Ridetu, kara!

Ridetu, kara! Tutkoran dankon psalmas la rideto
al Disinjor' de altaj sferoj
pro la mildigo de l' suferoj.
Ridetu, kara! Tutkoran dankon psalmas la rideto.

Ridetu, kara! Dormige lulu veojn de l' doloro
kaj vindu vundojn per balzamo
de konsolanta kora amo!
Ridetu, kara! Dormige lulu veojn de l' doloro!

Ridetu, kara! Sekigu salajn larmojn de l' poeto,
se premas lin zorgplena peno,
se li silentas pro la spleno.
Ridetu, kara! Sekigu salajn larmojn de l' poeto!

Rideto via sin banis en la fonto de l' radioj
kaj ŝprucas perlojn de l' ĉielo
por ravi min pri ties belo.
Rideto via sin banis en la fonto de l' radioj.

Rideto via dispersas mildan lumon de l' konsolo,
cikatrojn tuŝas kun kuraco,
ke ilin kovru kora paco.
Rideto via dispersas mildan lumon de l' konsolo.

Rideto via inspire kisas frunton de l' poeto.
La Muzo sendas per ĝi forton
por trovi ritmon, trafan vorton.
Rideto via inspire kisas frunton de l' poeto.