Arpeĝo
6.

La okulparoj parolas. La mutan konversacion komprenas nur la elektitoj.

Liaj okuloj ribele plendas: "Kion valoras la vivo, se morgaŭ ni priploros la plezurojn de l' hodiaŭo?!

Ŝiaj okuloj varme konsolas: "Kiu, se eĉ unufoje, estis amata, iam ne havas rajton riproĉi la vivon!"