Sklaviĝo

Plena mallumo. Inter astroj kaj satelitoj distingiĝas per sangruĝa brilo la Tero.
Liberiĝintaj spiritoj:
Flugi en spaco,
flirti sen laco
en la Etero
for de la Tero:
jen nia voj'.

Tera geheno,
karnokateno
nin plu ne tenas,
sklave ne ĉenas:
jen nia ĝoj'.

Flugu do, frato!
Manoj de l' Fato
lacis jam ŝpini,
sorton desitini
por ni sur Ter'.

Eĥu la kanto!
Vano de l' vanto
vojon ne rompos,
ĝojon ne trompos
en la Eter'.

Unua ĉasta spirito:
De kie, fratoj!

Spiritoj:
For de l' vanta Tero.

Dua ĉasta spirito:
Kaj tie!

Spiritoj:
Nur barakto sen libero.

Unua:
Jen novaj vortoj: vanto kaj barakto.
Signifo?

Spiritoj:
Fort' sufoka de l' abstrakto.

Dua:
Difino stranga kun esenco vasta.

Unua:
Mi ne komprenas.

Spiritoj:
Ah, spirito ĉasta,
ekkoni ĝin neniam vi deziru!
El fort' magneta de la Ter' foriru!

Unua:
Ĉu tiu ruĝa glob' poteneon havas?

Spiritoj:
Potencon grandan. Vin nenio savas,
se ĝia fort' magneta vin ekkaptis,
se ĝi por siaj celoj vin adaptis,

Dua:
Kaj la magneta forto kio estas!

Spiritoj:
Esenc' de l' materio, kiu nestas
en mez' de ĉio kiel kern' en pulpo.
La fort' magneta estas mem la — kulpo.

Unua:
Jen novaj vortoj sen komprena klaro.

Dua:
Sopiron velkas nubo de l' deklaro.

Spiritoj:
For! For! For de l' Ter'!
Fuĝe flugu en liber'!
Fluu fluu plu
kun spirita flu'!

(La Spiritoj forpasas.)


Unua:
Magneta forto de la Ter' min tiras
kaj fugi kun vi jam mi ne deziras.
Do flugu, fratoj! Vanas malaprobo.
La senc' de l' vortoj kiaj esenc' de l' globo
incitas min pli ol la flug' en spaco.
Allogas min la ruĝe brila faco,
la astro, pli potenca ol spirito,
havanta kvankam ĉenon de l' orbito,
sur kiu ĝi eterne fugas rondon.
Sopiras mi kun timo tiun mondon.

Dua:
Jen, ankaŭ min la brila astro logas,
per fort' potenca al si min arogas
Returni min ne havas mi plu povon
kaj sekvas mi senvole ĝian movon.

Unua kaj Dua:
Rifuĝu ni!

La Tria:
Jam vanas la rifuĝo,
ĉar spir' de Baal, la psalmohurla muĝo,
la moskodora templa fum' incensa
narkotis, kaptis vin per reto densa.

Unua:
Ĉu kaptis nin?

Dua:
Eĉ malgraŭ nia volo?

La Tria:
Baraktas ĝi en reto de l' scivolo.
Scivolo estas nom' de tiu forto,
per kiu la spirit' en homa sorto
liberon perdas por fariĝi pupo.

Unua:
Kaj nia povo?

La Tria:
Iĝos aĉa stupo,
la homon ŝajniganta "plenpotenco"
sed vere nur — senpova "farintenco"

Dua:
Vi diris "Baal". Ĝi estas astra nomo?

La Tria:
Ĝi estas di', kreita de la homo.
Ĝi nutras sin per homaj sang' kaj ŝvito.

Unua:
Kaj hom'?

La Tria:
Karnhava ombro de l' spirito,

Unua:
La astro?

La Tria:
Templo de la monstra dio,

Dua:
La vivo?

La Tria:
Sonĝ' inkuba pri l' envio.

Unua:
Profunde nuba estas la koncizo.

Dua:
Pli klara hela estu via skizo.

