En Svislando

Gigantaj montoj la ĉielon erpas,
terkoron sondas fundo de la lag'.
Unua sunradian benon ĉerpas,
la dua freŝan forton por la tag'.
Konkordon kreas tie en tri gentoj
majesta kunlaboro de l' natur'
kaj paco vivas sub la domtegmentoj,
okuloj brilas pro l' enkora pur'.

Miraklojn miras mi, la vagabondo.
Ne mont' nek lago tuŝas min ĉe l' kor',
mi vidis tiajn ofte en la mondo.
alia estas tie la trezor':
mizer' ne plendas, virto sin ne vendas,
infan' ne ploras pro la mank' de pan',
hontgroŝojn sur la strato ne atendas
soldato blinda kun senfingra man'.

Ho di-benita lando de l' prudento,
homecon vian gardu kun ĵaluz',
modelo restu vi por ĉiu gento,
evitu reton de l' milita raz',
por ke se nove flagros venĝoflamo,
blasfemos veoj, fluos sangofont',
eĉ tiam restu unu land' de l' amo!
por trovi ie fidon pri l' estont'.