Silente neĝas... Post nuba vualo sin kaŝas la luno pro sangabomen'... Tra la mortvoka muteco en valo subite eksonas soldata blasfem'... La neĝo siblas sub glitveturilo... Por vivo petegas infana helpkri'... Apude sidas, en man' kun fosilo, la patro, sen larmoj pro mortapati'... Post veturilo: — rajdantaj kozakoj, pafilojn tenantaj por faro de l' juĝ'. malsataj korvoj kaj... knaras sur brakoj la ĉenaj katenoj en la ventomuĝ'... Nun haltas la veturilo... Silento... Kelkfoje aŭdiĝas nur flustra ordon' kaj duonronde la nokta taĉmento viciĝas por lasta funebra kordon'... La patro fosas... Apude en sveno lin spasme, sen ve', ĉirkaŭprenas filet'... La tombo, propre fosita por sceno de homtragedio, atendas en pret'. "Je nom' de l' leĝo!" — soldat' kun aplombo nun legas pormortan verdikton de l' stab'. La vir' genuas ĉe rando de l' tombo, al koro amanta sin premas la knab'... "Mi devas morti kaj mortos sen timo, eĉ palo hontiga ne tremas sur vang'. En lasta horo de mia animo rezigne, sed firme profetas la lang', ke mia morto — la sorto montrita por Vi, ho patrujo kaj tuta mond', ĉar, kredu, de Vi mem estas fosita la vin atendanta eterna tomb'!" Mallonga preĝo... Je kri' de l' komando... subite ektondras la paf' post moment'... Du sangaj korpoj enfalas de l' rando kaj... ĉion surkovras la neĝa silent'... |
(Nikolsk-Ussurijsk) |