Patrino kaj filo
Dediĉata al mia amiko N. Hohlov.

Filo:
Patrin', mi vidas sunon, sunon novan'
pli radiriĉan, pli potencopovan,
ol tiu fajra astro sur ĉielo.
Ĉi suno estas: la spirita helo.
En koroj havas ĝi fekundan lumon
kaj al animoj ŝutas benan lumon.
Je kis' de tiu suno sur la tero
naskiĝos nova gento de la Vero.

Patrino:
Vi fantazias. Febro vin torturas.
Pelante revon al danĝer' vi kunas.

Filo:
Patrin', patrin', eĉ vi min ne komprenas?!
Mirakla fort' de tiu sum' min tenas,
ĉar sentas mi, ke pro la nova graco
ekĝermos fine en la koroj paco
kaj glora cel' de l' kreo: homa Homo
altiĝos inde ĝis la dia trono...
Eh, vane! Por blindul' ne lumas suno!
Ne febro min torturas, sed la nuno,
ke la sklavino naskas ĉiam sklavon
kaj por model' li havas sian avon.

Patrino:
Filet', okulojn fermu; penu dormi!
Pripensu, vi malfortas mondon formi.

Filo:
La homo estas best', ĉar timas pensi,
renversi sian tronon, ĝin kompensi
per tron' valora, ne el kot' skulptita,
sed noble brilia en la lum' spirita,
Nun puno estas viv', barakto vana;
nur korpe kreskas hom', sed restas nana
animo lia en la korpoŝelo.
Li erarvagas en la taga helo,
ĉar perokule vidas nur la lumon,
ĉar per orel' perceptas ĉian zumon,
sed estas blinda, surda, indolenca
pri lum' interna, voĉo konscienca.

Patrino:
Fileto, mia kor' patrina tremas,
ĉar vidas mi, ke al sencel' vi remas.
Danĝene estas vanajn revojn plekti,
realan vivon moki kaj neglekti.
Returnu vin! Ne vagu for de l' tero!

Filo:
Fi! Fi! Surtere regas krim', mizero.
Nur evoluis homo, ne progresis;
pro civiliz' kulturi sin forgesis
kaj ĝis buĉados fraton frata mano,
ĝis mankos panpeceto en kabano,
ĝis gvidos nin ilia klasa intereso;
stagnado regos nur kaj ne progreso.

Patrino:
De homo diajn ecojn vi postulas.
Li, ne ĉielon, teron respegulas.

Filo:
Ne dian perfektecon mi aludas,
sed homan, kiu pensas, sin mem studas.
Patrinnaskita di' diecon perdas,
sed laŭroj de bonul' eterne verdas.
La vort' forflugas, ago elokventas;
modela vivo la malicon venkas.
Sopir' kaj vol' distingas nin de l' bestoj,
ne la statur', vizaĝo kaj la gestoj.
Sopir' kaj volo estas vivesenco
kaj ties kontentig' la vivosenco,
kaj tanen milionoj vane luktas
dum miloj pro l' satiĝ' ĝis vomo ruktas,
la krim' en silko; virto en ĉifono...
Fi! Kia vivo! Honte esti homo!

Patrino:
Leĝaro estas viv', eterna jugo
Ni estas por irad' kaj ne por flugo
ĉiel' protektas kaj infer' intrigas
dum dia volo nin al tero ligas.

Filo:
Mensog', kreita de la egoismo;
kapitaligo honta de l' teismo!

Patrino:
Ho haltu, filo, ĉar vi neos Dion,
per kot' makulos Lian eklezion!

Filo:
El homa dependeco Li devenas,
do vivan senton nei mi ne penas.
Mi kredas Lin ec sen reala kono:
Li estas leĝo pri l' perfekta Bono,
suntera lumo el spirita sfero,
la netrovita, sed serĉata Vero,
al kiu celas homa intelekto
altiĝi en moralo kaj perfekto.
Al tiu cel' nin gvidas: toleremo.
Progreson montros: amo kaj kompreno.

Patrino:
La eklezi' proklamas tute samon:
por frato helpon, por fremdulo amon
kaj vivo laŭ leĝar' de l' eklezio
do damno savas, gvidas nin al Dio.

