En horo de l' malespero
(Vizito ĉe Lia Reĝa Moŝto "La Mono")

Sinjoro! Granda Sinjoro,
sidanta en velura seĝo!
Vi reĝ' de ĉiu tera reĝo!
Idol' reganta de l' oro!
Vi, hufojn havanta, dancanto
en templo de l' sento!
Perverza buĉisto por vanto
de la senprudento
mi venis viziti vin!
Mi venis viziti vin!!
Ĉu vi ne rekonas min?

Mi estas la plendanta orfa veo.
De vi centfoje predikata,
de vi nur ĉiam subpremata
promeso pri la tera elizeo:
la homaram'.
Rekonu jam!
Rekonu jam!!

Mi estas via humila sklavo:
la vort', ĵetita de vi, por popol'.
La vort', en kiu sin kaŝis savo,
sed en real' nur por vi oridol'.
Mi estas la masko prenita
por via anim' hipokrita.
Mi aĉa ombrelo,
uzata por celo,
ŝirmi vin kaj sole vin!
Grand-Sinjor'! Rekonu min!!

Se torde naŭzas vian nazon
la odoro, portita de mi,
pardonu min, ĉar ne oazon
de aromaj levkoj' kaj tili'
vagadis mi...
La vojo min kondukis rekte
tra l' kadavroj de via sklavar'
kaj ili putras jam infekte...
Nur pro tio la ranca amar'
en ĉi talar'.

Kaj pardonu, se makulojn lasis
sur viaj tapiŝoj mia kalkan',
sed sur kampo de l' batal' ĝi paŝis
en cerbon, jam verman, de homaran'.
Nu... kaj nenio pli! Naŭzi?! Pro kio?
Laŭ volo via okazis ja ĉio.

Ne ŝtopu la orelojn per fingroj juvelitaj!
Ne timigu vin voĉo mia!
Verdire, mia voĉ' kaj mi ŝajnas pelitaj,
kaj tre ĝenaj en ĉambro via,
sed,... mi humile petas vin,
ne atentu ĝin!
En voĉo mia veas miloj da virinoj,
gravedaj kaj akuŝantaj,
sen helpo en mizero.
Ho, Grand-Sinjoro, ne turmentu vin la timo
Sub tero ili kuŝantaj
jam estas sen sufero...
Jes! Pro malespero ili mortigis sin.
Ja, sangan komencon sekvas nur sanga fin'.

Kial vi fermas time la palpebrojn?
Ĉu vi ne povas vidi la funebrojn
de viaj turmentitoj?
Ĉu el okuloj miaj ĉi sangflamo,
fajre brulanta rememor' pri' l' dramo
de mil militkapitoj
nun teruras Vin?...
Ne atentu ĝin!
Ĝi estas sole rememoro
el tero larma de l' doloro.
En barakoj,
post najlitaj pordoj
blekis mortakordoj
de mil homoj bruligitaj
kaj vive oferitaj
por la gloro via
ho Sinjor' rabia'
de l' kozakoj.
Kial do via falsa penta ĝem'?
Ĉio okazis laŭ ordono mem.
Cetere estis belega iluminacio,
akompanata de mortkrio!

Kial mi venis, ho Sinjoro Granda?
Mi tuj respondos pri la vort' demanda.
Rigardu min! Mi estas tute nuda.
De vestoj min senigis forto kruda
de certa rekono.
Je via dispono
mi staras antaŭ vi servoprete.
Al vi mi diras nun interprete
plej varman sopiron de mia kor':
denove vestigu min, Grand-Sinjor',
per belaj ĉifonoj de nova mensogo
por esti brilanta kaj nova allogo
antaŭ la stulta homaro!
Nur novan devizon ĵetu al popol'
por resti ĉiame reganta idol',
tiam denove la baro
estos forigita de via vojo
kaj kun sangdiboĉ' kaj vandala ĝojo,
sen tim', havante plenpotencon,
vi povos preni rekompencon
per venĝo de l' infer' diabla
pro la vizito malagrabla.

Ho! Pardonon! Tion mi ne sciis,
ke vi jam pri ĉio ĉi konsciis
kaj estas elektita la atuto,
la blanka pactuko, la nova ismo,
denove vin savanta,
homaron kondukanta
al novaj abrupto kaj abismo:
la humanismo.