Kiam la animo demandas...

Kial vi esperas de la vivo tion, kion ĝi ne povas doni? Kial vi volas rikolti fruktojn, kiujn vi ne semis? Kial vi kredas la transteran mondon, kiam la teraĵoj trompas vin? Kial vi parolas pri Dio, kiam la vivon mem vi ne konas?... Kaj kial naskas la patrinoj, se la idoj ne povas fariĝi aliaj ol homoj eraremaj kaj... kial ili ekzistas, luktas, suferas, se vere homiĝi ili ne poas?... Kial? Kial? Kial? En la silenta horo de l' soleco uragane atakas min la animo per amaso da demandoj kaj dolore meditas en sia malespero. Ĝi esploras ĉion ĉirkaŭ si, postulas ĝemplore respondon de mi pri la kialo de sia ekzistado.

Vivi estas abomene kaj la homoj estas pli trivialaj ol la bestoj. Korvo ne elpikas okulojn de sia korvofrato, ĝis la homa vivo konsistas el senĉesa batalo unu kontraŭ alia... Kio estas la Homo! Kio estas la celo de la Homo?

La animo petegas respondon kaj mi estas devigata mensogi... Tiel mensogri, kiel patro pri afero eĉ de li ne konata al sia demandema fileto.

La Homo estas materio, miksita el karno kaj sango, el aro da pasioj, en kiu vivas ia prainstinkto... La Homo estas krono de ĉiuj kreitaĵoj.

Krono de ĉiuj kreitaĵoj? Strange kaj ridinde! La Homo ja ne konas kaj seninterrompe serĉas la kialon de la vivo, dum lia vana esplorado enprofundiĝas en putraĵon de teorioj, perdas sin en la devioj de la vivlabirinto... Hahaha! Krono de ĉiuj kreitaĵoj... Sed kio estas la celo?

Mensogi estas la celo de la vivo. Kiel eble plej bele ornami la ekzistadon per kolorriĉaj mensogaĵoj. Mensogi dolorojn kaj plezurojn, mensogi dezirojn kaj celojn, vivi por malveraĵoj kaj morti por falsaj dioj; jen la celo de la vivo. Kiu plej eminente konas la arton de l' mensogado, tiu fiere povas konfesi ĉe la sojlo de la monto: mi vivis!... Ne serĉu la kialon de la vivo, sed mensogu al vi mem, ke ĝi estas trovita de vi kaj tiam vi afliktiĝos neniam... Tiu arto, kiu donas la nudan vivon mem, ne estas tiel alloge brilanta, kiel la arto, prezentanta la vivon, vindite en vualo de l' konjektigo. Amu la artojn, ĉar ili mensogas. Lernu de la artistoj, ĉar ili sorĉe rave vestas eĉ la abomenaĵojn per diaj ĉifonoj de la iluzio... Vidu la vivon bela, akceptu ĝin tia, kia ĝi estas kaj se por momento vi rekonos vin en iu homa monstro; se vi ektremos pro naŭzo, tiam mistifiku al vi, ke la spegulo, montrita de la hazardo, estas kurba kaj mensoga... Kaj nun, animo mia, kriu: "la vivo estas vantaĵo!" kaj ebriiĝu per la vino de l' senkonscio... Ekdormu por ne mediti plu pri vanaĵoj... Neniam, neniam plu!... Dormu! Ne sentu la, dolorojn, kiujn la nevola observado de la homa vivo kaŭzas al vi! Kaŝu vin for de la vizaĝo de l' ĉiutaga batalado kaj via narkoto estu profunda, sensonĝa, ne havanta celojn neatingeblajn! Dormu!

Silento... Subite eksplodas amana ekrido... La rido mokas min kaj ironia voĉo flustras al mi: Oni plej mirinde mensogas, kiam sincere volas interpreti la sentojn per vortoj!... kaj mi rekonas kun muta rezigno la voĉon de mia animo.