Dolora deziro

Medite mi sidas ĉe forno malvarma...
Jam longe la lignon cindrigis la flam'...
En ĉambron sin ŝtelis la frosto malĉarma
kaj treme sin frotas mano al man'...
Nur pecon da ligno, nur pecon da karbo
kaj havos denove vi fajron en forn'!
Do faru! Ekbruu veado de l' arbo!
La zumo krakanta vin lulu al dorm'!

Rigidaj la manoj por vigla ekmovo
kaj ili inerte faletas sen far'...
Revantaj okuloj kun laca ektrovo
nun miras fajreron el sub la cindrar'...
Malvarma kaj eta mortanta brileto,
simila al mia pasanta vivsent',
ho, mortu silente, ĉar vana la peto
kaj vana la vivo, se mordas nin pent'!

Mi frostas... Malvarme, ho kiel malvarme!
Soleco min premas kaj vindas mallum'...
La ombroj de mebloj viciĝas nun svarme:
amforaj kadavroj, naskitaj de l' lum'...
Nun ŝajnas, ke ili min tente allogas
por klini la kapon al dormo sub ter'...
Jes!... Vere!... Mi kial feliĉon arogas,
se lasis min for la vivĝoj' kaj esper'?!

Ho! Kiel mi ŝatus kun lasta rebrilo
de tiu fajrero fordormi sen voĉ'!
Ho! Kiel mi ŝatus kun morta trankvilo
forporti la ombron kun mi sen riproĉ'!
Sufiĉas la vivo! Mi morton sopiras,
trankvilon eternan por mia anim'...
kaj tamen... fajreron de l' koro mi miras...
Ĝi sklave min ĉenas al vivo kun tim'...

Malvarma kaj eta mortanta brileto,
vi palpebrumanta espero en sin',
ho, mortu silente, ĉar vana la peto:
la vivo ne havas indulgon ĉe l' fin'...
Mi perdis ja ĉion: edzinon, filinon.
Kaj ilin forprenis ne Morto, sed Viv'.
Nun sola vaganta mi ploras ruinon
de l' hejma fajrejo kun mortosoif'...

Rigidaj la manoj por nova konstruo
kaj mankas la forto por firma mason'.
La koron okupis mortvoka enuo
kaj preter mi pasas senhalte la bon'.
Vivigas min unu: dolora deziro,
je kiu sopiras ĉi laca anim',
ke flustru filino kun kisa alspiro:
"Patreto, vi kara, tre amas mi vin!"


Premiitaper la "Natura Floro" dum la IX. Int. Floraj Ludoj en Manresa