NIGRA KRISTNASKO

La unua neĝo degelis kaj la botoj de la surstrate vagantoj knedis kaĉan, nigran koton. Festrompanta melankolio ekkuŝis al la urbeto. Nigra Kristnasko. La Vintro-patro dormis kaj la infanaj koroj vane atendis, ke li elskuu blankajn neĝoflokojn el sia barbo. Eble la Vintro-patro koleris, kaj la vespero tute ne aspektos kristnaska por ili, se la neĝo ne grincos sub la paŝoj de la betlehemanoj, vizitantaj domon post domo kaj se iliaj botoj per koto makulos la sojlojn. La nemotiveblan koleron klarigis kelkaj gepatroj al la infanoj: ,,Vi ne estis obeemaj kaj jen nun la Vintro-patro koleras, eble li forgesos alporti eĉ la kristnaskan arbon." La gepatra despotismo en tiaj frazoj ĝuis sian potencon, sed tamen en la fundo de la koro ili riproĉis la ĉielon pro la manko de la blanke brilanta vintra kovrilo.
Menaŝe, la servisto de la sinagogo, ne multe pensis pri la malĝojo de la kristanoj. Kristnasko ne estas ja juda festo. Tamen ankaŭ lia frunto respegulis la nuboplenan firmamenton kaj profunda ĉagreno vualigis liajn okulojn kiel la decembra nebulo la sunon. Lia mizera, tro frue kurbiĝinta figuro kiel laca ombro, forte premante sin al la muroj de la domoj, senbrue preterpasis, evitis ĉiun renkonte venanton. De tempo al tempo li rigardis al la suno, kiu jam proksimiĝis al la rando de la horizonto. Estis vendredo, kaj lia edzino atendis lin senpacience pro du kaŭzoj. Li rapidigis sian iradon, premante al si la pakaĵeton sub la akselo kaj la boteleton en la manoj. En la unua modestadis la kandeloj por la vendredo kaj en la boteleto li varmigis per siaj malgrasaj manoj la medikamenton por la malgranda Lejzer, por ke ĝi estu tuj uzebla post la alveno.
Ĉe la angulo de sia strato li devis halti. Longe retenita tusado kvazaŭ eksplode eliĝis el lia ftiza pulmo. La skuo senigis lin de ĉiuj fortoj, liaj piedoj ŝancele tremadis kaj kaptis lin momenta sveneto. La kapon metante al muro de domo li spiris malfacile kaj kraĉis. En la ŝaŭma salivo ruĝis gelatiniĝinta sango. Ĉe liaj lipoj aperis rezigna rideto, submetiĝinta al la neevitebla fatalo. Jam delonge li amikiĝis kun la bildo de la proksimiĝanta fino kaj pro tio li rigardis indiferente ĝin. Negrave, ke unu judo pli aŭ malpli suferas sur tiu ĉi tero, li pensis, sed subite akra doloro kunpremis lian koron. Pri la malgranda Lejzer, pri sia fileto li rememoris. Lian animon turmentis terura sinakuzo: eble lia patra kiso infektis la senpekulon. Centfoje li malbenis sin por ĉiu kiso, sed kion fari kaj kiel kontraŭstari al la kispetanta infana buŝo? Ĉu ekzistas vera patra koro, kiu povas kontraŭstari tian tenton? La malgranda Lejzer eble pli baldaŭ forlasos la teran plorvalon ol la patro. Menaŝe sentis, kvazaŭ kruela demono estus metinta pezan ŝtonon sur lian koron. Streĉante ĉiun forton li ekiris. La domo, kie li loĝis, estis ĉe la fino de la strato. Ankoraŭ longa vojo, precipe por li.
Sur la kontraŭa flanko de la strato malfermiĝis pordego kaj tri knaboj elvenis. La unua estis forta, muskola, longstatura. Li havis ŝafistan kostumon kaj tiris post si per ŝnuro blankan ŝafideton. La dua estis plenvanga dikulo en kostumo de orienta reĝo kun ora paperkrono sur la kapo kaj tenis en sia mano brilantan stelon el arĝentkolora papero, fiksitan sur stangeto. La tria havis barbon el stupo, sur la kapo episkopan tiaron kaj en la manoj tenis la betleheman stalon, faritan el papero. En la interno de la stalo brulis kandeleto, kiu lumigis la dekoracion: la etan Jesueton en la manĝotrogo, la sanktajn gepatrojn. La tri knaboj ekiris kantante sur la sama flanko de la strato.
