Kial?

Demandis mi kaj vi respondis.
Ĝojis la kor', amanta vin.
La kisa jes' karese ondis,
amon promesis, lulis min.

Demandis vi kaj mi respondis...
Ĝojis la kor', amanta min,
sed poste penso jeson hontis:
devo jam sklave tenas min.

Ho kial estas sama vorto
dolĉa esper', prema sufer';
kial ĉielo kaj infer'?

Ho kial punas min la sorto,
kie la libera. vort' ĉe vi
ĝemas ĉenite jam ĉe mi?