Du mortintoj

Sonĝon mi vidis nokte, teruran sonĝon. Mian afliktitan animon konsolis nur la vekiĝo.

Mortis la Penso... La plej potenca fenomeno de l' Vivo kuŝis forgesite en la ŝima sterko de la hombestaj inklinoj. Stranga egaleco regis la Teron. La Homo egaliĝis je la bestoj... Mortis la Penso, sed la Vivo pasis plu sur la vojo de la Tempo. Vivi estis nek feliĉe, nek turmente, ĉar restis la "ĝuo de l' momento", sed la Homo - ho ve! sciis nenion pri tio.

La Penso reviviĝis kaj mortigis la "ĝuon de l' momento"... Mortis la Amo... Ĉe la enteriro elokvente parolis da Penso laŭ la funebranta amaso pri la moralo de la absoluta spirita kunvivado... sed vane, ĉar kune kun la Amo mortis da Vivo mem kaj resitis sole la Tempo.

Strange! Kial malamikoj estas la Penso kaj Amo, formantaj la home homan vivon?