Sur rustaj kordoj de l' rompita liro serĉante sonojn — novaj kantoj vibris, sed al celhavaj revoj de l' sopiro la prujnospira vivo morton kribris... Nun ĉio sonperdinte ŝajnas morti: post altenflug' la kantoj teren falas, la sentoj nepovante vivon porti, jen, en poeta brust', sensange palas. Falintaj kantoj, sentkadavroj baras la revteksitan vojon de l' poeto. Kun ridrikano li larmante staras ĉe l' propra tomb': ĉe prujnkovrita bedo... Bukedon senkolonan plektas... plektas, simile al la laca ĝardenisto, La florojn — palajn kantojn — li kolektas nur pro kutimo — ne pro celpersisto. Dum li vojperdas sur la sonĝokampo, jam senigita de l' fekunda humo, la nokto venas kun ŝtelira rampo kaj li murmuras en la kormallumo: Ho rustaj kordoj, min vi enterigus! La kanto sitas nur tombŝtona moto. La tempo eĉ vin kiel min polvigas kaj larmo surfalinta iĝos — koto. |