Kristnaska donaco

Antaŭ la perono de stacidomo staris longa vico de militkaptitoj, ĵus revenintaj el kvin-sesjara tombovivo. La oficiala amo de la patrujo superŝutis ilin per cigaredoj kaj bombastoj de oratoroj. Almenaŭ ili ĝoju nun antaŭ la sojlo, ĉar post la sojlo atendos ilin nova Siberio, pli kruela ol la forlasita: la Siberio de lia socia indiferenteco... Ankaŭ mi staris inter la alvenintoj.

Preter ni pasadis knabeto, apenaŭ sesjara. Estis kortuŝe vidi tiun knabeton paŝadi, paŝadi en la frosta vintra vetero. La maldikan manteleton li tremante kuntiris sur si. La manetoj estis ŝveliĝinitaj, ruĝaj pro la glacia karesado de la vento. En unu li tenis du cigaredojn, verŝajne por donaci ilin aŭ ia simpatia reveninto. La alia maneto pendis kiel ruĝa fliko. Sur la mantelo ne estis poŝo. (Kial poŝo por la nenihavantoj?) En la grandaj infanaj okuloj estis neesprimeble dolĉa melankolio, kiam li zorge atentis la vizaĝojn... Kelkaj el ni alparolis lin. (Ni sopiris ja multajn jarojn je infana voĉo.) Li ne respondis, nur paŝadis, paŝadis plu... Por momento li haltis antaŭ mia kvaropo. Kiel tremetis la cigaradoj en lia maneto!... Mi provis ekparoligi lin.

Kiun vi serĉas, kara?

Mian paĉjon.

La respondo surprizis min. Subita doloro kunpremis la gorĝon... Sesjara knabeto, serĉanta sian patron, kiun eble li neniam vidis... Sesjara knabeto en la maneto kiun du, cigaredoj por la paĉjo... Sesjara knabeto, kiu eble atendas vane... vane por ĉiam... Sesjara... kaj... kaj... mi devis lukti kun larmoj...

Ĉu li skribis pri alveno!

Ne, li ne skribis, sed panjo promesis, se mi estos bona kaj preĝos, tiam la Jesueto alportos lin je Kristnasko... kaj morgaŭ jam estos Kristnasko... jes...

Miaj samsortanoj superŝutis lin per demandoj. Mian voĉon jam mutigis la emocio.

Kiel oni nomas lin? Diru ilian nomon! Demandu pri li! Eble li venos per la posta vagonaro... eble ĉi tie oni scias pri li... Li longe silente rigardis nin kaj poste rezigne riproĉe rimarkis:

Vi ĉiuj ja mensogas...

La knabeto preterpaŝadis. Ni ĉiuj sentis, ke la sesjara hometo estas iom prava kaj mi komprenis, ke la nova generacio pro mensogoj de la antaŭa tro frue perdos la iluzion... De tiam multfoje mi rememoris pri tiu mizera hometo kaj kun tia infano kredo, kian li jam perdis ne ridu pri mi!) mi preĝis, ke la Jesueto alpontu lian patron por kristnaska donaco... Sed Jesueto ne reportos ilin, ĉar Jesueto estas jam mortigita en ties koroj, de kiuj dependas la sorto de miloj da patroj...