Al rememoroj

Vi, rememoroj, kruele turmentas min
per dentoj de l' pasinto ŝakale ŝirante
la animon, rompitan de sorto.

Vi, rememoroj, simile al mandolin'
kun kordoj rustiĝantaj, resonas konstante
melodion funebran sen vortoj,

Vi, rememoroj, monstrigaj speguloj,
vanan ekziston de l' homo kaj ago
montras sen kompato.

Vi, rememoroj, avidaj rentuloj,
ho trankviliĝu,... ĉar venos la pago
per lasta korbato.
(Ĉehoslovakio. Besztercebánya)