Arpeĝo
8.

Festotaga pieco psalmas en mia animo. Preĝejon mi vizitas, rigardante la sanktejon de mia interno. Dion mi volas vidi kaj pro tio mi pilgrimas al mia koro. Se mi trovos ĝin falsa, tiam mi renversos tiun ĉi idolon kaj trenante ĝin al la tribunalo de la mondo mi ligos ĝin al pilorio. Oni ridu pri ĝi, oni kraĉu je ĝi kaj puŝu ĝin en la koton.

Je preĝejvizito ekiras la Menso. Ĝi ekhaltas kun frosta krueleco antaŭ la Koro. La animpreĝejo ektremas kaj la kor-dio forgesas kompatadi. Armilo de la Menso estas preĝolibro, kiu fariĝos akuza dokumentaro, se en la Koro estos trovita falseco. Kurioza preĝolibro; ĉifita, larmosaturita, ĉifonita, sangmakula kaj tamen brile elokventa.

Menso: Por preĝi mi kutimas veni al vi; hodiaŭ mi venis por akuzi. Oni diras, vi mensogus. Oni diras, ke vi ŝtelas sentojn. Ĉu vere?

Koro: Vere.

Menso: Vi estas aĉa! Mi forpelos vin el tiu ĉi templo kaj detruos viajn altaron!

Koro: Mi havas nek templon, nek altaron. Jam de longe vi renversis ilin. Nenihava dio mi estas. Ĉu pro viaj agoj vi akuzas min?

Menso: Ah, jen akuzo je akuzo!

Koro: Ne! Por akuzi mi estas malforta, por defendo mi ne havas forton. Mi kompatas vin, ĉar vi estas pli potenca ol mi.

Menso: Mensogo! Vi ruinigis min. En via malforteco kaŝiĝas via forto, kiu katenis min al jugo. Hodiaŭ mi ribelas, postulante miajn rajtojn. Liberigu min! Mi volas feliĉon!

Koro: Por neniigi min ne havas povon. Se miaj sentoj mortos, vi estos libera. Ĝis tiam ne.

Koro: Potencon vi ne havas. Pro bato min trafinta, estingiĝas via lumo.

Menso: Tirano!

Koro: Ne! Sklavo de miaj regatoj, la sentoj.

Menso: Mi ne estas sento. Por mi vi estas tirano.

Koro: Por vi mi estas viktimo.

Menso: Mi akuzas vin!

Koro: Mi scias, ĉar mi vidas preĝlibron en via mano. Ĝi estas libro do la Amo.

Menso: Tiu ĉi preĝlibro jam fariĝis akuza dokumentaro.

Koro: Tio ĝi estis por vi ĉiam. Por mi ĝi restis preĝlibro. Psalmaro dolora de alia nenihava dio. Kun simila ĉifonita preĝlibro en la mano staras la Menso nun ankaŭ ĉe Ŝi.

Menso: Se ĝi estas tiom altvalora, se ĝin, vi tiom alte taksas, kial do aspektas ĝi tiom ĉifonita?!

Koro: Vi ĉifis, ĉifonigis ĝin. La Menso kutimas sekcii vivantajn sentojn, la Koro kantas aŭ silentas. La Koro kantas psalmojn dum la Menso sovaĝe blovas milittrumpetojn, ribeladas, furiozas kaj por venki ĝi ofte uzurpas mian nomon.

Menso: Ah, vi akuztas do!

Koro: Jes, mi akuzas vin, ĉar vi sakrilegie tuŝis fremdan posedaĵon. Vi puŝas ponardon en fremdan Koron. Vi mensogas, mensogas, mensogas! Ne akuzan dokumentaron vi tenas en la mamo, sed himnaron de la Amo. Mi turnas min kontraŭ vi, ĉar via sensenta memo serĉas viktimon. Tiu ĉi preĝaro koncernas ne vin, sed min. Tiuj larmosaturitaj sentoj estas miaj trezoroj. Eternvaloraj gemoj, brilaj perloj, ĉar ili naskiĝis pro mi kaj por mi. Donaco nepetita kun netaksebla altvaloro.

Menso: Ĉu vi donis al Ŝi similan preĝaron?

Koro: Tute similan.

Menso: Kaj kiomfoje kaj al kiom da ŝi vi donacis jam similajn?

La Koro eksilentas... La Menso kruele ridas.

Koro: Miajn preĝlibrojn ĉiam cindrigis la Vivo.