Poeto kaj muzo
Dediĉata kun kolega amo al K. de Kalocsay.

Poeto:
Malluma nokto... Baldaŭ la dekdua...
La lum' de l' lampo flagras jam enua,
Fabelas la silento pri silento...
Fendiĝas larĝe la pordeg' de l' tento.
Abismo oscedanta tiras... tiras...
Al ĝia fundo fali mi sopiras,
sed vane... La piedoj kroĉe tenas,
al rando de l' abrupto min alĉenas
kaj devas vidi mi, ke tiu fundo
soife sorbas sangon de l' korvundo...

En la fluanta sango ĉiu guto
forŝiras unu kordon de l' liuto.
ŝiriĝas kordoj; ilin rusto mordas.
Mutiĝas kantoj; ilin morto tordas.
Tenante mi senkordan instrumenton
kun muta kant' pririmas la silenton,
ĉar vivo jam valoras plu nenion,
se perdis ni la belan iluzion...
kaj ĝin mi perdis. Eĉ la muta kanto
sur lipoj velkas kiel tomba planto,
se la aŭtuna spiro ĝin ektuŝas...
Ne ĝermas nova kant'; liuto kuŝas...
Do kial plu mi tamen vivi volas,
se min nenio en la viv' konsolas
kaj kial treni, pene tiri jugon,
se jam malfortas manoj tranĉi plugon
ĝis fundo de l' fekunda ĉasita humo?!
Kaj kial plu vagadi en mallumo,
se superbrilo de l' talento lacas,
se ĉirkaŭ mi profanec' grimacas,
se spleno trovis neston en la koro
kaj tie nun funebras la angoro,
se ĉiu sonĝo, revo kaj sopiro
viktim' fariĝas larmo de martiro
falanta al abismo ĉiongluta...
do kial grimpi plu sur vojo kruta?!

Vi, aĉa "kial", grumblo kaj balasto,
sekvanta la regulon dum la fasto,
veneno gala por medita menso,
malplena spaco inter fakt' kaj penso
mi vin malamas, detruant' de l' mondo,
eterna vort' demanda sen respondo...

Rifuĝi volus mi, rifuĝe fuĝi
lasante ĉion for de l' mondo flugi,
sed..., volo, fonto, peno ĉio vanas.
"Kialo de l' kialoj" min rikanas
kaj tenas min katene al la tero
la aĉa vort' demanda sen espero.

Ve! Ankaŭ vi, ho Muzo, min forlasis.
Silentis mi, ĉar longa tempo pasis,
de kiam min lastfoje vi honoris
kiaj post vizito dolĉa kant' sonoris
konsole kiel sonorila tinto
al vojperdinto en la labirinto...
Al mi delonge mankas via rido.
Rustputras plumo; frapis ĝin rigido.
La faskon da papero kovras polvo,
por temo mankas la feliĉa solvo...

Ho, Muzo, vi perfida amantino,
revenu! Vin sopiras mia sino!
Revenu al poeto forlasita!
Aŭskultu lin! Jen en la hor' medita
kun pia ĝemo treme ŝvebas peto:
inspiru novan kanton al poeto!

Pro via tuŝ' pro tuŝo balzamplena
el koro flugos for la sento splena,
sur la liuto kreskos novaj kordoj
kaj ridos ritme rimojn la akordoj.
La kanto estos kanto de mirakloj;
vetflugos ĝi kun flugo de la agloj.
Karesos kise korojn ĉiu verso,
radios brile kiel sundispersio.
Konsolon, ĝojon spiros ĉiu rimo
kaj varte vindos vundojn de l' animo.
Jen, la miraklon faros sola tuŝo.
Mi preĝas por la kis' de via buŝo!...
Ho venu! Venu Muzo! Kun doloro
vin vokas ĉiu fibro die la koro.
Ho, venu al mi, venu por momento
kaj via kiso estu la fermento!
Inerton, splenon, muton ĝi ekstermu,
ke semoj, ĝis nun vanaj, vivon ĝermu
kaj povu kanti mi! Jen sola revo...

Muzo:
Vi vokis min; aperi estas devo.

Poeto:
Ah! Monstro! Tenta monstro de l' noktmezo!
Ĥimera naskitaĵo de l' frenezo!!
Ne vin, ne vin alvokis la talento!
Sendito morna de l' gehena gento,
ne vin mi vokis, vin diabla ruzo...

Muzo:
Vi vokis min. Mi estas via Muzo.

Poeto:
Mensogo! Mia Muzo mem la Belo!
Mensogo! Mia Muz' la suna helo
radie aperanta dum krepusko...
Je ŝia tuŝ' ekfloras seka musko,
paliĝas ombroj, festan pompon prenas
la kalva rok' kaj tuta mond' festenas,
se mia Muz' inspiron doni venas.

