Renkonto

Haladzosfera, ŝimflora kafejo.
La lukson mordis fum' kaj tempo jam.
Evitas ĝin la bonvesta plebejo,
apaĉoj kroĉas sin al ĝia fam'.

Per arĉo segas la kordojn cigano.
Muziko sonas: modpasinta kant'.
La gasto drinkas kun grunta rikano,
knabin' de l' kaso pudras sin kun vant'.

La sonoj tremas... Ekvibras memoroj
kaj enterige kloŝas ĝemoj cent...
Freneze ridas fantomoj de l' koroj,
rikanon, pudron viŝas larma sent'.

La arĉo haltas. Jam mutas la sono,
nur korojn ŝiras eĥa melodram'...
La gast', knabino post fin' de l' kanzono
funebras pason de l' printempa am'.

"Malfruaj pentoj... Fuŝita la tago...
Eh, hejmen... hejmen por kuŝigi vin!"
La gasto grumblas, sin levas por pago.
Ĉe l' kaso ŝire ploras la knabin'.