Filo:
Bastonon ja bezonas kiu lamas;
vantul' per fremdaj plumoj sin ornamas
ĉar la kriplulo falus sen bastono,
vantul' sen plumoj montrus sin balono.
Sed mi ne lamas, nek por vant' mi vivas;
je liberec', je vero mi soifas.
Moralon Kristan en la kor' mi havas,
por mi ne preĝoj, sed la tagoj gravas,
kaj Krist' por mi pli ol por eklezio:
li estas hom', ne homfarita dio.
En li karniĝis Vero, Amo, Bono;
Jesuo estis la model' de l' Homo.
Prediki lian vivon sen imito
signifas subŝlimiĝon en la rito;
en lia nom' militon gvidi, beni,
en hombuĉado krucifikson teni
ne estas sekvo de l' instruo Krista,
sed ludo hipokrita, egoista.
Do ne mirinde, ke la kred' pri Dio
metite estas nun al pilorio,
ĉar virtan vivon de la katakomboj
jam kovras lukso, sangaj hekatomboj;
kaj ne mirinde, ke la diokulto
surbuŝe vivas nur ĉe la plimulto
ĉar faras ofte pastron vest', prediko,
la pi-grimaco, dogmo, retoriko,
sed ne modela vivo kaj laboro,
lin distingantaj per homec' en koro.
La dia memo en anim' rezidas;
diservas, kiu Lin en homo vidas.
Koloro, raso, lingvo, religio
nur ŝajno estas, vesto, pli nenio,
ĉar ridas, ploras, preĝas la animo
en negro same kiel en eskimo.
Animon saman havas ĉiu homo,
egale ĝi aspiras je la bono.
Se ŝajnon vi demandos, ŝajn' respondos;
la kora alparolo koron sondos
kaj baldaŭ vidos vi, ke sama leĝo
validas por la almozul' kaj reĝo;
ke la leĝaro de l' klasintereso
justecon enterigas ĉe l' proceso,
ĉar partian' ne povas juste juĝi,
nur je ordono hurli, ribelmuĝi,
kaj vidos vi, ke multaj vivoveroj
nur efemeroj estas kaj ĥimeroj,
kaj la gvidanta brilo fosforeska
ĉe taga helo estas tromp' groteska:
jen arlekeno en reĝpompa vesto,
jen man' malplena kun donanta gesto.
Sed se partia disciplin' ne baras
kaj justan juĝon la homeco faras,
vi vidos tiam kun eterna lumo
la Veron brili kun la ard' de l' suno
kaj vin potence superombros graco:
senfina ĝojo kaj interna paco.
La Vero kaj la Leĝo de l' Eterno:
trankvilo harmonia de l' interno.

Patrino:
Filet', la vortojn saĝe konsideru,
por vanaj revoj vin vi ne oferu!

Filo:
Se mond' min spitos, mi la mondon spitos,
batali por la Ver' mi ne hezitos.

Patrino:
Rigardu min, patrinon vian vidu,
ĉe l' brust' ripozu, gloron ne avidu!

Filo:
Se agloovon kovis la kokino,
la teron skrapas, tremas ŝi pro timo
vidante sian idon inter nuboj
kaj klukas vane: jen la sterk' sur ruboj!
Patrin', neeble min reteni, bridi,
mi volas ja libere flugi, vidi.
Por mi la sterk' sur ruboj vane putras,
min liberec' vivigas, revoj nutras,
En suna ard' hardiĝas mia bravo:
reĝid' mi estas, ne humila sklavo.

Patrino:
Reĝido nun, sed baldaŭ almozulo...
Imagas sin pegaz' la juna mulo,
sed poste sub la ŝarĝ' pro l' penso pentas,
destinon sian en la jugo sentas.
Ah kredu, filo, vin la mond' frakasus,
se ĝiajn leĝolimojn vi transpasus.

Filo:
Frakasi min? Neniam! Nur la korpon,
kiel kapric' de l' bub' florantan sorpon,
sed falos nur la flor', da arbo restos,
en nova maj' per nova flor' sin vestos
kaj inter branĉoj trilos birdokantoj
dum ĝi proponos fruktojn al migrantoj.
Mi povas morti, mi, la flor' de l' arbo,
sed, en printempo nova jam florgarbo
ornamos la branĉaron en sunbrilo,
el nestoj mil eksonos psalmotrilo,
por la rikolto milionoj venos,
ĉe la regalo ĉiuj partoprenos,
neniun oni puŝos for de l' fruktoj
kaj ne okazos fest-rompantaj luktoj,
dividos sian havon dum agapo
memvole almozulo, burĝo, papo,
ĉar tiam filojn de l' homana gento
triumfe regos sankta nova sento.

(Eksonas muziko: himno "Espero".)

Sur vojo de l' Eterno ni pilgrimas.
Jen kial la mortsvenon mi ne timas,
ĉar ĝis vojfino gvidas min Espero
al renaskiĝ', al nova viv' sur tero.

Patrino:
Sunbrilo ridas post la larma nubo;
ĝemeloj estas fido kaj la dubo.

Filo:
Patrin' mi klare vidas la estonton:
tagiĝo nova pentras horizonton
kaj sun' leviĝas, pompa brila suno,
la koroj ardas en la sunbrulumo,
la himno de l' homeco tondre eĥas,
dormantojn je mirakla vivo vekas

(Vizio aperas)

kaj miloj, milionoj venas... venas,
en manoj senmakulaj korojn tenas,
pulsantajn nudajn korojn por ornamo
al la altar' de l' Just', Kompreno, Amo.
Sub renversita tron', el kot' skulptita,
enterigite mutas glor' milita.
La krim' silentas, la mizer' formortis,
la renesanc' moralon novan portis:
La Vivo estu viv', ne nur ekzisto!
La Homo per labor', prudent', persisto
akiru amon de l' fremdul' kaj frato,
en dom' honoron, dignon sur la strato,
respekton por si, benon por la nomo!
Ne estas lukso jam la Belo, Bono,
ne estas plu privilegi' la nasko,
ne maskas sin Justeco per ferkasko,
ĉar regas plenpotence Harmonio
en nobla gento de l' Supernacio.

Horo:
Stel' gvidanta, cel' ne vanta
vokas nin fratoj al labor'.
Man' en mano, flam' de l' amo
ligas nin kune en la kor'.
Nova Sento, Nova Sento
superombras nin.
Nova Sento, Nova Sento
regas nin sen fin'.

Filo:
Konsolo de l' estonto dubojn lulas,
la venkon mia fido respegulas.
Patrin', jen homoj... fine homoj... homoj!
(Li ploregante ĵetas sin teren.)

Patrino:
Filet', vin Dio gardu de fantomoj!

Filo:
Dolore, tre dolore, ke mi provas,
sed tia homo esti mi ne povas...