Ivaĉjo

Ivaĉjo estis brava kampobubo,
naiva filo de vilaĝa rond'.
En bluokuloj mankis zorgonubo,
neniom sciis li pri l' granda mond'.
La vivon miris li kun pia timo,
kantadis gaje dum la kamplabor'
kaj sur la pajla lito al patrino
biblion legis dum vespera hor'...

Sed venis tempo, mondon detruanta,
kanonoj blekis: buŝo de l' milit'
kaj lin forrabis tiu buŝ' giganta...
Tre orfaj restis — kampo, pajla lit',
sed ili memoris kun kutima pio
pri lastaj vortoj de l' patrin' al fil':
"Ivaĉjo kara, diras la biblio.
armiluzanto mortas per armil'...

La batalkampo en li miron vekis...
Ne greno kreskis tie, sed grenad',
ne birdoj pepis, sed ŝrapneloj blekis,
ne gaja kanto sonis, sed vead'
kaj ne plugilojn, sed pafilojn premis
la fortaj manoj spasme kun furor'...
Ivaĉjo miris kaj elkore ĝemis:
"Ne de la Dio estas ĉi labor'..."

Li ĵetis for pafilon, bajoneton
kaj senarmile staris en arme'
kaj senarmile ŝturmis drato-reton
kaj senarmile servis en tranĉe'
kaj vanis puno kaj ordon' de l' stabo,
la kapon ĉiam nee skuis li.
Obstine diris la vilaĝa knabo:
"Mi konas nur — dek leĝojn de la Di'..."

Perfido... Mortverdiktis la juĝisto
kaj kvin soldatoj tuj fortrenis lin...
Dum lasta marŝo pensis li pri Kristo
pri la biblia krista disciplin'...
Ŝtonkoraj kamaradoj... Pastro mankis...
nur ĉirpis kampa gril' tra l' monta mut'...
Ivaĉjo preĝis, Dion psalme dankis,
mildkore iris al la ekzekut'...

Dum ŝargis la soldatoj li subite
ekpalpis ŝarĝon de la panosak'...
En ĝi postrestos pano netuŝite,
patrinfarita pan' el hejma bak'...
Li prenis ĝin, karesis kun kompato...
eklarmis... Kiel peze en la man'!
Ivaĉjo ĝin etendis al soldato:
"Akceptu, frato! Estu via pan'..."