Printempo

La suno ridas.
La frunton kisas la radioj.
Min dorm' evitas.
La koron tiklas melodioj.
El verda arbetaĵo la zefiro
alflustras flutoludon de satiro.
Nun nimfo trilas, birdo ŝin imitas.
En herboj majskaraboj lude spitas.
Konjekto vibras: io devas veni...
Petolo igas kison ŝtele preni...
kaj ridas mi, ĉar devas ridi,
plengorĝe kanti, kri-aklami,
disŝuiti sentojn, min dividi
kaj vin, karega, ami... ami..

La voĉo tremas.
Fosfore lumas la pupiloj.
Deziroj ĝemas.
Resonas en mi birdotriloj.
Haho! Haho! Jen kun freneza rajdo
al koro flu-galopas fajrotajdo.
Neeble spiti plu! Neeble kuri!
Neeble jam mensogi, false ĵuri!
La tajdo venas... kreskas... kun si rulas
kaj senton vekas... dubon dolĉe lulas.
La fajroondon vipas ŝtormo,
miraklofare koron hardas,
por vivi vokas el la dormo
kaj en mi amo ardas... ardas...

Ah, venu al mi!
Ni kune kuru laŭ montpinto!
Ho venu psalmi
en dia templo de l' Kreinto!
Ĉe floraltaro de la monto
la senton baptos freŝa fonto.
Orgenas tie vento, birdoj kantas.
La korojn ĉasta amo varte fandas.
Printempa varm', printempa bel' nin benos,
soifajn lipojn larda kis' katenos
kaj preĝos mute korinterno:
"Benata estu de l' Ĉielo
simbol' eterna de l' Eterno:
printempa varm', printempa belo!

Menciita en la XI. Int. Floraj Ludoj.