Legendo

Pluvlarma vento arbojn skuas, skuas...
kaj ftizon de patrin' kuracas frua mort'.
La karan hejmon — mem la viv' detruas;
malsata Joĉjo plendas jam ĉe fremda pord'...

Pluvlarma vento arbojn skuas, skuas...
jen tago de l' Mortintoj: festo de l' tombej'.
Florpompo... Kandelbriloj... Pio bruas...
Ĉe tomboj preĝmurmuras burĝo kaj plebej'...

Pluvlarma vento arbojn skuas, skuas...
la orfa Joĉjo en tombejo vagas nun.
Malplenaj manoj... Salaj larmoj fluas:
"Al vi, patrinjo, nek floret'... nek kandellum'..."

Pluvlarma vento arbojn skuas, skuas...
florpompa tomb' kun kandelar' haltigas lin.
Preĝmetas manojn Joĉjo kaj genuas:
"Vi, riĉa tomb', donacu iom por patrin'..."

Pluvlarma vento arbojn skuas, skuas...
la tomb' silentas... Kor' ne batas sub marmor',
sed jen — miraklo kredi lin instruas;
sur panja tomb' — kandelo flagras, pompas flor'...