Tri fratinoj

En la subira lumo de l' suno aŭtuna
revojn perdinte mutas sub kverko maljuna
tri fratinetoj, palaj vaksflave sulkfruntaj,
en modpasinta pompo kun kufoj franĝpuntaj.

Laca silento... Falas velkintaj folioj...
Siblas tremvoĉe florentenigaj arioj...
La tri fratinoj sidas... kaj sidas rigide...
Pliendoj korfundaj ploras, ĝemflugas senbride.

"Min jam muelis zorgoj, ekĝemas l' unua
"Kudri kaj fliki ĉiam ĝis horo malfrua:
jen mia vivo... Poste?... nur plendi, atendi;
faron, nefaron pesi skrupule kaj penti..."

"Jes ja! Mi same vivis la dua meditas
virtan virgecon, kiun nun oni priridas...
Lento ĉarmeta iĝis harhava veruko,
brustan doloron flegas sebgrasa lantuko..."

"Hja hja! Kruela vivo!" la kufoj kapjesas.
Venĝojn de l' tria flirta rideto karesas
kaj ek-ekbrilas ŝiaj laclarmaj okuloj:
"Jes, ĉar forgesis vivi vi laŭ vivreguloj."

"Kaj vi?!... Vi same vivis... Riproĉo ridinda!
Ĉu vi eĉ por spegulo fariĝis jam blinda?
Prenu! Rigardu vin!... Ah, vanteco senhonta!
Sulkoj... dentmanko... grizas hararo orblonda..."

Lipoj de l' tria mildan riproĉon nun havas:
"Sulkoj, dentmanko, grizo jam tute ne gravas..."
Homo pasanta ruĝe sur vangoj ekflamis,
sed ŝi fiere flustras: "ĉar... foje... mi amis."

Muta konsterno... Tremas indigne la kufoj...
"Ah, hipokrito! Honto je niaj blanktufoj!"
Umu veadas sible, alia svenkrias,
sed en korfundo ambaŭ la trian envias

kaj en subira lumo do l' sumo aŭtuna
revojn perdinte mutas sub kverko maljuna
la du fratinoj, palaj vaksflave sulkfruntaj,
ĉar jam la trian lulas memoroj korfundaj.