Post la batalo
Dediĉata al lia "eterne militanta mondo".

I.
Per nigraj flugiloj alvenas vespero.
Sin banas la suno en sanga rivero.
La montoj murmuras kun eĥaj mortsonoj
pro skua blekego de l' monstraj kanonoj...
kaj poste silento. Leviĝas la vento.
Ĝi portas la ĥoron de l' korvo-taĉmento.
Grak-kant' kortimiga aklamas en valo
ĉe l' kapoj, sur kiuj grimacas mortpalo.

Heroo ne orfa viktimo mortanta
vundite ĝemadas: "Ah Dio, ci sankta!
Mi devas jam morti kaj vidos neniam
la hejmon amatan, edzinon la mian...
Etuloj lamataj, vi Manjo Johaĉjo,
min vane vi vokos per "venu do paĉjo".
La paĉjo nun mortos. Lin tente turmentas,
ke restos vi orfaj, tre orfaj... mi sentas..."

Post montoj la suno hontruĝe subiras.
En valo la ombroj barakte ĝemspinas
kaj plendas ĥaose delira finalo:
mortkant' de viktimoj sur kamp' de batalo.
"Ve! Helpon! Pro Kristo! La vundoj doloras!
La korvoj... ve! Korvoj okulojn elboras!
Ah! Ventron de Dio! Detranĉu la vestojn!
Tuj akvon! Ci, hund'... ve!.. ne maĉu intestojn!"

Dum horoj tre longaj la ĥoro ve-plendas.
Ĝi morton sopiras, ĝi morton atendas
kaj iom post iom mutiĝas jam ĉio:
henado ĉevala kaj homa mortkrio.
La nigran funebran morttukan vualon
alsternas la nokto sur monton kaj valon.
Grakado de korvoj silentas plensate.
Nur larmoj de nuboj plorpluvas kompate...

Sed unu, la lasta, kun veo stertora,
kun forto formorta, kun sento angora
al brusto sangrusta la manon alpremas
kaj pie plorpetas kaj krie blasfemas...
"Malben' kaj mizero!... ĉu aŭdas Johaĉjo...
Ah ve! Pro diablo! Nun mortos jam paĉjo...
Ne!... Dio, ci justa! Ci... ci post... post morto
ne lasu for ilin... al batoj de l' sorto..."

II.
Per lasta ekĝemo forflugas animo
al sfero spirita, transtera mondlimo.
Li flugas kaj flugas kun sento sentima
al pale brilanta astreto proksima
kaj tie haltante por turni sin foje,
li ĵetas rigardon al tero malĝoje,
sed kanto de fratoj lin mokas rikane:
"Pri celoj surteraj nun pensi tro vane!"

Turnante sin tien kaj reen li vidas,
la fratoj el mondo spirita nun ridas
kaj ili, formante mistikan dancĉenon,
aklame kantadas: "Ho frato, bonvenon!
Jen, morto fariĝis nun nia patrino,
ni vivos eterne en paco sen fino...
Ni flugu! Kunflugu! La spaco tre vasta."
Kaj flugas for ĉiuj nur restas li lasta.

Sed liaj flugiloj ŝarĝitaj de zorgo,
ankoraŭ malfortas por ŝvebi al pordo
de l' alta ĉielo, al trono de Dio
por esti juĝata pro homa envio.
Lin premas doloro. La tero lin tiras.
"Ho ter' forlasita, je vi mi sopiras!
Ho ter' forlasita, perdita ĉielo
momenton reveni al vi jen la celo!

Ah reen! Nun reen! Se nur por momento
min portu flugiloj donitaj de l' sento,
al orfoj mizeraj, zorglaca edzino,
ĉar ili min vokas kaj vokas sen fino!
Nur reen kaj reen! Mil duboj min tentas.
Inferajn torturojn pro ili mi sentas.
Ho Dio kompata, permesu revenon
kaj poste por puni min ĵetu gehenon!"

La dia kompato subite lin levas
kaj portas al hejmo, pri kiu li revas.
Per vento vaganta, susure siblanta,
li velas al lando, al hejmo plej sankta.
Dum lia flugado vekiĝas mistikoj:
muĝante murmuras mistaraj muzikoj,
fosfore ekfulmas jen fajro sulfura,
jen bruas brilante la tondro terura...

III.
"La ter'! Jen la tero! Jen mia edeno!"
Ekstaze alklamas li dum la reveno.
"La lagaj lazuroj lulante zumadas
al rokoj de l' bordoj sin gaje ĵetadas.
Aromaj odoroj parfumas l' aeron,
printempo ornamas per floroj la teron
kaj ĉio kaj ĉie, mi kien rigardas
pro vivo por vivo en ĝojo nun ardas."

"La land'! Jen la lando! Amata patrujo,
en bela ĝardeno de Di' la rozujo..."
Sed kion li vidas, la ĝojon ĝi rompas:
la domoj en lumo de torĉoj festpompas,
da homoj tumultas kaj tenas pro gloro
en manoj standardojn kaj venĝon en koro,
kaj hurlas la strataj bubaĉoj sen sento:
"Da vivu milito! Ĝi vivu ĝis venko!"

"Vi ventanimuloj de l' blinda amaso,
spirit' de l' soldato lekĝemas dum paso
idoladorantoj de falsaj devizoj,
vi hurlas ĉi tie dum mortas en krizoj
la miloj da fratoj sur kampo batala
en lukto ŝakala por venko vandala.
Vi tremos kaj tremu ĉe l' Dio kiun timo;
konscie vi faras gloraĵon el krimo."

