Ĉe lulilo

En simpla ĉambro subtegmenta
mi stanas ofte ĉe lulil'...
Sur vindoj ludas lum' arĝenta
kun kisa flirt' de l' pala bril'.

La eta homo gaje ridas
kaj tamen sangas mia kor'.
Okuloj de l' patrin' mi vidas
atestas larme pri dolor'...

Patrino pala, mi komprenas,
ke timotremas via sin',
ĉar tempo pasas kaj alvenos
la filo por demandi vin...

kaj vi rakontos, ke "ĉielo
donacis vin sen patra nom'..."
kaj tamen poste pro l' fabelo
formortos rid' de l' eta hom'.