Tamen... tamen...

Lingvo ne bavas tian vorton,
kiu povus esprimi ĝin
kion mi sentas, mia kara,
kun doloro amante vin.
Kaj tamen... tamen vi ne kredas
al la psalmanta koraklam';
pilgrimo vanas, vi nur ridas
pri la ardanta sankta flam'.

Sed vin riproĉi mi ne povas;
mute plendas, suferas mi.
Larmojn kaŝante mi preĝadas:
"Mia kara, vin benu Di'!"
Kaj tamen... tamen io flustras
al mi konsole en la kor',
ke venos tempo, kiam vane
ploros vi pri la nuna hor'.