi ne rememoras, kiam mi estis lastafoje en preĝejo, sed mi scias ke tiam la haroj de mia patrineto ankoraŭ ne estis grizaj kaj mia animo ne baraktis... La senhoma silento de la navo, la rigidaj sanktaj figuroj, la piecon kaj suferojn montrantaj ikonoj tiel riproĉe, sed kun komprena pardonemo impresis min, ke kontraŭvole mi proksimiĝis piedpinte al la flanka altaro por provi preĝadon... Preĝi estas tre malfacile, se oni forgesis la vortojn de infanjaraj instruoj. Tamen mi sentis la neceson de la preĝado... Mi haltis ĉe altaro, kies bildo montris Kriston kun flamanta kaj sanganta koro... Longe mi rigardis la bildon. La preĝo mutiĝis sur miaj lipoj, sed mia animo plenpleniĝis je admiro... Mallaŭta ploro rompis la solenan silenton. Nur nun mi rimarkis, ke virino genuas sur la ŝtupo de la altaro. Ŝi ploris mallaŭte kaj preĝis. Unuafoje en la vivo mi sentis envion. Mi enviis ŝian preĝadon kaj la sincerajn larmojn. Se mi povus nur unufoje pie preĝi kaj longdaŭre plori, tiam mi antaŭsentas miaj turmentoj finiĝus...
Tiu ĉi penso tiel okupis min, ke mi tute forgesis pri la virino, pri la loko, kie mi estas, pri ĉio, kio estis antaŭe kaj kun petega rigardo mi fiksis miajn okulojn al la bildo de Kristo. Strange... La koloroj viviĝis, liaj lipoj malfermiĝis je muta parolo, kiun mi komprenis kaj lia antaŭenetendita mano ekmoviĝis. Li vokis min al la altaro kaj mi kontraŭvole genuis sur la ŝtupon.
Filo de Dio, Kristo... ĝeme forlasis la vortoj miajn lipojn, sed mi ne povis daŭrigi la preĝon... ne povis... ne povis... Kvazaŭ fizikajn dolorojn mi sentis pro mia senpoveco kaj ĝi turmentis min ĉiam pli kaj pli, ĝis fine larmoj aperis en miaj okuloj kaj mi laŭte ekploris...
La virino sin turnis al mi kaj mi sentis veluran tuŝon de maneto sur mia inerte pendanta mano.
Ne ploru! milde konsolis min ŝia voĉo kaj mi rekonis ŝin. Mi rekonis ŝin, kies voĉo jam de longe penetris en mian koron; ŝin, kies lipoj similas al la koralo kaj manoj al la ŝaŭmo blanka de ondoj... kaj mi devas morgaŭ hejmenveturi... Mi devas... Mi devas...
W... 18. VII. 1921.
Depost unu semajno ni estas hejme. Ĉiutage mi iras al la stacidomo por rigardi la preterpasantajn vagonarojn. Ili haltas por momentoj, salutas unu la alian kaj denove kuras for al kontraŭaj direktoj... Ili kuras for kiel la vivo mem. Ĉu ili trovos ie ripozon? Ni rekontis nin kiel la vagonaroj ĉe la stacidomo...
W... 20. VII. 1921.
Hodiaŭ forveturis la viro, kiu kvin semajnojn turmentis min per sia ĉeesto... Kvazaŭ miaj nervoj estus liberiĝintaj en la momento, kiam la vagonaro malaperis en la tunelon ĉe la monto. Mi ne devas toleri plu lian rigardon, kiu multfoje katenis min kaj faris min preskaŭ senkonscia estaĵo... Post lia foriro mia patrino ŝajnis esti iom maltrankvila...
W... 21. VII. 1921.
Mi sonĝis. Tri sunojn mi vidis sur la ĉielo. Unu estis ĉe oriento, la alia ĉe okcidentoj kaj la tria brilis super mia kapo... La du flankaj sunoj proksimiĝis al la meza kaj atinginte ĝin ili kunfandiĝis... Blindiga brilo superŝutis ĉion kaj mi rimarkis, ke sur la tero estas densa mallumo... Nekontraŭstarebla sento igis min flugi al la suno kaj mi ekflugis...
Mi forlasis la teron kaj dum mia malproksimiĝo mi vidis ĝin konsumiĝi en ruĝa lumo... en ruĝa lumo, kiel la homa sango... Mi atingis la sunon kaj de tie rerigardis al la regno de la mallumeco, sed mi tute ne povis vidi la teron... Ĝi malaperis kaj anstataŭ ĝi mi vidis atoman palan punkton... Kiel malgranda estas la tero en la universo kaj kiel nemezureble granda estas la sufero sur ĝi!
