Preĝo al la mortinta dio

Malplenas la ĉiel'. La Dio mortis.
Li sin dividis dum kread'.
La vanta mondo, kiun Li abortis,
en ĉerk' Lin tenas por nead'.

Ĉar Lia genieco homkreante
sin kaŝis en la materi',
ĉi kotfiguro Lin neante
nun kun ador' sin nomas di'.

La homa cerb', ĉi rafinita sterko,
en kiu palas Lia lum',
nur neas Lin kaj mokas pri la verko,
uzurpas dian tronon nun.

Mi tamen, vi neata sklava Dio,
en mort' ĉenita suveren',
kun ĝema preĝo kaj larmanta pio
atendas nur je via ven'.

La ĉerkon rompu via plenpotenco!
Ĉe l' reviviĝo tremu Ter'!
La sindiiga Homo de l' scienco
Vin konu timi pro la Ver'.

Sed post mutiĝo de la fanfarono,
se falis jam la vanta glor',
revenu kun la amo de l' pardono
kaj lumu tiam en la kor'!