Malfrua somero
Muziko de M. Horovitz.

Dolĉa ripozo, kviete silenta,
regas denove en mia kor'
kaj la doloro, kruele turmenta,
pro via amo jam flugis for.
Eble lastfoje ekbrilis la suno,
eble nur laste, neniam plu,
lasis momente for min la aŭtuno
kaj min ridetas somera blu'...

Kiel ajn estu mi tamen aklamas,
eĉ se mensogas la kor-ektrem',
kiun vi sentas, pro kiu ekflamas
via koret'... Mi amas vin mem!
Ridu vivige! Amegu konsole!
Kisu, kisadu min arde nun!
Spite l' aŭtuno somero mem sole
regu en koroj, ho mia sun'!