Kial skribi al vi?

Kial skiribi al vi
aman letereton;
kial sendi per ĝi
kissopiran peton,
se la okulparon
mi ne povas vidi
jen pro ĝojo, jen pro amo,
korkarese ridi?

Ne ekzistas skribo,
nek letero ama,
kies elokvento
estus tiel flama,
kiel sola brilo
de rigardo via,
kiam ĝi parolas
kun rigardo mia.

Ankaŭ vi ne skribu
pri l' dolĉa turmento,
Mankas vortoj por ĝi,
mute ardas sento,
sed alkuru, kara,
estu kun mi tie,
kie nin rigardos
tuta mond' envie.

Tie eĉ se mutos
la kisema buŝo,
eĉ se ne salutos
min manprema tuŝo,
tamen sola brilo
de rigardo via
diros al la mondo,
ke vi estas mia.