Ne memoru pri l' somero de pasia arda am', kiam plena da espero brulis kor' en fajra flam'! La somero jam forpasis, amon pelis tempovent', rememoron nur postlasis la iama dolĉa sent'. Se juneco kaj virino jam perfide trompis vin, en la glaso ŝaŭmas vino; ĝis forgeso trinku ĝin! |