Se ŝi aperas en vualnegliĝo,
kun ŝi naskiĝas rido de l' tagiĝo,
ĉar maja spiro sekvas ŝian iron,
la vintro vanas, vekas ŝi admiron
ĉe ĉiu paŝo kaj per ĉiu movo...
Ŝi estas bela! Nur la dia povo
en bonhumoro povas krei tian,
eĉ Ĝi nur unufoje plu neniam.

El sunradioj ŝiajn harojn ŝpinis
anĝeloj mil kaj kiam ili finis,
purpuron al la rosa blanka vango
kispentris punca roz' per propra sango.
Gracion de l' feinoj ŝi heredis,
al ŝi la tronon Aphrodite cedis,
ĉar sorĉan brilon por la okulparo
kolektis el noktbrilo de l' stelaro
Kreinto mem, dirante jenan verson:
en ĝi mi vidu tutan universon!

Jen mia Muz'! Kaj vi, fantomo spita,
Vi, kiu do?!

Muzo:
La Muzo alvokita.

Poeto:
La Muzo alvokita ne vi estas.
Vi vane spitas, vane vi atestas.
Ne povas esti vera la aserto!

Vi estas krimo de sorĉista lerto,
farita por turmento kaj teruro.
Vi estas fia pup' en homfiguro
kun korp' giganta, sed spirito nana.
La rido estas nur grimac' profana,
ĉar grincas sangavide pro malsato
centdenta muelil' en la palato.
Piedojn, manojn bestharaĉoj kaŝas,
hufbato sonas, se vi brue paŝas
kaj kien celas la okuloj vitraj
elŝprucas sang' sub ungoj akcipitraj.
Ne batas varma kor' sub viaj ripoj,
la voĉo knaras raŭke inter lipoj,
la pestfrapita lango nur mensogas,
per muk' de hund' rabia koron brogas
kaj kie vin ne kovras ĉifoneroj,
la nudo naŭzas, plena de ulceroj.
Ne Muz' vi estas monstro de l' fiktivo!

Muzo:
Jes, via Muz'...

Poeto:
Mensogo!

Muzo:
mem La Vivo.

Poeto:
La Vivo?

Muzo:
Jes! La Vivo via Muzo,
vokita de vi. Vanas la rifuzo,
ĉar ĉiun verson al vi mi inspiris,
revdonan sonĝon al vi nur mi spiris
kaj estas mi la sola pensofonto,
el kiu fluas temoj por rakonto.

Vi plendis pri mi, filo dorlotita.
Vi sentis vin tre orfa, forlasita.
Mi venis do nun kun kompata flato...

Poeto:
Kompata flato! Haha! Lupkompato.
flatanta ŝafon antaŭ la formanĝo,
Ah! Indas al vi tiu ĉi aranĝo.
Pro via amo miaj vangoj kavas,
pro via am' mi nur suferojn havas,
pro via am' fariĝas mi nur vermo,
pro via am' venkita en la skermo
por ĉiutaga pano min mi tordas,
pro via am' mi krucon pene portas,
animon mian jam krucumas najlo
sur la Golgot' en fulmotondra hajlo
kaj kiel Krisiton, filon de la Dio,
min pereigos lanco de l' envio.
Kaj ĉion pro la am', pro amo via...

Muzo:
Vin regas nun kolero plenpasia.
Ripetas mi: da grac' de mia amo
dorlotis vin.

Poeto:
Jes! Suk' de l' hiskiamo
miksiĝis en la pano alĵetita.
Do kie la dorloto menciita?!

Muzo:
Mi donis al vi koron...

Poeto:
Ah! Mensoganto!

Muzo:
milkordan instrumenton por la kanto.
Alternu via sorto eĉ kruele,
la koro kantos ĉiam milde bele,
ĉar ĝi konsolon por si en si portas
La kantoj restos, kvankam koro mortas.
Postvivos vin la nomo, sekvos beno
de homoj rifuĝantaj al poemo
de tiu koro ĉiam sanggutanta...

Donac' eterna, nobla kaj ne vanta.
Suferojn vi bezonas por kreado,
turmentojn, dornopikojn dum la vado,
kaj rifojn por atingi tra l' Sencelo
magian rodon de l' perfekta Belo.
Vi devas fali ĝis la marĉa fundo,
malsate revi pri riĉaĵ', abundo
kaj devas vi barakti, ĝeme vei,
kaj ĉion ekzistantan nei... nei,
por ke vi povu veki la esperon,
ke venos temp' formanta novan teron,
ke la dezerto kaj senfunda maro
patruj' edena estos por Homaro.
Vi devas porti pezon de l' kateno,
erarvagadi en la malkompreno,
sub jugo fali pro maljusta skurĝo,
toleri kraĉon de griasventra burĝo,
por ke vi poste kun profeta vorto
aŭguri povu pri pli bona sorto
al mizeruloj kaj al celperdintoj:
"Jen, vidu lumsignalojn sur la pintoj!
Jen, ili brulas, brilas esperdone,
de mia kanto eĥas jam resone
la nova kant' ribela en la koroj.
Homfratoj sekvu min en paclaboroj!"

