La polvohomo meditas

Multfoje, se la Vivo ardas,
en amspegulo sin rigardas
kaj plantas en dezerto rozon,
pro sinador' forgesas pozon,
ebrie volas bruli, flami,
volupte heni, beste ami,
saturas tiam min kompren':
naskiĝis mi por amgehen'.

Multfoje, se la Vivo dignas,
per mejloŝtonoj vojon signas,
talpfosas sube, flugas agle,
el polvo levas sin mirakle,
frakasas, luktas, scias, kreas,
escepte sin mem ĉion neas,
saturas tiam min kompren':
mi estas' dia suveren'.

Multfoje se lia Vivo ĉarmas,
pro propraj sentoj milde larmas,
por taksi veran altvaloron
rigardas sian nudan koron
kaj nutras, helpas, ĝojas, ridas
kaj altruiste sin dividas,
saturas tiam min kompren':
mi estas la ĉiela ben'.

Multfoje se la Vivo bojas
perfide pri mortfalo ĝojas,
en koto gruntas, stulte mutas,
senhonte juĝas, persekutas,
sankcias pekojn, leĝojn gurdas,
sin kraĉas, trompas, rabas, murdas,
saturas tiam min kompren':
mi estas vermo de ingven'.

La Vivo tiam en mi krizas,
dolorajn dubojn honte ĉizas
kaj la jungita homa dio
fariĝas stupo pli nenio,
mi tiam volus maŝon ligi,
sur sekan branĉon min pendigi
kaj langmontrante moki vin,
vi, fie glora homdestin'.