Kion la vivo alportis?

Per kuregantaj ĉevaloj estis tirata la ĉaro de la Vivo, ornamita de dolĉe odorantaj floroj. Ĝin ŝarĝis mondaj riĉaĵoj: gloro, riĉeco, forto, sano, pasio, bonŝanco, ĉio... ĉio... Hordo luktante sekvis la forruliĝantan ĉaron. Ĉiu plenmane volis preni sian parton... Lukto... lukto... lukto...

Ĉe la vojrando mi staris kaj: atendis la donacon de la Vivo... La ĉaro preterpasis min kaj antaŭ mi, en la polvo de lia vojo, kuŝis sanganta, dispremita koro... Mi prenis ĝin.