La Tria:
Nur sonĝo longminuta vin atendos,
pri kies sekundetoj Temp' agendos.
Komenc' naskiĝo estos, fin' — la morto.
En tiuj limoj fluos homa sorto.
La viv' konsistos el ĥaos' de l' agoj.
El konsekvencoj sorton ŝpinos tagoj,
ĝis fine Fato la fadenon tondos
kaj vi libere ree vagabondos.
La sonĝon longminutan sur la Tero
pasigos vi en teda mallibero,
ĉar drak' de l' ŝtoniĝinta tradicio
ĵaluze gardas templon de l' socio
kaj en la templo Baal, la reĝ' de reĝoj,
despote regas per drakonaj leĝoj.
Komuna sort' de l' homo kaj homaro:
pilgrimi de altaro al altaro.
Sed vanas la klarigo. Ĝin kompreni
necese estas al la Ter' alveni
kaj esti katenita per korpŝelo,
pasigi la ekziston en sinpelo.
Mi akompanos vin, ĉar ĝin mi celas.

Unua:
Jen, ankaŭ vin scivolo tien pelas.

La Tria:
Min ne scivolo — sed la vol' instigas.
Al Tero min malnovaj pekoj ligas.
Centfoje sonĝis mi sur tiu astro,
regata nun de Baal, la sola mastro,
kaj eble per la nova enkarniĝo
denove brilos sen makul' prestiĝo
de mia mem' spirita kaj libera,

Dua:
Klarigu sencon de la dio tera!

La Tria:
Lin la envi' de l' materio naskis
kaj poste lin sur dia trono maskis
per homaj ecoj — timo de l' gepatroj
por uzi lin en lud' de l' vivteatroj.
Komence havis li videblan formon,
en la interno arde fajran fornon;
nun nevideble en ĉiel' li tronas,
la homo lin konjektas, sed ne konas.
Kun korpo aŭ sen korpo ĉi idolo
nur timigilo estas por popolo,
ĉar hom' forgesis, ke esenc' de l' Dio:
la ĉioegaliga harmonio.

Unua:
Ĉu sur la Ter' ne estas harmonio!

La Tria:
Ne! Karno vivas per disharmonio,
la vivo por spirit' — la harmonio.
Batalon serĉas ĉiam la unua,
eternan pacon celas nur la dua.
El ĉi kontrastoj venas stranga malo:
batal' senĉesa kontraŭ la batalo.

Dua:
Kaj se spirito fine venkos korpon?

La Tria:
Signifus ĝi por nuna Tero morton.

Unua:
Se vanas ĉio: paco kaj batalo,
por kio vivi?

La Tria:
Por la idealo,
portanta novan freŝan atmosferon,
formanta nove la putrantan Teron,
ĉar mort' nur ŝajnas esti fin' de l' fino:
eternaj estas vivo kaj destino.
(La Tero pligrandiĝas. Jam estas distingeblaj la kontinentoj kaj oceanoj. La Tero fendiĝas kaj en la kaverneca fendo aperas tri paroj. Miniaturaj homfiguroj. La aperaĵo estas senmova kaj montras la ekstazon dum la kiso. La unua paro festas la geedziĝan nokton, la dua paro en mizera budo, sur kies planko dormas ses ĉifonvestitaj infanoj; la tria paro kuŝas sur herbejo en ombro de arbetaĵo.)
Rigardu! Buŝ' de Baal jam sin malfermis.
Scivolo via, mia vol' ekĝermis
kaj ĉe la sojlo de l' pordeg' ni staras,
al templo vojon jam nenio baras.

Unua:
Tre stranga aperaĵo.

Dua:
Jen mikroboj.

La Tria:
Spiritoj kiel ni en teiraj roboj.

Unua:
Spiritoj estus ĉi rampantaj komoj?

Dua:
Ĉi nanaj punktoj?

La Tria:
Jes, en form' de l' homoj.

Unua kaj Dua:
Neeble!

La Tria:
Sed jes! Ili homoj estas
kaj nia tera viv' en ili nestas

Voĉo de la Tero:
Gento, vi spita,
moke incita,
estu pelita
al mia sin'!
Veku atenton,
voku la tenton
venki ĉi genton,
frat': la destin'
Baal jam atendas,
nutron pretendas,
buŝon etendas
por da regal'.
Havi ineriton
venku la spiton,
puŝu spiriton
al dio Baal!

La Tria:
La voĉ' de l' Tero.

Unua:
Fugu mi!

La Tria:
Malfrue!
Mistera fort' narkotas nin influe.

Voĉo de la Destino:
Pri tenta pent'
kaj trena pen'
kun kant' de l' vant' vi ridos.
Rifuz' kaj ruz',
sen tim' pri krim'
en ĝoj' sur voj' vin gvidos.