Poeto:
Perversa am', plezuro de despoto.
Pikvundas min la dornoj de l' dorloto.
Ni, homoj, estas do por via ludo
marionetoj en foira budo.
Je fajfa melodi' de l' gurdoj rustaj
nin igas danci manoj kalokrustaj.
Se unu lace falas de fadeno,
figuron novan ligas vi sen peno
kaj ĉiam sama danco, sama kanto:
freneza hurlia lukto de l' vivanto.

Ho, Vivo, aŭ se plaĉas monstra Muzo,
min tedas jam ĉi danc' kaj fiamuzo.
Se vi destinis por mi tian rolon,
senigu de l' fadeno tuj la kolon,
ke povu fali mi al la Nenio
kaj ne torturu min plu gurdokrio!

Muzo
(etendas du pokalojn al Poeto):

Nu bone! Vian sorton vi direktu!
Jen du pokaloj plenaj. Do elektu!
En unu estas vino orohela;
ĝi gustos dolĉa kaj nektarmiela
ĝis lasta guto, sed... en lasta gluto
via naŭzos ranca muk' de sanga sputo.
En dua estas suk' de abrotano;
ĝi gustos gala kiel ŝima pano
ĝis lasta guto, sed... en lasta gluto
vin rekompencos dolĉo de l' vermuto.

Se per elekt' vi premos la unuan,
vi havos vivon luksan kaj tre bruan.
Volupta sinforgeso vin narkotos,
komforto vin per senzorgeco dotos
kaj vi ne sentos ŝarĝon kaj doloron.
Vi vidos en vi solan atvaloron
kaj dume ne rimarkos, ke la kapo
humile klinos sin ĉe ĉiu drapo,
post kiu flaros vi altrangan ĉefon,
konanta nur karoon, keron, trefon.
Vi ne rimarkos pro la stulto spita,
ke sklava viv' de hundo dorlotita
pograde degeneras pajla pupo.
Nur post la lasta gut', sur lasta ŝtupo
vi konsciiĝos pri la muk' kloaka,
en kiu estis vi nur verm' limaka.

Se la pokalon duan vi elektos
kaj la unuan puŝe vi neglektos,
la sort' ne havos por vi dolĉon, flaton,
nek varton, nek dorloton, nek kompaton.
Vi havos nur liberon de leono,
pelita de giganta mastodono.
Vi havos koron kiel freŝa vakso
por homdoloroj kaj por homotakso.
Vivante ĉiam inter zorg' kaj peno
brulvundos vin la torĉo de l' kompreno.
Vin taŭzos ŝire larma malespero
ne pro la propra, sed pro l' fratmizero,
sed... marĉa fundo gluti vin ne povos,
ĉar ĉiu paŝo firman grundon trovos
kaj ĉe noktiĝ' de via peza vivo
vi ridos pri la longa mara drivo,
ĉar semojn kaj valoron de l' laboroj
vi vidos ĝermi jam en homaj koroj.

Jen du pokaloj plenaj! Do elektu
kaj vian propran sorton vi direktu!

Poeto:
En lukso vivi kaj humile rampi,
la "homon" en mi per "bestiĝo" stampi,
ebrie heni pro voluptaj sentoj,
principojn ŝanĝi laŭ la blov' de l' ventoj,
al mizerul' kun man' malplena veni,
la vortojn de l' plendanto ne kompreni
kaj zorgi nur pri ŝtopo de l' stomako
kuŝante sen ideoj en hamako...
Fi! Ne! Neniam! Venu eĉ mizero,
sed volas vivi mi en plenlibero!
For eĉ la penso pri la lukso vana!
Soifas mi vin, suko abrotana!

Muzo:
Jen, premu! Vin katenu sonĝa sorĉo!

Poeto:
Flamante brulas ĉiu glut' en gorĝo.

Muzo:
(metas la manojn al ŝultroj de l' Poeto, kiu barakte kurbiĝas sub peza ŝarĝo de l' vivo.)

Kaj nun vi dormu! Sonĝ' inspira ŝvebas!
Fabelojn en la mens' talento stebas
kaj laŭ stebaĵo larĝa de l' imago
li novajn kantojn verku dum la tago,
en kiu Hom' rekonu malperfekton
por preni al la Bono vojdirekton.

(La horloĝo batas la dekduan. La Poeto ekdormas.)

Premiita en la XI. Int. Floraj Ludoj.