Mi rigardis min mem kaj konstatis, ke mi estas nevidebla, ĉar mian korpon mi lasis sur la tero... Senfina malĝojo regis min kaj forlasinte la sunon mi ekflugis reen al la tero...
Dum mia flugado la tero ĉiam pli kaj pli kreskis, sed tio, kio vekis admiron en mi, estis, ke super ĝi mirakle lumis la homa genio. Mi miris pri la gigantaj kreaĵoj de la homoj kaj mi vidis la homojn pli grandaj ol la tuta universo, sed nur por momentoj, ĉar alveninte sur la teron mi ne trovis eĉ unu homon... La homo vivas do en siaj kreaĵoj, sed li perdas sin en siaj sentoj...
Mi sonĝis tion ĉi, sed ne dum dormo... Mi sonĝis tion ĉi per la sentoj dum la sinpereado...
W... 23. VII. 1921.
Pri nenio mi rememoras kaj vane mi penadas aperigi antaŭ mi la okazintaĵojn... Pri nenio mi rememoras... Oni diras, ke mi ĵetis min de la roko al la profundegaĵo kaj mi estus nepre mortinta, se iu elstaranta arbetaĵo ne savas mian vivon... Pri nenio mi rememoras... pri nenio... Terure!...
W... 26. VII. 1921.
Hodiaŭ mi staris ĉe la malfermita fenestro. Miaj vundoj akre doloris. Kelkfoje mi eĉ laŭte veis... Mia patrino estas konstante ĉe mi... Eĉ nun, kiam mi skribas ĉi tiujn kelkajn liniojn... Ŝi zorgplene, kun larmoj en okuloj kaj kun anĝela rideto sur la lipoj observas mian mienon.... Kun larmoj en la okuloj kaj kun anĝela... Larmoj kaj rideto... Jes, jes... Mi rememoras... Ŝi, la blonda junulino... sur la marbordo... en la preĝejo... Ne ploru!... Ne ploru... Nun mi aŭdas klare ŝian voĉon... Kiam mi vidis ŝin lastfoje? Kiam!?... Mi ne scias. Mi ne povas rememori?... Sed mi vidis ŝin ie... ie, kie ne estas maro... Mi vidis ŝin ie, kiam ŝi venis al mi kun disetenditaj brakoj kaj vokis min... Kiel spirita ŝi ŝajnis esti... Kaj ŝi vokis min... kaj mi volis sekvi ŝin... kaj tiam... tiam... ah!... Nun mi rememoras... Ĉe la roko...
W... 5. VIII. 1921.
La rosoj sur la herboj estas larmoj de Dio kaj la homoj kun malpuraj nudaj piedoj paŝadas sur ili... Neniam mi paŝos sur rosplenajn herbojn...
W... 1921.
Kia dato?... Ne grave!... La terura homo denove aperis kaj... kaj... mi ne scias... kion mi volis skribi?... Kvazaŭ iu estus martelinta ferkojnon en mian kapon... Jes!... Mi scias jam... La terura homo... eh... mi forgesis denove...
W
Fine mi estas sola... Mia patrino kaj tiu terura homo estas en la alia ĉambro. Mi aŭdas ilian parolon... Ĝi ŝajnas eĥo de pasinteco... Ĉe mia flanko staras ŝi kaj unu flamantakora viro. La koro sangas... Mi vidis lin foje, kiam li vokis min, sed kie?... Mi ne rememoras... Kial li venis nun al mi?... Kial?... La ferkojno en mia kapo nun pikas la cerbon... Ĝi nun pikas kaj poste kirlos ĝin... Tiu terura homo martelis la kojnon en mian kapon... He... ci... ci, viro kun sanganta koro, ĉu ankaŭ vin turmentis tiu ĉi homo?... Ĉu li martelis kojnojn en cian koron kaj pro tio ĝi sangas?... Venu al mi por aŭskulti la kantadon de tiu blonda junulino... Ŝi kantas bele... Aŭskultu!... Ne ploru, ne ploru, ne ploru... Ŝia kanto muĝas kiel la maro dum senstela nokto... Ŝia kanto zumas... muĝas... siblas... susuras... Ve!... La kojno kirlas...
W...
Foje estis iu, kiu perdis sin... Kiu estis foje, tiu perdis sin... Perdis sin iu, kiu foje estis... Hahaha!... Kiel ridegas la vortoj... Kantas la silento...
La kojno penetriĝis ĝis fundo de la kranio... kaj... Mi ne rememoras pri via nomo, grizhara virino... grizhara... Ne ploru, ne ploru, ne ploru... Ĝi kirlas kaj... kirlas... kojno kirlas... mi estas laca...
W...
Ŝi... ŝi... eh!... kantas la silento... Mi he... eh!... Jes... jes... ĉe la roko... al la roko... al... al... al la roko...