Tagiĝas...

Kiel sangsuĉa monstro en lukso parazita,
se prude grakas kun grimaco
al mizerul' pri justa graco,
tiel centdenita buŝo de mondo hipokrita
proklamojn vomas kun minaco
pri benoj de l' armita paco.

Kiu vin fidus strutostomaka malsatanto,
nutranta vin per homa sango,
se jam grasiĝas via vango?!
Kiun vi ravus, arameventra per packanto,
promes' foira, falsaj pentoj,
se sentas ni, ke mordas dentoj?!

Sciu, neniun navas la aĉa mistifiko
se gorĝon premas mano kruda,
se ungojn sentas karno nuda!
Sciu, ke ĉiun vekos el pesta narkotiko
la vort' predika sen bonfaro,
se vidos putron de l' homaro!

Baldaŭ tagiĝos! Homoj vekiĝos el pasio
kaj ĉesos hurle mortodanci,
per leĝoj rancaj fraton lanci.
Baldaŭ tagiĝos! Nin superombros la konscio!
La katarakton de l' okuloj,
cindrigu do en sanktaj bruloj!

Vokas jam al batalo ia pacaj trumpetsonoj.
Pro ĝojo vibras koroj homaj,
ĉar flirtas flustroj freŝaromaj.
Treme balancas sin la miljaraj bastionoj.
Ratidoj de kloakaj fundoj
stertoras pro mortvokaj vundoj.

Venas la tempo! Jam proksimiĝas la aŭroro!
Karesas fruntojn freŝa vento,
nin flatas kis' de l' firmamento.
Venas la tempo! Falos idoloj de la oro!
Altaron levas homgenio
sur ruboj por la harmonio.

Kredu, esperu homo! La regno de l' mallumo,
perdinte tronon, falos polvon.
La Volo portos benan solvon.
Kredu, esperu homo! Radioj de la suno
fruktigos teron, la fekundan:
rikolton havos ni abundan.

Vi, sibaritoj, aĉaj homvermoj, tremu... tremu!
Finita estos komedio
pro venko justa de l' konscio.
Vi, parazitoj, grasaj hirudoj, tremu... tremu!
La masko putros en la koto
kaj vanos ruzo de l' komploto.

Venu, homfrato! Sekvu min! Ni ektranĉu vojon
en pramalklero de la mondo
al pacportanta lumoondo!
Venu, homfrato! Sekvu min fide en ĝojon!
Agordu bruston por aklamo,
ĉar venas regno de la amo!