"Paco al homoj sur la tero,
Gloro al Dio en ĉielo..."
Menaŝe rigardis al ili momenteton, kaj lia koro ektremis. Li rekonis en la longstatura knabo la stratan heroon de la lasta pogromo. Malamo ekbrilis en la okuloj de Menaŝe, kaj li murmuris malbenon. La tri knaboj ĉe la najbara domo per ceremoniaj alparoloj petis enirpermeson kaj la pordego baldaŭ larĝe malfermiĝis kaj infanaj ĝojkrioj eĥis en la muta strato.
Paco kaj dia beno estu sur tiu ĉi domo! komencis la longstatura. Permesu al ni ripozi en via hejmo!
Ni portis al vi montri la malgrandan Jesueton, kiu naskiĝis por instrui la homojn pri la amo, diris la plenvanga knabo.
Kaj venis al li reĝoj el oriento kaj simplaj ŝafistoj por adori lin, finis la enkondukan parolon la tria knabo, kaj la pordego fermiĝis post ili.
Menaŝe kontraŭvole pensadis pri la ĵus aŭditaj vortoj. Ju pli li meditadis, des pli ne povis kompreni la kristanojn. Ili havas la religion de la paco kaj fratamo kaj tamen, se li, Menaŝe, la servisto de la sinagogo, nun kuraĝus transiri la alian flankon de la strato, kie komenciĝas la kristana kvartalo kaj li, Menaŝe, la mizera judo, sincerkore dirus al ili: ,,Pacon al homoj sur la tero, gloron al Dio en ĉielo!", tiam tute certe la kristanoj konsiderus tian moko kaj venĝus sin kruele. Kiel strange, ke li, Menaŝe, la neglektita fava judo de tiuj ĉi kristanoj, tamen estas tia homo kiel ili! Kial do la senĉesa malamikeco? Kial la oftaj sangaj venĝoj? Centmilojn da viktimoj jam postulis la multmiljara malbeno, kies tutan pezon jam ĉe la naskiĝo devas senti multaj idoj de tiu ĉi dispelita popolo. Ĉu ankoraŭ ne sufiĉe?
La tri knaboj jam denove kantis sur la strato, kiam Menaŝe atingis sian loĝejon.
,,Paco al homoj sur la tero,
Gloro al Dio en ĉielo..."
Menaŝe ekhaltis antaŭ sia sojlo kaj kun retenita spiro aŭskultis, ĉu li ne aŭdas la ploregon de sia edzino? Ne. Silento. Tamen tiu ĉi korhaltiga silento ekkuŝis al lia brusto kaj kun tremanta mano li ekpremis la anson.
En la ĉambro regis duonhelo. En la unuaj momentoj li apenaŭ povis distingi inter la homaj figuroj kaj la mebloj. Ĉe la kapo de la lito sidis lia edzino kaj apud ŝi staris la rabeno. Lia alta staturo tiel funebre, tiel solene impresis, ke Menaŝe pro subita korpremo forgesis ĉiun salutvorton kaj liaj larmaj okuloj kun rigida rigardo fiksiĝis al la lito, kie la malgranda Lejzer senmove kuŝis. Estis nur momenta silento, sed por Menaŝe ĝi ŝajnis tre longa, ĉar turmentaj demandoj mute svarmis ĉe liaj lipoj.
Ĉu alvenis vi, paĉjo kara? muzikis al li la malforta paĉjovoko de la malgranda Lejzer, kaj Menaŝe apenaŭ povis reteni la ekkrion de plifaciliĝo. Li metis la pakaĵon kaj la boteleton sur la tablon kaj kuris al la lito por kisi la diafanajn manetojn de la eta Lejzer kaj li kisis... kisis ilin forgesante pri ĉio kaj pri ĉiu.
Jam brulis la kandeloj en la kupra kandelingo, kiam Menaŝe levis sian kapon de la etaj manoj. Li ĉirkaŭrigardis. Lia edzino preĝis ĉe la tablo, la rabeno kun kompatema mieno rigardis lin kaj la knabeto spiretadis tre rapide. Menaŝe rememoris pri la medikamento. La boteleto ankoraŭ staris nemalfermite. Li etendis sian manon al ĝi.
