Arpeĝo
9.

Sopiris mi je soleco kaj nun, harvante ĝin, turmentas min la silento. For de l' mondo mi rifuĝis por ne vidi la homojn, sed akompanis min la fantomoj...

Feliĉa estas tiu, kiu povas moritigi siajn rememorojn, sed ve al mi, kiu ne povas ilin eĉ forgesi...

Ho sonu, nur tremantaj arpeĝoj, kiel funebraj muzikoj ĉe enterigo de vivanta animo...