Unua:
Ĉu aŭdas vi, la Tero min jam logas?

La Tria:
Ne Tero, sed Destino vin arogas.

Voĉo de la Destino:
La ĉena ten'
pro sklava prav'
sub nub' de l' dub' vin tordos.
Sed milda ŝild'
de l' ama flam'
en sol' konsolon portos.

Dua:
La voc' mistera ŝajnas min altiri.

La Tria:
Ne vocx', sed ĝia fort' vin igas iri.

Voĉo de la Destino:
Amara klar'
de l' vunda fund'
pri ver' de l' Ter' vin premos.
Por frukt' de l' lukt'
al bela cel'
per man' en van' vi remos.

La Tria:
La sort' pikpelos min per pelpikilo,
sed iras mi kun spito sen humilo,
eĉ luktos kontraŭ via vol', Destino,
per sankta flam' libera de la sino,
La korpo min ne faros blinda sklavo,
mi estos plena de komprena pravo,
eĉ se mizer', martira mort' min trafos
lumsagojn al la kor' de Baal mi pafos.
(Sur la Tero la figuroj, ĝis nun senmovaj, ekviviĝas je ama ĉirkaŭpreno kaj longdaŭra kiso.)

Unua:
La bildoj sin ekmovas. Tre ridinde!
Per korpotega klin' sin kovras vin de.

Dua:
Ĉu estas vok' la tuŝo reciproka,
ĉar ŝajnas esti tio min provoka?!

La Tria:
Ĝi estas kiso.

Dua:
Kion ĝi signifas?

La Tria:
Ke novan vivon tera viv' soifas.
La kiso estas voka vort' de l' karno,
fokuso fajra de l' viviga varmo.
Ĝi, kiel vivperanto de l' Desitino,
nin metas sub la sinon de l' virino.
Ĝi estas tuŝ', post kiu la konscio
perdinte lumon iĝos nur pasio
kaj nin, spiritojn, en la karn' de l' homoj,
devigas esti — materiatomoj.
La lum' de l' spaco: la spirita memo
fariĝos vibro kiaj ŝancela tremo
al Belo, Bono, Vero aspiranta,
sed... nur laŭ cedo de la karno vanta.
Ni vojserĉante ĉiam vojon perdos
kiaj vana trema vibro nin avertos,
ne trovos mi por ago justan solvon,
ĉar ag' de polva hom' refalas polvon.
La karn' eraros, sed spirit' neniam.
Turmentojn pro erar' vi havos ĉiam,
sed vane skurĝi karnon sen potenco:
ni estos nur la "voĉ' de l' konscienco".
Kialon serĉos vi pri vi, pri Tero,
sed la "kialo" restos en ĉi sfero,
de kie rememoron pri "kialo"
ne povas porti ni al tiu valo.
Se tera kiso nin je viv' karesis,
pri temp' pasinta ĉion ni forgresis.

Unua:
Min glutas jam abismo de l' vivmaro.

Voĉo de la Destino:
Vi estos sola fil' de grafa paro.

Dua:
La forto al mi vivon nun sugestas.

Voĉo de la Destino:
Filin' de sklavo nur sklavino restas.

La Tria:
Kaj mi? En mi jam flagras vivoardo.

Voĉo de la Destino:
Vi estos hontofrukto: ilia bastardo.

La Tria:
Sed el la spito de l' spirit' libera
mi portos iom al la sonĝo tera
por min purigi de malnovaj pekoj,
kvitigi ŝuldojn per bonfaraj strekoj
kaj esti per modela viv' ekzemplo,
ke post detru' ĝisfunda de la templo,
ke post la mort' de l' homfarita dio
alvenos la gracdona harmonio
kaj sonĝo de l' spirito en homformo
ne estos plu nur ŝlimĵetanta ŝtormo,
sed vivo ĉasta kun eterna beno
de l' frata am', justeco kaj kompreno.
(La voĉo de la Destino longe sarkasme ridas. La Tero malheliĝas kaj fariĝas griza globo.)

Unua:
La lumo estingiĝis.

Dua:
Eble dormas.

La Tria:
La Ter' el polvo por ni korpojn formas
kaj por la vivo estos nia doto
jen tiu grizkolora marĉa koto,
en kiu ĉiu iluzio dronas,
ĉar polvohomon nur — kotlaŭro kronas.

(La brilo de stelaro malheliĝas kaj regas ĉion la blinda mallumo.)