Nia lingvo

Ho nia lingvo, donaco dia de l' geni'.
muzikas via sono, koron lulas,
en vi animo vivas, sang' cirkulas!
Nin sklave ĉenas al vi mirakloj de l' magi'.
Se sinoferon via viv' bezonas,
la miloj da adeptoj sin mem donas,
ho nia lingvo, donaco dia de l' geni'!

En sonĝplektita lulilo oni vartis vin!
La mond' naskiĝon vian ne konjektis,
mildkoraj revemuloj vin protektis
vindante vin per kompreno varma de la sin'.
Pri mok', insulto ili ah ne plendis
dum kontraŭ skeptikeco vin defendis.
En sonĝplektita lulilo oni vartis vin!

Ho nia lingvo, aperis brile via stel'!
La homan koron nova sent' karesis,
al nokt' polusa sunon vi promesis
kaj tuj tagiĝo purpuris milde sur ĉiel'.
Miljarajn bastionojn vi sieĝas,
por via venko milionoj preĝas.
Ho nia lingvo, aperis brile via stel'!

Vi estas suno, radias vi kun nova ĉarm'!
Malico mokas: "vi makulojn havas!"
Sed tiuj de la suno mem ĉu gravas?
Ĝi estas tamen la fonto de l' viviga varm'!
Malic' per fulga teleskop' rigardas,
ĉar via lum' blindige brilas, ardas.
Vi estas suno, radias vi kun nova ĉarm'!

Ho nia lingvo, vivanta amo de l' homec',
reĝlandon vian harmoni' kupolas,
ne sole lang', sed koro vin parolas!
Mutiĝis mok' de l' skeptika mondo, profanec'!
Muziku dolĉe plu pri nova tempo,
pri kunfratiĝo, nova sent', printempo,
ho nia lingvo, vivanta amo de l' homec'!