Ne ploru, kara!

Ne ploru, kara! Estingas vivoardon ĉiu larmo;
La sentoj svenos, sin mem neos
kaj via amo ve! pereos.
Ne ploru, kara! Estingas vivoardon ĉiu larmo.

Ne ploru, kara! Ne tranĉu freŝan vundon sur cikatro!
Fendita kor' pri vivo plendas,
al morto sin facile vendas.
Ne ploru, kara! Ne tranĉu freŝan vundon sur cikatro!

Ne ploru, kara! Rustiĝas kordoj pro la salaj gutoj!
Poeto mutas sen inspiro,
formortas kantoj sur la liro.
Ne ploru, kara! Rustiĝas kordoj pro la salaj gutoj!

Ĉar via larmo martiran vivon, sinoferon ploras
pro amo dolĉa, sed dolora,
vi sentas vin survoje sola,
Ĉar via larmo martiran vivon, sinoferon ploras.

Ĉar via larmo ekfontas el profundo de l' korvundo
turmente tentas vin satane
la "finu jam, ne vivu vane!"
ĉar via larmo ekfontas el profundo de l' korvundo.

Ĉar via larmo, pro mi falinta, fluas sen konsolo
dum sklave min katenoj ĉenas,
mi mem milfoje min malbenas,
ĉar via larmo, pro mi falinta, fluas sen konsolo.