Infanoj en la parko

Unua knabeto:
Mi havas paĉjon... jes... Li vivas range...
Knabineto:
Nu, paĉjon havas ankaŭ mi!
Dua knabeto:
Tre strange!
Unua knabeto:
Sed tian kiel mi ne!... Li pipfumas
Knabineto:
Nu, fumas eĉ la mia... jes,.. pipfumas!...
Unua knabeto:
Li portas sur la kapo velurĉapon!
Knabineto:
Ĉu vere?
Unua knabeto:
Vere!
Knabineto:
Ĉu veluran ĉapon?
Unua knabeto:
Ververe!... Nu, li estas ja sinjoro.
Kaj via?
Knabineto:
Vivas li per taglaboro.
Unua knabeto:
Ĉu vere?
Knabineto:
Li laboras ĝis malhelo.
Dua knabeto:
Kaj mia paĉjo vivas en fabelo...
Unua knabeto:
Tre interese!
Knabineto:
Vere interese!
Dua knabeto:
Pro tio panjo ploras ja senĉese.
Unua knabeto:
Jes?... Nu, la mia ĉiam ridon havas.
Knabineto:
La mia ŝvitas kaj tolaĵojn lavas.
Dua knabeto:
La mia staras ĉe la stratanguloj
kaj tiam plu ne larmas la okuloj...
Ŝi ridas dolĉe... Ŝin tre multaj amas...
Ŝi estas bela!
Knabineto:
Mia panjo lamas.
En la fabriko rompis ŝi la kruron...
Unua knabeto:
La mia ĉiam faras manikuron.
Ŝi banas sin en porcelana kuvo,
per aŭto ŝi veturas dum la pluvo.
Dum paĉjo en kontoro pipon fumas,
al mia panjo grafo amindumas.
Jes! Vere! Oficiro, vera grafo!
Knabineto:
Ĉu grafo?
Unua knabeto:
Jes! Sur ĉako kun agrafo!
Dua knabeto:
Agrafo?!
Unua knabeto:
Jes! Butono, kiu brilas.
Li al reĝido de fabel' similas.
Al panjo diras li dum brakon plektas:
"Ah, sinjoĥrin' ĥreĝine vi aspektas!"
Knabineto:
Ĥreĝine?
Dua knabeto:
Sinjoĥrin'?
Unua knabeto:
Jes! Mia panjo
anĝele bela estas diras Anjo.
Dua knabeto:
Kaj kiu ŝi?
Unua knabeto:
La angla vartistino.
Ŝi sidas tie, sur la benk' sub pino...
Kun ŝi nur angle mia panj' parolas
Knabineto:
Ho, mia panjo tiel ne petolas.
Ŝi lavas, krias, preĝas kaj blasfemas.
Dua knabeto:
Ho, mia panjo min al brusto premas
kaj kisas... kisas min ĝis larmofluo.
Unua knabeto:
La mia vokas min al randevuo,
ĉar granda ordo regas ĉe sinjoroj:
por ludo, lerno, amo estas horoj.
Knabineto:
Ĉe ni ne! Panjo estas tre bonkora...
Ŝi ofte kisas min dum hor' labora.
Hararon mian kombas, maŝas banton,
dumvintre donas ŝtrumpon, ŝuon, ganton,
kuiras supon, eĉ kuketojn bakas
por ludotempo por mi panon pakas
kaj ne nur foje tiel ŝi aranĝis,
ke ridis larme ŝi dum mi tagmanĝis.
Pri mi al paĉjo ŝi neniam plendas...
Dua knabeto:
Pro mi patrinjo mia sin mem vendas...
Mi scias... Polican' en nia strato
rakontis al najbaroj kun kompato...
Plej bona, sankta mia panjo estas,
per sia sang' kaj korp' min nutras, vestas...
Ho panjo!... panjo kara!...
Knabineto:
Nu, ne ploru!
Unua knabeto:
Ne ploru, ĉar mi iras for!
Knabineto:
Ne ploru!
Dua knabeto:
Per sang' kaj korpo diris policano
ŝi pagas por la ĉiutaga pano...
(Longa paŭzo.)
Unua knabeto:
Hah!... mi jam scias... Fi!... kaj vi ne hontas,
ke tian abomenan vi rakontas...
Fi! Mi jam aŭdis de la vartistino,
ke tia... tia estas stratknabino...
Dua knabeto:
Ĉu tia esti honte?
Unua knabeto:
Jes! Tre honte!
Dua knabeto:
Sed kial?
Unua knabeto:
Mi ne scias, sed tre honte
Pri tia parolante kraĉis Anjo!
Dua knabeto:
Ŝi kraĉis?
Unua knabeto:
Jes, ŝi kraĉis.
Dua knabeto:
Ĉu al panjo?!
Al mia bona panjo?!!
Unua knabeto:
(timigite)
Mi ne scias.
Dua knabeto:
Do kial diris vi? He!
Knabineto:
Li envias,
ke vian panjon tiom multaj ŝatas.
Dua knabeto:
Forkuru!...
Unua knabeto:
Ve al vi, se vi min batas!
He! Anjo!
(forkurante)
Stratknabino via panjo!
Jes! Stratknabino! Kraĉis al ŝi Anjo!
Dua knabeto:
He, haltu!... Haltu!
Knabineto:
Ĉu la moko gravas,
se vi plej bonan, sanktan panjon havas?