Liberiĝo

La terglobo ĉiam pli perdiĝas en la senlima fono de la spaco, ĝis fine ĝi aspektus ruĝluma stelo.

Unua spirito:
Finite do!

Dua spirito:
Finite!

Tria spirito:
Jes, finite!

Unua:
Ne devas lukti plu tre vane, spite
por plilongigi tempon de l' inkubo.

Dua:
Nun Vero regas. Nek esper', nek dubo
nin trompas rompas ekster tiu sfero

Unua:
La korpo putras en la kot' de l' Tero.

Dua:
La teraj celoj jam forbrulis ŝinde
Ridinde!

Unua:

Tre ridinde!
(La Unua kaj la Dua ekridas. Responde je ilia rida ektondras rido de mil milionoj da spiritoj. Subite ĉiuj silentiĝas.)

Tria:
Jes, ridinde,
sed, junaj fratoj, fruas via ĝojo,
ĉar vin atendas longa nova vojo.
La Eternec' eterne evoluas,
la vivoenergi' konstante fluas

Unua:
Do kien nun?

Tria:
Al frata glob', al Marso.

Dua:
Kaj kio nin atendas?

Tria:
Nava farso.
(Kun blindiga brilo aperas kaj pligrandiĝas la Marso.)