Konvertigo

Ah, mia preĝ' — nur ĝemo, vojon netrovanta;
nur nana ve' pro memfendita vund'.
Mi trene tiras jugon de la Tero vanta
kaj man' de Baal min premas ĝis marĉfund'.
Jam mankas voj' el nokta blind' al taga lumo.
Ne hardis koron virtofajra ard'.
Malfruis la semant'. Senfruktas kora humo.
Ne greno kreskis, sed sarkinda kard'.

Vespero... Vibro de lanternaj lumoj tremas.
Ŝancele vagas mi sur strata voj'...
Sencelo tedas... Pensoj mute rekviemas
ĉe rubaltaro pri l' entomba ĝoj'...
Fantomoj venas: jen knabino el bordelo
min logus al volupta danca fest',
jen bruas brandhaladza kant' el gastejkelo,
vokanta min al sia ranca nest'.

"For! For! Rifuĝu el ŝlimbuŝo vin glutonta!"
sed vane krias mi, ĉar mankas vol'.
Eĉ pento ne vekiĝas pro l' pasinto honta;
blasfemsemaĵo putras sub tavol'.
Do kien turni min? Ĉu venos kiu savas?
Ĉu ŝprucas fonto por la soifant'?
Kompato homa estas "manon mano lavas",
maskita egoismo, pruda kanmt'.

La strata bril' konfuzas vidan de l' animo
kaj kun si rulas vin la lumlavang'.
Venenas la groŝkosta am' de stratknabino:
perfidon kaŝas la ŝminkita vang'.
Atendas tamen mi... Pri kio?... Jen enigmo.
Ne vokas hejm', ĝi kuŝas en ruin'.
Ne gurdas la memfid', pereis jam la digno.
Frakasis ilin — strato kiaj knabin'.

Nun pian psalmon portas la noktmeza vento:
"La veston ĵetu for! Ĝin kovras pek'..."
La ventflugilo zumas: "Vi, multpekinta gento,
Kristsango fluas por la kora sek'..."
La psalmo ploras kiel la signala tinto,
vokanta ŝipon el ondtomb' al rod'.
Parolas voke ĝi al mi, al vojperdinto:
"Vin savos la korfunda pentklopod'..."

Hezite mi ekiras kaj ŝancele paŝas.
Postsekvas min la Pek' sur kotĉeval'.
Pasint' torturas, nuno korvipante draŝas
kaj mokas duba rid' de dio Baal.
Jen domo... Min haltigas lumo, orgenmuĝo...
Tra l' pordo sonas la kantanta ĥor'.
Invitas voĉ' virina al ĉiela juĝo:
"Al pentobenk' vin vokas la Sinjor'!"

"Ah, mia preĝ' — nur ĝemo, vojon netrovanta;
nur nana ve' pro memfendita vund'.
Mi trene tiras jugon de la Tero vanta
kaj man' de Baal min premas ĝis marĉfund',"
Sed diras ŝi: "Al pentobenko venu, frato!
Konsolon trovas la pentanta kor'
kaj levos ĝin eterna grac' de l' Dikompato.
Ne preteriru! Ne rapidu for!"

"Jam mankas voj' el nokta blind' al taga lumo.
Vesperto vidas nur en noktmalhel'.
Malfruis la semant'. Senfrukte kuŝas humo.
Perdiĝis inter kardoj ĉiu bel'."
Sed diras ŝi: "La pentobenko vin atendas.
Nun vokas Di', sed morgaŭ — eble ne...
La konvertiton la hieraŭ ne turmentas."
Mi spitas plu: "Ĉu kredi? Ne! Ne! Ne!"

Nur pluen! La migrant' survoje finas lukton
kaj falas kiel vermmordita fag'.
Sunbrila varm' ne dotas la malfruan frukton,
forskuas vento ĝin dum vintra tag'.
Moral' jungita estas monstro egoista.
Kun kotĉevalo vanas la batal'...
Do pluen!... Sed haltigus min vizaĝo Krista
kun sangaj vundoj feaj postmorta pal'.

"Do kien, filo? Nur ventanimeco en vi spitas.
Sofistaj pensoj flegas sen kurac'.
Do lasu for! La voj' de l' Ter' al senvojeco gvidas.
Despoto nutras sklavojn per minac'.
Do kien? Knedi timas nur la Malkuraĝo.
Eĉ dubi timas ĝi pri sia prav'.
Vi sekvu min! Reflektu en la ag' kaj saĝo
ĉielo mem: pardon', frathelpa brav'!"

Foriĝis la aper', sed mi la voĉon konas.
El infanaĝo plendis unu kord'.
Al dubfrapita vir' miraklojn sort' ne donas;
infanan fidon fermas kripta pord'.
Mi tamen turnas min... Piedoj sin ekmovas.
La Disinjoro frapas ĉe l' anim'
kaj kvankam forte fidi, kredi mi ne povas,
la vorto "eble" nun instigas min.

Post mi: elektra gurdo kri-muzikas,
tintante tentas glasfrapanta bru',
ebria diboĉul' pri "amliber'" predikas,
sed mi obstine iras... iras plu.
Apude la mortintan panjon nun mi vidas...
Ŝi ploras: "Vin hufbatos sortfuror'."
kaj el la dom' denove la virin' invitas:
"Al pentobenk' vin vokas la Sinjor'!"

Kaj iras mi plenfide... For vi peka vesto!
La nudan koron portos mi al Krist'.
Li donu novan veston por la nova festo,
la kriptan pordon fendis Lia pist'.
Kaj mia preĝ' — se ĝemo, sed jam vojhavanta:
aklama dankolarm', trovita Ver'.
Polviĝis la idol', naniĝis Tero vanta,
en koro jen: Konsolo kaj Esper'.

Premiita dum la XI-a Int. Floraj Ludoj en Palma di Malorca.