Dediĉo

Estas mi floro de sabla dezerto.
Kreskis mi orfe sen ŝirm' de oaz'.
Estas mi griza ĉifono de dioj,
teren ĵetita de l' alta Parnas'.
Estas mi rido de ĝuo momenta,
kiun kurbigas je ploro la sort'.
Estas mi larmo de homo vaganta,
kiun konsolos per kiso la mort'.
Estas mi amo de koro sanganta
pro la mizero de l' tuta homar'.
Estas mi venĝo de sentoj ribelaj,
kiuj inerte baraktas sen far'.

Floron, ĉifonon, la ridon kaj larmon,
homo, akceptu donace de mi!
Venkos la amo la venĝon inertan,
ĉar ĝin destinis por venko la Di'.
Mia donaco, se estas modesta,
min ne riproĉu, ĉar estas nur sklav',
kiu la verkon donante sin donas
kaj li mem restas mizere sen hav'.
Ĉion mi donas kaj ĉion disĵetas,
kion mi havas en tiu ĉi mond',
por ke vi ridu kaj larmu sincere
sonĝojn naivajn de mondvagbond'.