Lasu ripozi la infanon, Menaŝe! diris mallaŭte la rabeno, kaj post momento li aldonis mi venis por esti kun vi en tiu ĉi vespero.
Menaŝe longe rigardis al la okuloj de la rabeno kaj li divenis liajn prisilentitajn pensojn. La etendita mano rezigne falis kaj li senvorte aŭskultis la lacan spiretadon de la malgranda Lejzer. La etulo jam adiaŭadis de la vivo.
Neniu kuraĝis rompi la silenton... Menaŝe kun sekaj okuloj rigardis al angulo de la plafono, kie grasa araneo ŝpinis sian reton. Li admiris ĝian lertan laboradon, post momento konstatis, ke la plafono estas tro malpura. Jen venis al lia kapo ideo pri renovigo de la urbeta sinagogo, kie en la mallumaj anguloj ŝpinis retojn similaj araneoj, jen li rememoris pri la tago de sia edziĝa festeno, kiam lia bona amiko, la lignaĵisto Aron, senpage pentris tiun ĉi plafonon per olea farbo... La lignaĵiston oni mortigis jam antaŭ du jaroj... Ho, kiel kortaŭze spiretadas la malgranda Lejzer! Tiu ĉi stertora spirado... ve... tiu ĉi neniam ripozanta spirado... La patra kiso infektis lin... Li, Menaŝe, estas la mortigisto... kaj tiu araneo kiel rapide laboras... ĉu ĝi havas pulmon?
La pala virino rigardis sian edzon. Lia vira, barbokovrita vizaĝo ŝajnis tiel infana! Tiel infana, tiel mizera, tiel sensanga! Kie ŝi vidis tian vizaĝon? Ŝi vane penadis rememori pri simila mieno, kvankam ŝi kuraĝus ĵuri, ke ofte ŝi renkontis jam tiun puran infanan mienon. ŝia erarvaganta rigardo subite falis al la malgranda Lejzer kaj ŝi, kvazaŭ unuafoje ŝi konstatus, miris pri la simileco. La filo similas al sia patro... La patro similas al sia filo... Ili havas saman mienon, saman sorton... Nova teruro ektamburis en ŝia koro. Tiam do ankaŭ la patro baldaŭ... baldaŭ ankaŭ li, kaj ŝi restos sola... sola... kaj mankas unu butono sur lia veŝto... ŝi kudros ĝin. Certe ŝi kudros ĝin, ĉar baldaŭ estos la enterigo kaj li ne havas alian veŝton... Nu, jen en la domo de la kontraŭa flanko jam oni ekbruligas la kandelojn sur la ornamita abio... La kristanoj festenas... Ankaŭ ni festenas. Estas vendredo. Ankaŭ ĉe ni brulas kandeloj... unu el ili kiel rapide konsumiĝas... kiel rapide!
La rabeno klinante la kapon kalkulis la najlojn en la planko. Kiel mallarĝaj tabuloj! Tute ne ekonomie uzi tiajn mallarĝajn, ĉar ili bezonas multajn najlojn. Lignaj tabuloj... ligna tabulo... Por tiel malgrasa infano kiel tiu ĉi eta Lejzer tamen sufiĉos unu el tiu speco... Li baldaŭ silentiĝos... Kompatinda infano!... Ĉe li la servistino ĉiusemajne lavas almenaŭ unufoje la plankon. Nu la edzino de tiu ĉi mizera Menaŝe... sed verdire semajnojn ŝi maldormis ĉe la lito de la malgranda Lejzer... Nu, eble morgaŭ...
Ie proksime sur la strato eksonis la kanto de la tri betlehemanoj.
,,Paco al homoj sur la tero,
Gloro al Dio en ĉielo..."
