Al homfrato

Mia homfrato, tenu alte la kapon!
Via kompato ne estingiĝu en koro
por la suferoj de l' homaro!
Sklave trompite ne forlasu la kampon,
brave hardite iru al celo en gloro
venki la barojn de l' miljaroj!

Kaj se survoje ekĝemos la voĉo,
plena de akra homa riproĉo,
pri l' vojo laciga, vaneco de l' celo,
pri falsa moralo de l' tero, ĉielo;
ke vivo de l' homo nur ĉiam atendi
kaj plekti revaĵojn kaj plende pripenti;
ne kredu al voĉo de l' celon perdintoj,
sed marŝu obstine pli supren al pintoj!!


Jes! Sentence kadence mi diras,
kiu alte senhalte flugiras
sentante nek ridon, nek mokon,
sekvante sonĝitan alvokon
jam estas feliĉulo!

Kiu nete ridete paŝadas
kaj serene sentplene vagadas
sur vojo dornhava senroza,
kun ĝojo anima ripoza
jam estas feliĉulo!

Li malpacon minacon ne konas,
sankta penso de l' menso lin kronas.
Toleri pro ĉio sen veo,
esperi por ĉiu ideo
nur povas feliĉulo!

Li senĉese karese incitas
nin konstante vokante invitas
al fonto de l' vivo spirita,
estonto, de l' Majstro montrita,
por esti feliĉulo!

Mia homfrato, tenu alte la kapon!
Via kompato ne estingiĝu en koro
por la suferoj de l' homaro!
Sklave trompite ne forlasu la kampon,
brave hardite iru al celo en gloro
venki la barojn de l' miljaroj!

Sed se vi laciĝos en vana batalo,
ĉar venkos la barojn nek fajro, nek ŝtalo,
se mortos mizere la centoj da miloj
kaj trenos sin ĝeme de l' tero la filoj,
se tondros vekrio de montoj al maro
kaj trovos neniam havenon homaro,
se vane kaj vane forflugos la preĝo
al surde reganta ĉiela la reĝo;
el anĝelaro de supra sfero
forpuŝu la Dion al sanga tero
kaj konstruu, se eĉ falsan, altaron,
mistifiku la kredeman homaron
per "nova dio" "nova espero",
por ke denove vivu la Tero!
(Nikolsk-Ussurijsk)