Plendo de vagabondo

Tiom da larmoj kaj dolor'
ne estas en infer',
kiom mi portas en la kor'
vivante en mizer'.
Tiom da revo kaj sopir'
ne havas homa brust',
kiom prikantus mia lir',
se ĝin ne kovrus rust'.

Kial mi devas vivi do,
se estas for la ĝoj',
erarvagante migri, ho,
sen min savanta voj'?!
Kial min igas sonĝa cel'
fariĝi vagabond',
kiun, pro kanto pri la bel',
mokridas tuta mond'?!