La malgranda Lejzer levis la lacajn palpebrojn kaj kun streĉita atento aŭskultis. Subite larĝa rideto vigligis lian mienon. Li rememoris pri la rakontoj de Anastas Lukjanov, sia sola kristana amiketo, kiu antaŭ tagoj vizitis lin kaj parolis pri la baldaŭa alveno de Jesueto, kiu portas donacojn al la infanoj. Anĉjo rakontis, ke tiun tagon ĉiu homo ĝojas kaj amas unu la alian, ĉar Jesueto frapas ĉe la pordoj kaj li metas arbon sur la tablon, kaj tiu arbo estas plena de dolĉaĵoj kaj sub ĝi estas diversaj ludiloj por la infanoj. En la pasinta jaro Jesueto portis tutan vagonaron al Anĉjo. Sed ĉu Jesueto amas nur la kristanajn infanojn? Li demandis Anĉjon, sed li ne povis respondi, nur poste li diris, ke verŝajne Jesueto venos ankaŭ al la bonaj judaj infanoj.
Nun la malgranda Lejzer komencis prijuĝadi sian bonecon kaj trovis sin tute bona. Lia patro diris ja ne unufoje, ke li estas la plej granda trezoro kaj beno de la hejmo. Tiam do li ne povas esti evitata de Jesueto. Tamen duboj vekiĝis en lia kapeto kaj tiuj turmentis lin. Por liberiĝi de ili, li mallaŭte ekparolis:
Paĉjo kara!
Menaŝe ekatentis pri la voko de sia fileto kaj turnis sin al li.
Paĉjo kara, ripetis la infano, ĉu mi estas bona knabo?
La plej bona, fileto mia. Vi estis ĉiam bona, obeema kaj mia sola trezoro.
Tiam bone!... Tiam li venos ankaŭ al mi...
Kiu?... Kiun vi atendas?
Jesueton... Li amas la bonajn infanojn kaj vizitas ilin... Li venos ankaŭ al mi.
Menaŝe rigardis al la rabeno, kvazaŭ atendante, ke li respondu ion kontentigan al la infano. La patrino rigide rigardis la rapide konsumiĝantan kandelon.
Li venos ankaŭ al mi, ĉu ne?!
La rabeno iom surprizite rigardis la infanon. Lin kortuŝis la esperplena mieno, sed kion fari? Ĉu mensogi? Ne, Tute ne! Li alpaŝis al la lito, milde ekkaresis la febran blondan kapeton.
Ne, Lejzer, li ne vizitas la judajn infanojn.
Momenta paŭzo. La infana vizaĝo montris doloran trompiĝon, sed lia espero ankoraŭ vivis.
Ĉu vi konas lin?
Ne, Lejzer, mi ne konas lin.
Kial?
Ĉar mi ne volas koni lin.
Sincera miro streĉis la infanajn okulojn, kaj post momento li jam ridetis.
Li venos al mi, ĉar mi volas koni lin.
Neeble, Lejzer, ĉar li ne amas la judajn infanojn.
Longa silento. La larmoj de Menaŝe silente faletis. Lia edzino kvazaŭ duonfreneze pro korprema penso rigardis sole la rapide konsumiĝantan kandelon. La karesanta mano de la rabeno ankoraŭ kuŝis sur la frunteto de la malgranda Lejzer, kiu malfacile stertore spiretadis.
Antaŭ la pordego de la kontraŭflanka domo eksonis tute klare, penetre la kanto de la betlehemanoj.
,,Paco al homoj sur la tero,
Gloro al Dio en ĉielo..."
La malgranda Lejzer rigardis al la plafono fikse, rigide, formorte. Apenaŭ aŭdeble li parolis al si:
Li ne amas la judajn infanojn... Anĉjo mensogis... Mi estas bona kaj tamen li ne venas al mi... La rabeno ne konas, ne volas koni lin... Eble la paĉjo... la paĉjo... Jesueto estas kristano kaj ne vizitas la judajn infanojn... Anĉjo estas kristano kaj li vizitis min, ludis kun mi kaj batis min neniam... neniam.
Subite vekiĝis stranga spito en la infano. Streĉante ĉiun forton li penadis eksidi, sed vane. Ĉiufoje plimalfaciliĝis lia spirado. Lia malforta voĉo kvazaŭ stertore sputis la vortojn.
Jesueton al mi... mi volas koni lin... Jesueton... voku... paĉjo... Li venos... Anĉjo diris... li venos al la... al la... al la juda Lejzer... Paĉjo voku... voku lin... li estas... estas... infano kiel mi... kiel Anĉjo... Paĉjo... Paĉjo voku... voku... lin... lin al mi... al mi... al mi... al mi...
