Mia reĝlando

La lando estas ĉambro
kaj reĝo mi sen kron',
sed el reĝin-okuloj
rebrilas al mi tron'.
Orblondaj ondaj haroj
servadas por mantel',
nektar' min ebriigas:
la dolĉ' de l' kismiel'.

Popolo estas bubo,
tre vigla brava knab',
rajdante sur genuoj
li estas tuta stab'.
La sceptro estas vergo
kaj kiel saĝa reĝ'
mi batas la popolon,
se tedas lin la leĝ'.

Sed se maten' krepuskas
kaj krias kok' en kort',
ekmigras tuj la reĝo
el lando sen eskort'.
Dum la reĝin' fabelas:
"Trans... granda ocean'...
la reĝo kuras vane
por ĉiutaga pan'.