Arbara idilio
Muziko de M. Sárosi

Purpuraj rebriloj de suno somera
orumas arbaron en lumo vespera.
Koboldo petola al eta feino
pri l' amo kantadas kanteton sub pino.

Koboldo kantetas... feino atentas.
Pri l' amo kantante li amon eksentas,
Ŝin tiras al si, tenante kor-ĉe-kore
li amon per kisoj instruas fervore.

Je kiam alvenas matena krepusko
jam regas silento sur lito de musko.
Kun dolĉa ruĝbrilo dormetas feino
kaj ruze ridetas koboldo sub pino...
(Siberio. Nikolsk-Ussurijsk)