Plore petegis la infana voĉo kaj ĝi taŭzis la koron de Menaŝe. Li ne povis plu elteni kaj ĵetis sin sur la teron antaŭ la lito. La patrino kun sekaj okuloj rigardis la agonianton. Kun streĉita atento aŭskultis la formortan melodion de la infana voĉo.
La rabeno kun profunda emocio batalis en si. Post kelkaj minutoj la malgranda Lejzer mortos, kaj li volas vidi la Jesueton. Jen, lasta deziro de mortanto. Kial ne plenumi la deziron de la eta senpekulo... Almenaŭ provi. La homo venkis en li la rabenon, kaj li ektuŝis la ŝultron de Menaŝe.
Menaŝe, iru! La malgranda Lejzer volas vidi lin... Voku lin!... Iru, Menaŝe, mi diras al vi!
Menaŝe levis la kapon, rigardis la rabenon kaj danke kisis lian manon. Jen la rabeno divenis lian penson kaj li nun povas plenumi la lastan deziron de la malgranda Lejzer, la lastan deziron de sia trezoro... Li leviĝis kaj ekiris al la pordo.
La infano senĉese, kvazaŭ maŝine, kantis solan frazon:
Jesueton al mi... Jesueton al mi... al mi... al mi...
La kandelo ekflagris, kaj la virino kun terurita gesto ŝirmis la flameton, ke la aerblovo ne estingu ĝin.
Menaŝe kun senpacience batanta koro staris ĉe la pordego de la domo. Li atendis la elvenon de la betlehemanoj. Transiri al la kontraŭa flanko li ne kuraĝis, kvankam la strato estis senhoma kaj malluma. Longe li atendis, ĝis fine la pordego de Lukjanov malfermiĝis kaj la betlehemanoj kun la iluminita stalo elvenis kaj kantante ekiris al la najbara domo. Menaŝe sentis, kvazaŭ iu premadus lian gorĝon, ĉar lia voĉo raŭke obtuze sonis.
Hej, kristanoj... bonaj kristanoj... La tri betlehemanoj jam atingis la najbaran pordegon. En la oreloj de Menaŝe postuleme senĉese zumis: ,,Jesueton al mi... al mi... al mi... al mi...!" Kun humila, peteganta voĉo, serĉante la konvenajn vortojn, li balbutadis en sia malespero.
Hej, haltu!... Haltu, bonaj kristanoj! La tri knabaj turnis sin al li.
He, kiu? demandis la longstatura. Menaŝe luktis kontraŭ la larmoj, kiuj ŝajnis flui inteme al lia gorĝo.
Menaŝe... la servisto de la sinagogo... mi loĝas ĉi tie... en tiu ĉi domo...
Nu, judo, kion vi volas?... Ĉu vi gluiĝis en la koto?
La senkora ridado de la tri knaboj akre ektranĉis la koron de Menaŝe, sed en liaj oreloj postuleme zumis kaj zumis: ,,Jesueton al mi... al mi...!" Kun humila, peteganta voĉo, serĉante la konvenajn vortojn, li balbutadis en sia malespero.
La malgranda Lejzer... li volas vidi Jesueton... Li estas infano... bonaj kristanoj, li estas mortanta kaj li deziras vidi Jesueton... la malgranda Lejzer... Kompatu lin, bonaj kristanoj... la malgranda Lejzer...
La tri knaboj embarasite rigardis unu la alian, staris senkonsile, hezitante. Fine la longstatura ekridis.
Haha, tiu ĉi judo freneziĝis... Certe li estas freneza... Nu, ni iru!
Menaŝe falis surgenuen, la peltborderitan ĉapelon deprenis kaj korŝire petegis.
La malgranda Lejzer estas mortanta... li volas vidi Jesueton... la malgranda Lejzer.. bonaj kristanoj... kompatu... kompatu min... li estas mortanta.. la malgranda Lejzer... malgranda Lejzer mortos kaj li... kaj li... ,,Pacon al homoj sur la tero... Gloron al Dio..." Kristanoj, la malgranda Lejzer...
