Momentoj

La lasta adiaŭo de la sumo pentris la pejzaĝon. Kvazaŭ bruligite ruĝe fajreriĝis la foliaro de la arbaro. Sur la bordo de plaŭdanta rivereto laŭte, dolĉe, incite ridetante pelis unu la alian — knabo kaj knabino.

— Ho! Haho!

— He! Kaptu min!

La krioj trilis en la eĥo, kvazaŭ la antikvaj dioj, reviviĝintaj el dormo de miljaroj, respondus je ili. La knabo kun voluptemo de Faŭno persekutis la knabinon. Ŝi kun koketa petolemo de Nimfo rifuĝis... Fine li atingis ŝin. La muskolaj benkoj pasie ĉirkaŭprenis ŝian sveltan talion.

— Lasu min! — petegis la knabino.

— Ne! Neniam!... Nun kison, kison!

— Ne!... Ne!

— Mi volas... mi amas vin... Kison!

— Ne! Pro Dio! Lasu... lasu min! Mi ne volas...

— Mi volas... mi... mi volas vin!

— Ne! Ne! — tremis ŝia voĉo, sed la okulojn jam vualis la kaŝita pasio.

— Sed jes... mi amas vin... mi amas vin...

— Ne!... Lasu, kara... mi petas vin... kara...
Delikate vibris la arĝentsonora voĉo, sed senforte... formorte... Je longdaŭra kiso ŝi cedis la lipojn... Freneza ekscitiĝo kaptis la knabon...

— Kison!... kison!... Ankoraŭ... ankoraŭ...

*

La flamo de la ekstazo agoniis en la okulparoj. Forpasis la dolĉa deliro de la amebrio kaj cedis sian lokon al la seniluziiga realeco. Venis la kriza momento de la amo... Kial la vivo donas ĉiam malpli ol promesias.

— Vi jam ne amas min plu... ĉu ne?... — kaj ploro plendis en la voĉo de la knabino.

— Sensencaĵo!!... Kiel vi povas eĉ supozi tion?!!

La respondo estis tro laŭta por lerte kaŝi la la veron — divenitan... Tiel komenciĝas multe da tragedioj.