Tiel lace mizere batadas la koro, kiel horloĝo antikva pro rusto... Jen ĝi knaras, jen haltas, jen blinda fervoro brue martelas amboson de l' brusto... Ho koro mia malfeliĉa, en sentoj tamen tiom riĉa, kial almozpetas vi amon, kial serĉas vi varmon, flamon, se via Ŝi estos neniam, se Ŝi forlasis vin por ĉiam? Do estas finite! Ŝi neniam vekiĝos, la nokt' kvankam mil kaj milfoje ektagiĝos! Je dormo eterna Ŝi fermis okulojn, lokiĝis por vivi trans grizajn nebulojn. Por mi restis nur kadavro mizera sen anim' sen viv' sub tombo hedera!... Ŝi mortis! Ho ve! Ŝi mortis !!
Ho vane verdiĝos printempe arbaroAnimon mian ŝi portis. kaj brilos arĝente la nokta stelaro, ĉar kovras jam teron velkintaj petaloj kaj ĝemas mortveo tra montoj kaj valoj. Sekiĝis somero, alvenis la fino, mortante disiras koboldo, feino. La kordoj de l' harpo pro larmoj rustiĝis, la kantoj de l' koro por ĉiam mutiĝis, eĉ ŝajnas glacia kaj frosta de l' suno la flamo, ĉar kun Ŝi formortis: la Belo, la Bono, kaj Amo. Per ŝia morto
eĉ mortis la vivo kaj mi sen forto sur voj' al deklivo vagadas sur tero!... Per ŝia morto la vivo mem mortis. Por mi la sorto suferojn alportis sen ĝoj', sen espero. Ŝi jam flirtas nun en sfera etero, lasis min vagadi sola sur tero... Sola mi restis, sed sen animo, krozas ĝi treme tie ĉe l' limo de l' spaco eterna senfina kaj vasta... Ĝi flugis kun ŝia elspiro la lasta... Nur febre funebre en koro doloro ĝemadas, veadas per muta ekploro kaj fluas la larmoj kaj skuas mil svarmoj da turmentoj la koron batantan,... Ja koron sangantan... Ho ĉesu batadi! Ĉesu do senti, pro kulpoj, ne viaj, vane nur penti! Krevu do koro, en brusto mizera, por ke finiĝu ĉi vivo infera... ĉi vivo tro tera... tro tera...!! Ŝi atendas min! La voko jen sonas! Por retrovi ŝin ĝi loge admonas kaj mi, eĉ ne konante la vojon, sur ter' lasante ĝojon, malĝojon, simile al lasta agordo fluganta forpasos el tera ekzisto tre vanta. |
(Nikolsk-Ussarijsk)
Premiita dum la VIII-a Int. Floraj Ludoj en Girona. |