"La dom'! Jen la domo! La domo de l' paco!"
Li flugas ĝojplene al granda palaco.
Palaco, en kiu ne loĝas sinjoroj,
nur homo-formikoj: la sklavoj de l' oro.
Li haltas momenton ĉe flora bakono.
Tra vitroj rigardas li mute sen sono.
Malplenas la ĉambro kaj en ĝi neniu,
eĉ mebloj konataj tutmankas de tiu.

Konjekto dolora kruele lin premas.
"Ah, kie vi estas? li plore ekĝemas
Gefiloj amataj, vi, Manjo, Johaĉjo,
jen ĉe l' fenestreto atendas vin paĉjo!"
Sed vanas la vortoj. La ĉambro silentis
La patran spiriton mil duboj turmentas.
Pli suben pasante li haltas ĉe kelo...
"La hejm'! Jen la hejmo! La hejm' de l' mizero!"

IV.
En kela kamero nun estras kun ratoj
du bonaj amikoj: malsano, malsato.
En febro baraktas sur pajla bretlito
knabino kvinjara sur frunto kun ŝvito.
Malseke ŝi tusas, grimace mienas,
pro ftizaj suferoj la lipojn kunpremas.
La frato, apenaŭ pli aĝa, ŝin flegas
por helpo de Dio li pie petegas.

La voĉo knabina riproĉe korŝiras:
"Je paĉjo, je kara, mi ĉiam sopiras.
Vi kial forestas? Vi kial ne venas?
Vi, paĉjo, al brusto min kial ne prenas?"
"Marinjo, ci eta, ci kara fratino!
Aŭskultu! Mi fablos pri ora feino.
Ne ploru! Ne estu kaprica infane!"
Larmante konsolas la frato, sed vane...

"Ah, kie li estas? Ĉu iam li venos?"
"Ne ploru, Marinjo, ĉar paĉjo revenos.
Lin igas batali soldata komando
por gloro de l' reĝo, por vivo de l' lando.
Revenos li kredu post fin' de l' milito,
revenos li al ni, revenos kun rido."
Post febra silento ŝi flustras konstate:
"Por gloro de l' reĝo ni mortos malsate".

Nun pala virino malfermas la pordon.
Simile al birdo, se trovas ĝi bordon,
ŝi ĵetas sin lace sur seĝon kun ploro:
"Ve! Vane mi serĉis, ne estas laboro."
La knabo alkuras kaj milde konsolas:
"Patrinjo ne ploru! Nenion ni volas...
Hodiaŭ ne estis, sed morgaŭ vi trovos.
Nin helpos la Dio. Li helpi ja povos..."

La patra spirit' kun rigardo penetra
sin premas avide al kadro fenestra
kaj lia ve-ĝemo, la ve' de l' martiro,
ekflugas tra landoj per spir' de l' zefiro.
La veo krozadas. Ĝi serĉas respondon
en koroj de homoj, plorantaj la mondon,
en kiu triumfas pasioj venenaj,
ĵetantaj la fratojn al flamoj gehenaj.

V.
Tra tomba silento en kriz' agonie
ekridas la voĉo knabina ĝojkrie:
"Jen estas! Jen estas! Rigardu Johaĉjo!
Revenis, alvenis kun rido la paĉjo!
Patrinjo, Johaĉjo rigardu lin kune,
ĉar lia vizaĝo radias nun sune!...
Ho kisu la frunton de via filino!"
"Filino amata!" timkrias patrino.

"Feliĉa mi estas, ĉar paĉjo min kisis.
De frunto la ŝviton per kis' li forviŝis.
Ah, paĉjo! Vi estas sangplena, ĉifona...
kaj vundon nun havas la koro tre bona..."
La pala virino, pli pala ol neĝo,
sin ĵetas genue ĉe l' lito por preĝo:
"Ne! Dio! Sufiĉas! Mi petas favoron!
Indulgu! Kompatu! Ne ŝiru la koron!"

"Ho! Haho! Jen flirtas la blanka lilio
ŝarĝite per ora florpolv' papilio.
Ho, paĉjo, ĝin kaptu kaj portu rapide!
Ne! Lasu! Ĝi iĝis bufego subite...
Jen! Vidu! Ĝi saltas, eĉ flugas kun bruo...
Ne estas ĝi bufo, sed monstra noktuo...
For de mi! For! Helpon! Ĝi preni min volas!
Mortbatu ĝin, paĉjo! Ve! Paĉjo! Doloras..."

La pala patrino leviĝas senvorte.
Ŝi duonfreneze sin trenas malforte
al edza portreto, pendanta sur muro,
kaj tie ŝi preĝas kun kora teruro...
kaj iom post iom la eta knabino
ekdormas pro tuŝ' de sonĝofeino
kaj ambaŭ manetojn sub kapon ŝi metas.
Sur vangoj purpuraj la febro ridetas.

La knabo ĉe l' tablo pretigas nun lumon
kaj prenas poŝtkarton, inkujon kaj plumon
kaj skribas larmante: "Patret', dank' al Dio
ni vivas en sano kaj mankas nenio..."
Trankvilo de tomboj... Eĉ preĝo silentas,
nur patra spirito ekstere plorplendas
kaj eĥas en nokto hurlado sen sento:
"Do vivu milito! Ĝi vivu ĝis venko!"

Premiita dum la IX-aj Internaciaj Floraj Ludoj.