La longstatura knabo jam senpacienciĝis kaj urĝigis la eniron en la domon de Averkiev. La du aliaj hezitis, eble emociiĝis, kvankam tute ne povis kompreni la situacion, kaj tiam malfermiĝis la pordego de Lukjanov kaj sur la sojlo aperis la malgranda Anĉjo kun sia patrino. Anĉjo tenis ornamitan branĉeton de abio kaj ekiris al la kontraŭa flanko, al la domo, kie la malgranda Lejzer agoniis.
Nu, iru, Anĉjo! Diru al la malgranda Lejzer, ke Jesueto portis lian abieton al ni!
La virina voĉo sonis akre en la silento, kaj Menaŝe ekatentis. Li rimarkis la etan ludkamaradon de sia fileto. Senfina ĝojo kaj danko plenigis lian koron kaj saltante li kuris al la infano. En kriaj frazoj eliĝis la ĝojo el li.
Jesueto venas al la malgranda Lejzer... Ĉu vi vidas?... Jesueto venas al la mortanta juda infano... Anĉjo, la plej bona kristano, portas al li abieton... al la malgranda Lejzer... Ĉu vi vidas?... al la malgranda mortanta Lejzer...
Menaŝe ekprenis la infanon, levis al si kaj kure klopodis atingi sian domon. El la tri betlehemanoj tiu, kiu tenis la iluminitan stalon, senvorte ekiris al Menaŝe. La plenvanga post kelkaj paŝoj sekvis lin kaj la altstatura (kion fari sen betlehema stalo?) vole nevole paŝadis kune kun ili.
Menaŝe larĝe malfermis sian pordon. La kandeleto ekflagris. Anĉjo iris al la lito kaj etendis la abieton al la malgranda Lejzer, kiu jam kvazaŭ senkonscie stertoris. La tri betlehemanoj silente ekhaltis ĉe la sojlo. Miro, kortuŝa soleno, sincera emocio alternis en ili, kaj unu post la alia deprenis sian ĉapelon. La patrino, kvazaŭ duonfreneze, ŝirmis la flamon de la kandelo per siaj manplatoj. El la okuloj de la rabeno falis, falis abunde la larmoj.
Lejzer komencis mallaŭte la eta Anĉjo kaj tenis la abieton antaŭ la mortanto vian abieton Jesueto portis al ni, ĉar mi diris antaŭ tagoj al mia patrino, ke vi estas bona juda knabo kaj vi volis, ke Jesueto ankaŭ vin vizitu... Ĉu ne, Lejzer?... Vi diris, ĉu ne?... Kial vi ne respondas?... Ĉu vi mortos, Lejzer?... Rigardu, Jesueto venis al vi...
La okuloj de la malgranda Lejzer fiksiĝis al la omamita abieto kaj por momento aperis laca, formorta rideto ĉe liaj lipoj. La rabeno, milde ŝovante sian brakon sub lian kapeton, levis ĝin kaj, vokante la staltenantan betlehemanon, sufloris al la infano:
Lejzer, rigardu, li venis al vi... Ĉu vi vidas?... Tie, en la manĝotrogo... Ĉu vi vidas?... Li venis al vi en la koro de tiuj ĉi honestaj kristanoj... kaj plore tremis lia voĉo... Li venis al ni, judoj persekutitaj, eble nun unuafoje ne kun sangmakulaj sabroj, sed kun homa kompreno... Nu rigardu, malgranda Lejzer, tie li estas en la manĝotrogo kaj portis al vi abieton... Ĉu vi vidas?
Kun formorta stertoro, kun infana senpeka rideto respondis la malgranda Lejzer.
Mi... vidas... lin...
La longstatura knabo sentis ion nekonatan en si, kaj tio igis lin pie ekkanti: ,,Paco al homoj sur la tero..." La duan verson jam kantis kun li liaj kamaradoj: ,,Gloro al Dio en ĉielo..."
Ekstere la Vintro-patro ekskuis sian barbon kaj ŝutis blankajn neĝoflokojn sur la teron. Jen, la Vintro-patro jam ne dormis aŭ lia kolero mildiĝis.
La kandelo laste ekflagris, kaj la patrino kun sekaj okuloj rigardis antaŭ sin senĉese ripetante solan vorton:
Estingiĝis... estingiĝis... estingiĝis...