La premio

Poeton tre verŝajne pro kaprico
Fortuno foje dotis kun gracio:
"Poet', ĉar fine venis via vico,
jen premu por vi: gloro, monpremio!"

Li kuris al patrino pala eta...
ŝi kiskaresis lin kun dolĉa ravo:
"Komuna estas ĝoj', sed fil' poeta,
la glor' kun mono restu via havo..."

"Sed, panjo kara, panjo, mi vin petas,
ne rompu filan ĝojon per obstino!
La mono estu via!... Mi aĉetas
ŝuetojn varmajn por vi, ho patrino..."

Persvadis li kaj ŝi larmante cedis:
"Jes... varmajn ŝuojn por maljunulino..."

El tiu mon' ŝi ŝuojn ne aĉetis,
sed ŝia fil' tombkrucon al patrino.

(Menciita en la XI Internaciaj Floraj Ludoj.)